לתוכן העניינים

Sondosieroj ne funkcias

של Clarence666, 15 בספטמבר 2016

הודעות: 5

שפה: Esperanto

Jev (הצגת פרופיל) 16 בספטמבר 2016, 11:34:46

Por ĉiu sono en mp3 ekzistas ankaŭ la versio en ogg, do teorie tio devus funkcii. Per kiu retumilo kaj operaciuma sistemo vi testas?

nornen (הצגת פרופיל) 20 בספטמבר 2016, 18:57:42

Ŝajne Clarence666 ĝuste identigis la problemon. La dosiero ogg ja nomiĝas ogg, tamen ĝi ne estas ogg, sed mp3:
$ file 40_1_1464168633.ogg
40_1_1464168633.ogg: Audio file with ID3 version 2.2.0, contains: MPEG ADTS, layer III, v1, 160 kbps, 44.1 kHz, JntStereo
Tiel aspektas normala ogg dosiero:
$ file ACDC_-_Back_In_Black-sample.ogg
ACDC_-_Back_In_Black-sample.ogg: Ogg data, Vorbis audio, stereo, 48000 Hz, ~64000 bps, created by: Xiph.Org libVorbis I (1.1.0 RC1)
Fakte la dosiero ogg kaj la dosiero mp3 estas tute samaj. Iu simple ŝanĝis la nomon.
$ diff 40_1_1464168633.ogg 40_1_1464168633.mp3
$

Jev (הצגת פרופיל) 21 בספטמבר 2016, 09:16:46

Dankon, mi esploros la problemon.

Clarence666 (הצגת פרופיל) 24 בספטמבר 2016, 05:07:59

Mi ĵus elŝutis ambaŭ dosierojn MP3 kaj OGG kaj ili ankoraŭ estas samenhavaj. Dosiero kun nomsufikso OGG estas kopio de dosiero MP3.

> Por ĉiu sono en mp3 ekzistas ankaŭ la versio en ogg

Nuntempe dosiero OGG estas alinomita kopio de la dosiero MP3.

Eble dosiero OGG povus esti konvertita de formato MP3.

Sed preferinde, oni ne konvertu WAV -> MP3 -> OGG , sed rekte WAV -> OGG, por eviti perdon de kvalito. Ĉu la administrantoj ankoraŭ havas senperdajn registraĵojn (t.e. WAV aŭ FLAC aŭ simile) de la sonoj?

Eble, oni aldonu formaton OPUS (OGG: duona dosiergrandeco kun sama kvalito | OPUS: kvarona dosiergrandeco kun sama kvalito).

לראש הדף