إلى المحتويات

Ĉu tiu frazoj estas korektaj?

من Sciuro4, 11 سبتمبر، 2016

المشاركات: 4

لغة: Esperanto

Sciuro4 (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2016 2:20:56 م

Ĉu tiuj frazoj estas korektaj rilate al la selekto de la vortoj kaj al la interpunkcio? Ĉu oni povas esprimi ilin pli bone? Dankon pro helpo antaŭe!

"Kial mia profilo estas skribita en Esperanto? Unue, mi amas tiun ĉi lingvon. Due, ankaŭ se oni ne lernis ĝin, oni komprenas iom. Trie, la Gugla tradukilo funkcias bone de Esperanto al multaj aliaj lingvoj."

opalo (عرض الملف الشخصي) 11 سبتمبر، 2016 3:08:35 م

Viaj citataj frazoj estas ĝustaj.

Tamen, via peto mem bezonas redakteton: korektajĝustaj, kaj selektoelekto.

Ĉu vi konscias vortaro.net? Tio estas enretigita versio de la PIV kaj donas plenajn difinojn de vortoj.

MarcDiaz (عرض الملف الشخصي) 12 سبتمبر، 2016 12:55:15 ص

Verŝajne la uzo de "ankaŭ se" estas ĝusta. Mi scias, ke la germana lingvo uzas tiun ĉi grupon da vortoj por esprimi konzesion. Tamen, laŭ mi estus la grupo da vortoj "eĉ se" pli preciza. Mi estas leginta la gramatikon de tiu ĉi ret-paĝaro kaj ne estas povinta eltrovi se tiu ĉi grupoj da vortoj ekzistas aŭ ne. Do, tio, kio mi estas farinta, estas serĉi ĉe Google (ne Guglo) kiom da rezultoj aperas je la serĉado de ĉiu grupo da vortoj ("ankaŭ se" kaj "eĉ se"). Tamen, mi estas rimarkinta, ke ĉe mia Google ial ne eblas vidi, kiom da rezultoj donas miaj serĉadoj. Eble povus fari tion vi mem kaj eltrovi, ĉu estas pli da rezultoj je la serĉado de "ankaŭ se" aŭ de "eĉ se". Se vi ankaŭ kredas, ke tiu ĉi metodo estas moderpreza, kompreneble.

Sciuro4 (عرض الملف الشخصي) 12 سبتمبر، 2016 4:12:26 م

Multan dankon! ridulo.gif

@opalo:
opalo:Ĉu vi konscias vortaro.net?
Jes, mi jam konsciis ĝin kaj mi uzas ĝin kelkfoje.

عودة للاعلى