본문으로

Lingvoj en la profilo

글쓴이: Christa627, 2016년 9월 12일

글: 3

언어: Esperanto

Christa627 (프로필 보기) 2016년 9월 12일 오전 5:00:21

En la malnova paĝo, estis elekto en la profilo aldoni pliajn lingvojn, kiuj ne estas en la falmenuo. Sed nun, ĝi ne akceptas lingvojn kiuj ne estas en la listo. Do nun, iuj lingvoj, kiuj antaŭe estis indikitaj en mia profilo, ne plu estas, nome Tokipono kaj Loĵbano. Certe estas aliaj lingvoj (ĉu konstuitaj, ĉu etnaj) parolataj de Lernu-anoj, kiuj ne estas en la listo, sed kiuj gravas al tiuj uzantoj kaj estas dezirataj en la profilo (certe oni povas meti en la priskribon "mi sona e toki pona!" aŭ simile, sed tio ne samas!). Ĉu ne eblus re-aldoni la eblon listigi lingvojn en la profilo, kiuj ne estas en la falmenuo?

Jev (프로필 보기) 2016년 9월 15일 오전 8:29:12

Christa627:En la malnova paĝo, estis elekto en la profilo aldoni pliajn lingvojn, kiuj ne estas en la falmenuo. Sed nun, ĝi ne akceptas lingvojn kiuj ne estas en la listo. Do nun, iuj lingvoj, kiuj antaŭe estis indikitaj en mia profilo, ne plu estas, nome Tokipono kaj Loĵbano. Certe estas aliaj lingvoj (ĉu konstuitaj, ĉu etnaj) parolataj de Lernu-anoj, kiuj ne estas en la listo, sed kiuj gravas al tiuj uzantoj kaj estas dezirataj en la profilo (certe oni povas meti en la priskribon "mi sona e toki pona!" aŭ simile, sed tio ne samas!). Ĉu ne eblus re-aldoni la eblon listigi lingvojn en la profilo, kiuj ne estas en la falmenuo?
La uzantoj ofte skribis plenajn stultaĵojn en tiujn fenestrojn aŭ skribis la lingvojn per diversaj manieroj (angle, nacilingve, nur la kodojn ks.), do ĉiukaze ne vere eblis poste bone serĉi laŭ tiuj datumoj. Ni ŝatus eviti tion en tiu ĉi paĝaro.

Christa627 (프로필 보기) 2016년 9월 16일 오전 5:31:20

Jev:La uzantoj ofte skribis plenajn stultaĵojn en tiujn fenestrojn aŭ skribis la lingvojn per diversaj manieroj (angle, nacilingve, nur la kodojn ks.), do ĉiukaze ne vere eblis poste bone serĉi laŭ tiuj datumoj. Ni ŝatus eviti tion en tiu ĉi paĝaro.
Hmm... se oni listigus ĉiujn lingvojn de la mondo sialingve (en la falmenuo; do English, Español, Русский, etc), eble tio solvus la problemon, sed ja estus ege malfacile listigi ĉiujn lingvojn, precipe se inkluzivas la planlingvojn, do tio estas verŝajne ne tre realeca propono... :-/

다시 위로