Al la enhavo

Skype - esperanto konferencio

de piotrek92, 2008-majo-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-majo-03 23:25:46

Saluton samideanoj!

Mi planas renaskiĝi la ideon de skype- esperanto konferencoj. Laŭ mi ni bezonas tempon por havi parolantoj, tial mi planas fari la konferencion en 11 de majo. Ĉio estas bone, sed mi ne scias je kiu horo fari ĝin, ĉar ni estas de diversaj landoj. Tiam mia ideo estas ke elektu demokrate la horon.

Alia afero estas ke mi bezonas vian helpon por organizi la konferencion. Do se iu volas helpi - skribu.

Mi ankaŭ volus scii kiu volas partopreni en tiu evento. Volontulojn mi petas - skribu tie pri via volonteco.
Mi ankaŭ proponas skribi pri la konferenco en aliaj forumoj.

Mi donas enketon, kaj decidu je kioma horo tiu renkontiĝo estos!

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-majo-10 09:51:50

Ŝajnas al mi, ke vi havas bonan ideon. Sed mi ne tute komprenas kian konferencon vi celas. Ĉu iu serioza diskuto kiun oni devas partopreni dum pluraj horoj, aŭ iu pli babilema kiun oni povas viziti tiom longe (aŭ kurte) kiom oni deziras?

Kian helpon vi bezonas? Mi povas helpi vin pri "ĉefprovo" hodiaŭ vespere, se vi deziras.

Ĉu konferenco kaj Skype Cast estas samaj?

Amike,
Ester (Skajpnomo marpigo)

(Se vi vespere serĉus "Esperanto" en Skype
Cast, ni eble povas interparoli.)

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-majo-10 18:55:41

Bedaŭrinde pro manko de parolantoj mi devas rezigni. Ni du povas paroli private, ni ne bezonas konferencon por du personoj.
Aŭ esperantistoj ne uzas skype, aŭ esperanto mortas...

Mia skype estas petro_polo
Se vi volos paroli, skribu al mi.
Ĝis

Docxjo (Montri la profilon) 2008-majo-11 08:14:49

Mi aŭdis ke ĝi ne povas labori kun skype. Tamen, ĝi plaĉas al mi ke penas fari ion.

Mia skype estas confignet

novatago (Montri la profilon) 2008-majo-11 12:11:21

piotrek92:
Aŭ esperantistoj ne uzas skype, aŭ esperanto mortas...
Kial se esperantistoj ne montras intereson pro esperantaĵo, ek, esperanto mortas?

Ĉu tiel malfacila estas kompreni ke ĉe lernu! ne estas la tuta esperantistaro? kaj ke verŝajne ne ĉiu lernuano legas ĉiun mesaĝon? (mi ne legis ĝin ĝis nun. Tio ne estas farenda).

Interreto estas tro granda kaj la esperantistoj estas tre izolitaj inter si en ĝi. Estas multaj malgrandaj grupoj (foje ni eĉ ne estas en grupoj).

Ĉe skajpo estas esperantistoj. Mi ne scias kiom da ili. Verŝajne malpli ol ĉe (la malbelega) msn.

Ankaŭ ne ĉiu esperantisto volas uzi sian tempon en interreton. Tio okazas eĉ ekster esperantujo.

Mi vidas ke vi parolas pri decidi "kiam" sed ne parolas pri kio temus la konferencon (eble mi komprenis malbone vian mesaĝon).

Bonvole, antaŭ aranĝi konfencon ien, serĉu bone kien anonci ĝin:
Uzreto
[url=www.esperantujo.org]esperantujo.org[/url]
Certe estas pli lokoj... serĉu ilin.

Via ideo estas bona sed al ĝi mankas formo. Ne kulpigu esperantistojn tiel facile.

Ĝis, Novatago.

ColinLaStranga (Montri la profilon) 2008-junio-04 01:58:11

Se vi volas fari skajpan konferencion denove, mi tre ŝatus partopreni en ĝi.

Mia Skajpnomo: owlmagekujata

Reen al la supro