შინაარსის ნახვა

Kiel influi per Esperanto al la neesperanta publiko?

amihelic-ისა და 9 სექტემბერი, 2016-ის მიერ

შეტყობინებები: 33

ენა: Esperanto

amihelic (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2016 10:53:43

Saluton al ĉiuj!

Min interesas viaj opinioj pri la influo per Esperanto al la neesperanta publiko cele disvastigi la esperanta movado.
Mi opinias, ke ĉiuj esperantaj eventoj (ekz.: kongresoj, konferencoj, lingvaj tendaroj, seminarioj, ktp.), kiuj okazas nur interne de la esperantaj organizaĵoj, sen neesperanta publiko, esperanto-movado ne povas sukcesi.

lagtendisto (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2016 12:40:19

Ĉu vi povus doni ekzamplon de lingva tendaro? Nur mi konas unu ekzamplon de lingva tendaro (plu dometo) en Lančov.

www.set-lancov.cz (per gugla tradukilo).

Vestitor (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2016 12:58:44

Vi pravas, sed iom kiel Kevin Costner la raŭmistoj pensas ke "se vi konstruas ĝin, ili venos", ke homoj volas veni aŭ ne veni al Esperanto kaj ili ne volas 'prediki', tio estas tro multe kiel finvenkismo.

Azulreal (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2016 18:12:29

Iu rekomendis al mi rekte uzi Esperanton ĉe ne-esperantistaj retpaĝoj, kie miksiĝas pluraj malsamaj lingvoj. Ekzemple ĉe la komentejo de Youtube-videoj. Tiel ne-esperantistoj ekvidos Esperantlingvajn mesaĝojn en kutima uzo, ne reklamantaj lerni la lingvon aŭ simile, sed kiel vere uzatan lingvon kun parolantoj tie-tie. Mi ankoraŭ ne provis fari tion, ĉar mi maloftege komentas en tiaj lokoj, do mi ne povas diri ĉu la ideo funkcias aŭ ne okulumo.gif

Vestitor (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2016 20:37:44

Estas ĉiukaze bona ideo.

Teamanto (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2016 22:30:43

Azulreal:Iu rekomendis al mi rekte uzi Esperanton ĉe ne-esperantistaj retpaĝoj, kie miksiĝas pluraj malsamaj lingvoj. Ekzemple ĉe la komentejo de Youtube-videoj. Tiel ne-esperantistoj ekvidos Esperantlingvajn mesaĝojn en kutima uzo, ne reklamantaj lerni la lingvon aŭ simile, sed kiel vere uzatan lingvon kun parolantoj tie-tie. Mi ankoraŭ ne provis fari tion, ĉar mi maloftege komentas en tiaj lokoj, do mi ne povas diri ĉu la ideo funkcias aŭ ne okulumo.gif
Estas bonega ideo! Mi tre ŝatas ĝin!

thyrolf (მომხმარებლის პროფილი) 10 სექტემბერი, 2016 06:42:42

Mi lastatempe kun Esperanto-amiko de la sama urbo estis dufoje en restoracio (ĝardeno) kaj ni parolis Esperanton inter ni. Kaj dufoje oni demandis nin, kian strangan lingvon ni parolas. Mi rakontis, ke ĝi estas Esperanto, kiu ekzistas nur pro tio, ke ĝi estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, ke ĝia gramatiko ampleksas nur la nepre necesajn formojn sen esceptoj, kaj ke la vortaro estas pli malgranda ol en aliaj lingvoj pro la ruzaj kombinaĵebloj. Kaj ke en la interreto ekzistas sufiĉaj informoj. Tion trovis la homoj tre interesa.

SEN7759 (მომხმარებლის პროფილი) 10 სექტემბერი, 2016 11:15:29

La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo. http://lernu.net/forumo/temo/17826
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, http://lernu.net/forumo/temo/16776 . Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE). Devas esti unu baza normo (scienca).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 10 სექტემბერი, 2016 12:21:19

Azulreal:Iu rekomendis al mi rekte uzi Esperanton ĉe ne-esperantistaj retpaĝoj, kie miksiĝas pluraj malsamaj lingvoj. Ekzemple ĉe la komentejo de Youtube-videoj. Tiel ne-esperantistoj ekvidos Esperantlingvajn mesaĝojn en kutima uzo, ne reklamantaj lerni la lingvon aŭ simile, sed kiel vere uzatan lingvon kun parolantoj tie-tie. Mi ankoraŭ ne provis fari tion, ĉar mi maloftege komentas en tiaj lokoj, do mi ne povas diri ĉu la ideo funkcias aŭ ne okulumo.gif
Mi iam provis uzi E-on en Malfermaj Amasaj Retaj Kursoj
malgajo.gif

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 11 სექტემბერი, 2016 14:12:48

amihelic:Saluton al ĉiuj!

Min interesas viaj opinioj pri la influo per Esperanto al la neesperanta publiko cele disvastigi la esperanta movado.
Mi opinias, ke ĉiuj esperantaj eventoj (ekz.: kongresoj, konferencoj, lingvaj tendaroj, seminarioj, ktp.), kiuj okazas nur interne de la esperantaj organizaĵoj, sen neesperanta publiko, esperanto-movado ne povas sukcesi.
Diru ke Esperanto estas tre bona enkonduko de la angla lingvo.

ზემოთ დაბრუნება