Sisu juurde

li aŭ ŝi

kelle poolt thyrolf, 14. september 2016

Postitused: 20

Keel: Esperanto

thyrolf (Näita profiili) 14. september 2016 8:16.47

Jam de eonoj la diskuto vagas pri pronomo, kiu esprimas senseksan trian personon, do "li aŭ ŝi". El la diversaj ideoj kiel liaŭŝi, ŝili, liŝi, ŝli aŭ neologismo ri, la laste menciita "ri" verŝajne trovis la plej bonan akepton.

Lastan vesperon mi legis tekston, en kiu tiu "ri" estas uzita, kaj al mi venis tiu ideo:

La ge- prefikso ja esprimas ambaŭseksan ideon, do en si mem havas certan "personigan" forton (ĉar nepersonaj aferoj ja ne havas sekson). Mi jam pli frue proponis, ke oni adjektivojn povas per ge- personigi vortojn por priskribi personojn de nekonata sekso, ekz.

fortulo - fortino - geforto
bonulo - bonino -gebono

Kaj nun mi pripensas, ĉu oni ne povus apliki tion ankaŭ al la pronomo ĝi, kiu per la menciita personiga forto povus fariĝi persona. Do:

geĝi signifu "li aŭ ŝi". ???

Tiu propono nur uzus fundamentajn elementojn.

Simon_Gauvain (Näita profiili) 14. september 2016 10:01.23

Ĉio ĉi tute senutilas. Por paroli pri sekse nedifinita persono, oni uzu la pronomon "li".
la Fundamento:Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.
Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.
Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.
fonto

thyrolf (Näita profiili) 14. september 2016 11:06.35

Mi citas vian fonton:

"Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero.

Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra.

Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s.

Sed aperis ankaŭ diversaj proponoj de nova sekse neŭtra pronomo.

La sola tia propono, kiu iomete enuziĝis, estas *ri*° (poseda formo *ria*). Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj multaj Esperantistoj tute ne konas ĝin."


PMEG ankaŭ skribas:

"Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. "

Tio estas alia afero ol: "...oni nepre devas uzi li."


Ekzistas ja kaŭzoj, kial oni sentas necesa enkonduki "ri", kaj la hodiaŭa tempo estas nun tre alia ol tiu, en kiu estas verkitaj viaj ekzemploj.


Do, mia ideo estas simple alia propono pri sekse neŭtra pronomo.

thyrolf (Näita profiili) 14. september 2016 11:09.31

Kaj en la franca versio de la fundamento vi legas:

"5. Les pronoms personnels sont: mi (je, moi), vi (vous, tu, toi), li (il, lui), ŝi (elle), ĝi (il, elle, pour les animaux ou les choses), si (soi), ni (nous), ili (ils, elles), oni (on). Pour en faire des adjectifs ou des pronoms possessifs, on ajoute la terminaison (a) de l’adjectif. Les pronoms se déclinent comme le substantif. Ex.: mi'n ― moi, me (accus.), mi'a ― mon, la vi'a'j ― les vôtres."

akueck (Näita profiili) 15. september 2016 5:28.48

thyrolf:
La ge- prefikso ja esprimas ambaŭseksan ideon, do en si mem havas certan "personigan" forton (ĉar nepersonaj aferoj ja ne havas sekson). Mi jam pli frue proponis, ke oni adjektivojn povas per ge- personigi vortojn por priskribi personojn de nekonata sekso, ekz.

fortulo - fortino - geforto
bonulo - bonino -gebono

Kaj nun mi pripensas, ĉu oni ne povus apliki tion ankaŭ al la pronomo ĝi, kiu per la menciita personiga forto povus fariĝi persona. Do:

geĝi signifu "li aŭ ŝi". ???

Tiu propono nur uzus fundamentajn elementojn.
Chu eble tamen temas pri formo nova, nome chi-okaze konsistanta el la nova regulo, ke la auecon "li au shi" oni povas esprimi per la kunmetajho "ge'ghi"?

Fenris_kcf (Näita profiili) 15. september 2016 6:24.03

thyrolf:
fortulo - fortino - geforto
bonulo - bonino -gebono
Meh, sterke ...
-ul- ne esprimas sekson, do fortulo celas ne nur al viroj, sed al ĉiujn seksoj. Se vi speciale volas esprimit tiun, vi ja povas uzi la vorton gefortulo, sed tiu estas pleonasmo.
Uzi la afikson -in- al nevivantaĵoj ne vere sencas, do fortino ne vere sencas. Denove vi devas uzi na -ul- antaŭe (ekz. fortulino).

Se la teksto, kiun vi legis, enhavis uzojn de ri, ĝi certe ankaŭ enhavas uzojn de -iĉ-. Ĉu vi komprenas kiel tiu afikso solvus la problemon?

akueck (Näita profiili) 15. september 2016 11:42.01

Fenris_kcf:
Se la teksto, kiun vi legis, enhavis uzojn de ri, ĝi certe ankaŭ enhavas uzojn de -iĉ-. Ĉu vi komprenas kiel tiu afikso solvus la problemon?
Jen la norma situacio pri "-ich'" kaj "ri".

Kirilo81 (Näita profiili) 16. september 2016 12:57.42

@thyrolf

Oni ne povas senvalidigi la Fundamenton per PMEG, ĉar ĉi-lasta ne havas norman validon.
Do, la regulo uzi li kun personoj de nekonata sekso neniam estas malĝusta.

Tamen oni ja povas pensi pri alternativoj, dum ili nur ne kontraŭas la Fundamenton. Nova pronomo (*ri, *ŝli) estus kontraŭnorma, do oni devas uzi la materialon jam ekzistantan.

La ideo uzi ge- estas misa pro du kialoj: 1) Kvankam ne estas eksplica regulo, tamen la lingvouzo montras, ke la personaj pronomoj entute ne partoprenas en la vortfarado (krom -a), do ge- ne estas kun ili kombinebla. 2) La signifo de ge- estas "ambaŭ seksoj kune", do enhave senchava estus nur "geili", sed uzo kun singularo kiel en gepatro (patro aŭ patrino) foje rekontata estas ne nur kontraŭnorma, sed ankaŭ enhave tute kontraŭsenca. Same validas por *geĝi.

Se oni volas eviti li kaj li aŭ ŝi, restas nur uzi la neŭtralan ĝi, kiu efektive estas uzebla ankaŭ por homoj plenkreskaj, kiel skribis Zamenhof en lingva respondo. Tiel mi mem konsekvence faras kaj ne havas problemon.

Internaute (Näita profiili) 21. september 2016 14:37.42

Mi preferas uzi "ŝli".

Tiu pronomo estas freŝdata, sed ekzistas oficiale. Ĝi povas anstataŭi la vortojn "li" kaj "ŝi" en ĉiu ajn frazo.

Urho (Näita profiili) 21. september 2016 14:48.13

Internaute:Mi preferas uzi "ŝli".
Tiu pronomo estas freŝdata, sed ekzistas oficiale. Ĝi povas anstataŭi la vortojn "li" kaj "ŝi" en ĉiu ajn frazo.
Jes, tiu vorto estas tre utila en kelkaj frazoj. — Mi mem uzas ĝin kiel mallongigo.

Tagasi üles