Se vi iel ajn interesiĝas pri Loĵbano, la Loĵbana StackExchange propono bezonas vin!
door Christa627, 7 september 2016
Berichten: 3
Taal: Esperanto
Christa627 (Profiel tonen) 7 september 2016 18:35:27
Dankon pro via atento.
Vestitor (Profiel tonen) 7 september 2016 23:59:08
Christa627 (Profiel tonen) 8 september 2016 00:35:41
Vestitor:Lojban ne estas lingvo por homoj, ĝi estas por maŝinoj.Konverse, se vi neniel ajn interesiĝas pri Loĵbano, la Loĵbana StackExchange ne bezonas vin!
Sed, por tiuj kiuj ja interesiĝas...
Por aliĝi al la retejo necesas du aferoj:
1) Fari konton ĉe la paĝo (estas ligilo ĉe la supro de la paĝo). Se vi jam havas konton ĉe StackExchange retejo, vi povas simple ligi ĝin al tiu ĉi.
2) Konfirmi vian retpoŝtadreson.
Por akiri 200+ reputaciajn poentojn necesas:
1) Trovi StackExchange retejon, kiu vin interesas. Ekzemple la Esperanto Language paĝo, kiu estos publika tre baldaŭ. Estas ankaŭ paĝoj pri lingvo-lernado, kuirado, programado... preskaŭ ĉio ajn. Do ne estu malfacile trovi interesan paĝon.
2) Kontribui ĉe tiu paĝo per demandoj kaj respondoj. Se viaj respondoj kaj demandoj estas bonaj, oni voĉdonos por ili kaj vi ricevos poentojn. Notu, ke la celo de StackExchange estas specifaj, klaraj, objektivaj demandoj/respondoj, ne nebulaj demandoj/respondoj bazitaj nur sur opinioj (ekzemple, "Kio estas via plej ŝatata muzikgrupo" aŭ "kial vi ŝatas Loĵbanon?").
Poste, kiam la retejo eniros "beta", vi simple estu aktiva ĉe la retejo, per demandoj kaj respondoj.