前往目錄

Ĉu "pretpansaĵo" bonas?

貼文者: Azulreal, 2016年9月9日

訊息: 10

語言: Esperanto

Azulreal (顯示個人資料) 2016年9月9日下午6:01:59

Saluton al ĉiuj!

Kiel vi nomas tiun malgrandan glubendeton, kiun oni metas sur malgravan vundon por ŝirmi ĝin kontraŭ infektado? Mi ĉiam nomis ĝin "pretpansaĵo" (plej eble ĉar mi lernis la vorton per Vikipedio), sed hodiaŭ mi rimarkis, ke tiu vorto aperas nek en la reta PIV nek en ReVo.

Dankon.

Тerurĉjo (顯示個人資料) 2016年9月9日下午7:33:42

plastro, leŭkoplastro, sparadrapo

Azulreal (顯示個人資料) 2016年9月9日下午9:57:20

Тerurĉjo:plastro, leŭkoplastro, sparadrapo
Dankon por la respondo!

Sparadrapo estas ja tre simila afero, sed ne tute samas al tio, kion mi celas. "Pretpansaĵo" estas glubendeto, kiun plej kutime oni aĉetas jam antaŭtondita, kun sterilizita pansaĵo. Tio mankas al sparadrapo.

Plastro enhavas ian medikamenton, malsame al "pretpansaĵo".

akueck (顯示個人資料) 2016年9月10日上午9:35:22

Azulreal:
Plastro enhavas ian medikamenton,
Lau PIV jes (kio cetere estas nova al mi).

Azulreal:malsame al "pretpansaĵo".
En PIV aperas "pans/i" ("meti sur vundon iajn subsatncojn, por purigi, kuraci k shirmi ghin kontrau eksteraj infektajhoj" ) kaj "pans'ajh'o". Kvankam kunmetajho ne egalas al difino, lau mi "pansajho" (kaj "pretpansajho" ) tamen aludas je tio, ke ghi entenas ankau ian kuracan substancon.

Mi pensas, ke mi simple uzas plu la vorton "plastro" (germane: "Pflaster" - und gut).

Azulreal (顯示個人資料) 2016年9月10日上午11:37:13

Sed laŭ PIV, plastro estas "ekstera medikamento, kiu iomete moliĝas ĉe varmeto k tiam iĝas adhera". Tion mi tute ne celas. Mi ne scipovas la germanan, do mi ne scias ĉu ni parolas pri la sama afero.

Pretpansaĵo (mi daŭre nomas ĝin tia, sed nur ĉar mi ankoraŭ ne trovis pli ĝustan vorton, ne ĉar mi rifuzas uzi alian nomon) surhavas sterilizitan pansaĵon, kiu ankaŭ povas enhavi ian baktericidan substancon, sed ĝi ne estas "ekstera medikamento, kiu iomete moliĝas ĉe varmeto k tiam iĝas adhera".

Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2016年9月11日上午10:00:35

Mi pensas ke mi dirus "tujpreta pansaĵo" (laŭ la sama modelo ol "tujpreta kafo"), por montri la kontraston kun normala pansaĵo kiun oni devas pretigi antaŭe.

akueck (顯示個人資料) 2016年9月11日下午12:19:55

Azulreal:Sed laŭ PIV, plastro estas "ekstera medikamento, kiu iomete moliĝas ĉe varmeto k tiam iĝas adhera". Tion mi tute ne celas. Mi ne scipovas la germanan, do mi ne scias ĉu ni parolas pri la sama afero.
Kredeble "plastro" celas tion, kio germane nomighas "Waermepflaster", lauvortere proksimume: "varmplastro", dum "pretpansajho" celas tion, kio germane nomighas "Heftpflaster", lauvortere proksimume: "fikspansajho", kaj ofte mallongigite per "Pflaster". Kaj tio delogas onin, kiel germanlingvanon, al tio, nomi tian aferon en Esperanto "plastro".

Azulreal:Pretpansaĵo (mi daŭre nomas ĝin tia, sed nur ĉar mi ankoraŭ ne trovis pli ĝustan vorton, ne ĉar mi rifuzas uzi alian nomon) surhavas sterilizitan pansaĵon, kiu ankaŭ povas enhavi ian baktericidan substancon, sed ĝi ne estas "ekstera medikamento, kiu iomete moliĝas ĉe varmeto k tiam iĝas adhera".
Prave. Kaj ankau la dika Krause-vortaro donas "pretpansajho" kiel tradukon de "Heftpflaster".

Aldono: "Langenscheidts Lilliput Woerterbuch Deutsch-Esperanto" (de 1959) donas "gluplastro" kiel tradukon de "Heftpflaster".

Plia aldono: La registrajho en la Universala Vortaro (UV), "plastr' emplâtre | plaster | Pflaster (medic.) | пластырь | plaster", per si mem ne nepre peras la ideon de cheesto de "ekstera medikamento, kiu iomete molighas che varmeto k tiam ighas adhera", krom se en la epoko de la farado je la UV chiuj plastroj tiel karakterizighis. Tion mi ne scias. Povas ankau esti, ke la ekster-Fundamenta Zamenhofa lingvo-uzo igis la PIV-farantojn doni tian econ.

Azulreal (顯示個人資料) 2016年9月13日上午9:09:57

Simon_Gauvain:Mi pensas ke mi dirus "tujpreta pansaĵo" (laŭ la sama modelo ol "tujpreta kafo"), por montri la kontraston kun normala pansaĵo kiun oni devas pretigi antaŭe.
Do, tio preskaŭ samas al pretpansaĵo. Kion vi opinias pri "pansaĵeto"? Ĉu vi komprenus kion mi celus?


akueck:Kredeble "plastro" celas tion, kio germane nomighas "Waermepflaster", lauvortere proksimume: "varmplastro", dum "pretpansajho" celas tion, kio germane nomighas "Heftpflaster", lauvortere proksimume: "fikspansajho", kaj ofte mallongigite per "Pflaster". Kaj tio delogas onin, kiel germanlingvanon, al tio, nomi tian aferon en Esperanto "plastro".
Ha, dankon por la klarigo. Mi nun komprenas.

akueck:Prave. Kaj ankau la dika Krause-vortaro donas "pretpansajho" kiel tradukon de "Heftpflaster".

Aldono: "Langenscheidts Lilliput Woerterbuch Deutsch-Esperanto" (de 1959) donas "gluplastro" kiel tradukon de "Heftpflaster".

Plia aldono: La registrajho en la Universala Vortaro (UV), "plastr' emplâtre | plaster | Pflaster (medic.) | пластырь | plaster", per si mem ne nepre peras la ideon de cheesto de "ekstera medikamento, kiu iomete molighas che varmeto k tiam ighas adhera", krom se en la epoko de la farado je la UV chiuj plastroj tiel karakterizighis. Tion mi ne scias. Povas ankau esti, ke la ekster-Fundamenta Zamenhofa lingvo-uzo igis la PIV-farantojn doni tian econ.
Dankon por tiom multe da informo. Nu, la Universala Vortaro publikiĝis dum 1894, ekde tiam la kuraciloj multe evoluis. Ekzemple, la unua pretpansaĵo datiĝas de 1917 laŭ la hispanlingva Vikipedio. Tial oni bezonis nuanci la terminojn por distingi unujn de la aliaj.

Laŭ la Granda Vortaro Hispana-Esperanto de Fernando de Diego: adhera bendeto. Ŝajne tute ne estas konsento rilate ĉi tiun vorteton.

Eble glupansaĵo ankaŭ bonas, ĉu ne?

Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2016年9月14日上午10:19:57

Azulreal:
Simon_Gauvain:Mi pensas ke mi dirus "tujpreta pansaĵo" (laŭ la sama modelo ol "tujpreta kafo"), por montri la kontraston kun normala pansaĵo kiun oni devas pretigi antaŭe.
Do, tio preskaŭ samas al pretpansaĵo. Kion vi opinias pri "pansaĵeto"? Ĉu vi komprenus kion mi celus?
[...]
Eble glupansaĵo ankaŭ bonas, ĉu ne?
Jes, bone. Ili ĉiuj ŝajnas ĝustaj kaj facile kompreneblaj en cirkonstanco de vundeto-kuraco. Mi pensas ke oni ne nepre serĉu "la" ununuran ĝustan vorton, kiam povas ekzisti pluraj.

novatago (顯示個人資料) 2016年9月15日下午7:10:25

Kuraca glubendeto, kuracbendeto estas pli kompreneblaj por mi. Mi ne certis pri tio, kion vi parolis antaŭ viziti la vikipedion, kvankam supozis ke tio temis pri la hispana “tirita”.

Ĝis, Novatago.

回到上端