Contenido

li aŭ ŝi

de thyrolf, 14 de septiembre de 2016

Aportes: 20

Idioma: Esperanto

thyrolf (Mostrar perfil) 21 de septiembre de 2016 16:32:51

superrigardo la opciojn vi trovas jen:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Seksne%C5%ADtrala_ho...

novatago (Mostrar perfil) 21 de septiembre de 2016 20:17:11

https://eo.wikipedia.org/wiki/Seksne%C5%ADtrala_ho...
“Virgulino, virgulino ke mi restu kiel mi estas.”

Oni nepre devas kompreni tion, ke netuŝebleco de la Fundamento ekzistas kaj necesas ĝuste pro tia proponĥaoso. Esperanto estas jam bone kaj funkcias, eĉ se kelkaj ne volas agnoski tion kaj preferas perdi sin en “belegajn” argurmentojn kaj senutilajn diskutojn.

Ĝis, Novatago.

akueck (Mostrar perfil) 20 de noviembre de 2016 12:47:34

Internaute:Mi preferas uzi "ŝli".
Mi havas ekzercon por kaj petojn al vi chiuj:

1) Apliku al la supra vorto (kaj lauplache ankau al aliaj vortoj) la fluskemon "Vorto-uzado en Esperanto: principoj" montratan en tiu pepo.

2) Bonvole komentu la fluskemon (precipe skribu, kio lau vi estas pliboniginda au plibonigenda).

3) Sherce: Lanchu Kickstarter-kampanjon - analoge al tiu - por apo nome GrAmikumu, kies celo estas trovi en via proksimo formojn novajn de specoj FN1 kaj FN3 de la fluskemo okulumo.gif

thyrolf (Mostrar perfil) 21 de noviembre de 2016 09:03:54

Hm, adjektivo esprimas econ, kiun ĝi gluas al la (ekz.) substantivon, al kiu ĝi apartenas.
-n estas finaĵo esprimanta la econ "akusativo"
ankaŭ finaĵoj estas traktataj kiel memstaraj radikoj (ĉu ne?)

sekve "na" estas adjektivo, kiu gluas al la (ekz.) substantivo, al kiu ĝi apartenas, la akuzativecon.

Kio estas kontraŭ la fundamento en tio?

Oni povas simile uzi ekz. "oa": xyz estas uzata kiel oa vorto.

simili pri osa. Mi esperas ankaŭ ose de vi aŭdi.

Kio estas kontrau la fundamento ???

thyrolf (Mostrar perfil) 21 de noviembre de 2016 09:07:08

Aŭ: Vi ĉiam tro isumadas, kian ne rigardi osen?

akueck (Mostrar perfil) 21 de noviembre de 2016 14:43:25

thyrolf:Hm, adjektivo esprimas econ, kiun ĝi gluas al la (ekz.) substantivon, al kiu ĝi apartenas.
-n estas finaĵo esprimanta la econ "akusativo"
ankaŭ finaĵoj estas traktataj kiel memstaraj radikoj (ĉu ne?)

sekve "na" estas adjektivo, kiu gluas al la (ekz.) substantivo, al kiu ĝi apartenas, la akuzativecon.

Kio estas kontraŭ la fundamento en tio?
En la fluskemo la ekzempla vorto "na" ne estas rigardata kiel kunmetajho el n- kaj a-finajhoj, sed kiel unuradikajho ( alie en la fluskemo estus skribita: "n'a" ).

Mi tamen volas ekzameni per la fluskemo ankau tiun de vi enludigitan akuzativmarkan "n'a", do kun radiko "n":

Che 1) rezultas "ne", char akuzativmarka "n" ne-finajha ne estas uzata lau la Fundamento kaj ankau ne lau oficialiga dokumento.

Che 2) rezultas "ne", char char akuzativmarka "n" ne estas internacia.

Che 3) rezultas "ne", char akuzativmarka n-finajho ne estas sinonima al radiko Fundamenta au oficialigita.

Che 5) rezultas "jes", char ne-finajhe uzata akuzativmarka "n" konsistigas novan regulon pri la akuzativo.

Che 6) rezultas "ne", char tiu regulo ne estas aprobita de autoritata centra institucio,.

Sekve tia akuzativmarka "n'a" estas formo nova de speco FN3.

thyrolf (Mostrar perfil) 21 de noviembre de 2016 16:38:37

Sed "na" estas tre praktika en kazoj kiel:

Mi preferas ŝofori na Toyota ol na Mercedes Benz.

ridulo.gif

akueck (Mostrar perfil) 21 de noviembre de 2016 17:33:22

thyrolf:Sed "na" estas tre praktika en kazoj kiel:

Mi preferas ŝofori na Toyota ol na Mercedes Benz.
Nu, en via supra ekzemplo estas sen "na" klare, kiu estas la subjekto, nome "Mi".

Ekzemploj taugaj, por montri la utilon de akuzativmarka prepozicio, estas interalie:

"Kelke da agloj manghis kelke da serpentoj."

"Marion vidis Mario."

"Chac salutis Balam."

Nurja (Mostrar perfil) 21 de noviembre de 2016 20:22:50

Simon_Gauvain:Ĉio ĉi tute senutilas. Por paroli pri sekse nedifinita persono, oni uzu la pronomon "li".
Fari tion estas fari tiel se nur estas viroj kaj forgesi virinojn. Tiel en la franca en en aliaj lingvoj sed tiu ne estas ĝusta.

Esperanto jam havas multajn jarojn. Estas normale ke iuj aferoj ŝanĝas kun tempo.

En la franca "Du masculin et du féminin, c'est le masculin qui doit l'emporter car il est le plus noble." Diri, ne estas problemo, ne estas seksisme nur estas ne volas vidi.

Vinisus (Mostrar perfil) 22 de noviembre de 2016 11:01:52

Kial ne, "ambaŭ"? Li kaj ŝi, la du viroj ambaŭ, la du virinoj ambaŭ...

Volver arriba