去目錄頁

Koloroj de la vezikoj en la forumo

Azulreal, 2016年9月10日

讯息: 5

语言: Esperanto

Azulreal (显示个人资料) 2016年9月10日上午11:22:22

Saluton al ĉiuj!

Mi ĵus revenis viziti la paĝaron post multaj jaroj kaj ĝi multege ŝanĝiĝis, ja ĝia aspekto tute novas. Ĝi aspektas multe pli moderne nun kaj tial pli alloge, sed mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ sopiras la antikvan (ŝajne mi maljuniĝas!).

Nu, mia demandeto estas la jena: kion signifas la koloroj de la vezikoj apud la mesaĝo-titoloj en la forumo? Jen unu estas ruĝa, jen alia estas nigra, sed mi ne ekvidas kion tio indikas.

Dankon ridulo.gif

novatago (显示个人资料) 2016年9月10日下午12:55:18

Tiuj koloroj montras ĉu estas afiŝoj nelegitaj de vi. La ruĝa (ĉu rozkolora?) estas por sciigi pri nelegitaj mesaĝoj, la griza estas por sciigi tion, ke ne estas mesaĝoj ne legitaj.

Ne dankinde.

Ĝis, Novatago.

Azulreal (显示个人资料) 2016年9月10日下午2:34:27

Ha, ĉu? Mi ne ekpensis pri tio!

Parenteze, ĉu rozkolora? Mi estas terura rekonante kolorojn...

novatago (显示个人资料) 2016年9月10日下午5:06:35

Azulreal:Parenteze, ĉu rozkolora? Mi estas terura rekonante kolorojn...
Mi ankaŭ, tamen mi certas ke ĝi ne estas ruĝa , sed mi ne certas ĉu ĝi estas rozkolora aŭ salmokolora. Tiaj nuancoj estas for de mia kapablo rekoni kolorojn.

Ĝis, Novatago.

Azulreal (显示个人资料) 2016年9月10日下午6:31:20

Jes, vi tute pravas. Mi pensas, ke ĝi estas fakte salmokolora, kion mi perceptas kiel hele ruĝecan oranĝkoloron. Tial mi nomis ĝin ruĝa ridego.gif

回到上端