ورود به محتوا

13-a Rata Rendevuo

از muzikanta hipopotamo, 1 اکتبر 2016

پست‌ها: 1

زبان: Esperanto

muzikanta hipopotamo (نمایش مشخصات) 1 اکتبر 2016،‏ 23:46:50

Invito al la 13-a “Rata Rendevuo” en Minden
sabaton, la 15-an de oktobro 2016

https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/esperant...

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Minden. Ni esperas, ke ni povos ĝui belan tagon kun multaj Esperanto-amikoj. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: 0162/7536396.
La programo:
- ekde la 9-a 30: Renkontiĝo kun frualvenantoj en la kafejo „Extrablatt Minden“, Markt 9, por trinki kafon kaj babili, matenmanĝo eblas https://cafe-extrablatt.de/standorte/details/cafe-...
- 11-a ĝis 12-a 30: Historia urba ĉiĉeronado al la elstaraj vidindaĵoj de Minden, kiel la 1000-jara katedralo, kelkaj imponaj konstruaĵoj el la prusa tempo kaj la urba domo kun la plej malnova gotika urbdoma loĝio; ekiro antaŭ la kafejo Extrablatt;
- poste ĉ. 12-a 40: Tagmanĝo en la Restoracio „La Scala“, Markt 6, bonvolu antaŭmendi la tagmanĝon (rigardu la antaŭelekton sube) http://lascala.porta-net.de/
- ĉ. 14-a 30: Veturado per aŭtoj al la Ŝakta kluzo, kunvetureblecoj ekzistas
- 15-a ĝis 16-a 45: Ŝiprondveturado sur la rivero Vezer kaj la Mezlanda kanalo kun kluzadoj tra la Ŝakta kluzo; dum la veturado ni konatiĝas kun la vidindaĵoj ĉirkaŭ la plej granda duobla akvovoja kruciĝo de la mondo, ni veturas al la historia fiŝista urbo kaj laŭlonge de la Vezera promenadvojo, kie ankras la Minden-a Ŝipmuelejo, kaj ni veturas al parto de la Minden-aj kanalhavenoj
- poste ĉ. 17-a: Kaftrinkado laŭ interkonsento surloke, ekz. en la Bistro an der Schachtschleuse aŭ en iu glaciaĵejo en la urbocentro;
- fino ĉ. 17-a 30/18-a horo
Kostoj: Historia urba ĉiĉeronado kaj ŝiprondveturado: 11,00 €;
manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (kafejo, restoracio, bistroo) ĉiu mem pagas;
Aliĝo kaj ĝirado de la kotizo bonvole nepre ĝis la 8-a de oktobro: hameln@esperanto.de , telefono: 0162 7536396, Doodle-listo: http://doodle.com/poll/m69e7uyuu9qfbegt

Bonvolu ĝiri la kotizon de 11,00 € por la ĉiĉeronado kaj ŝipveturado ĝis la 8-a de oktobro 2016 al la konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland
IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18
BIC: NOLADE21SWB
Senkosta parkejo por aŭtoj: Kanzlers Weide, Uferstraße; piede super la Vezera ponto (Kaiserstraße), de Klausenwall iru en la Vinckestraße, tra la Kleinen Domhof al la Markt; aŭ super la ponton por piedirantoj (Glacisbrücke) kaj poste daŭrigu tra la Tonhallenstraße al la Markt; ĉ. 1 km, 13-15 min.; vojo de la stacidomo al la urbocentro: 1,6 km, ĉ. 20 min.: de la stacidomo iru dekstren al la Viktoriastraße, Kaiserstraße super la Vezeran ponton, Klausenwall, Vinckestraße, Kleiner Domhof, Markt. Parkejoj en la urbocentro estas pagendaj.
Bonvolu mencii, se vi deziras lokon en aŭto por la veturado de la urba centro al la Ŝakta kluzo kaj reen (ĉ. 2,5 km)

""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""""
Mi partoprenas je:
O kafejo I O Historia urba ĉiĉeronado I O Tagmanĝo I O Ŝiprondveturado I O Bistroo
Mi antaŭmendas jenan tagmanĝon: http://lascala.porta-net.de/lascala_speisekarte.pd...
O Nr. 25 Risotto Impero Romano (rizo kun artiŝokoj, Parmaŝinko, bubala mozarelo, aromigita per trufoj, flamigita per konjako en fromaĝa kremaĵo) 16,50 €
O Nr. 30 Lasagne alla Bolognese (Nudela gratenaĵo kun vianda saŭco) 10,20 €
O Nr. 32 Cannelloni di Ricotta e Spinaci (Nudelaj rulaĵoj gratenitaj kun fromaĝo, vegetara) 10,50 €
O Nr. 69 Bistecca alla Griglia (Rumsteko de rostkrado kun salato kaj pano) 18,90 €
O Nr. 81 Pizza Margherita (Tomatoj, mozarelo, vegetara) 6,90 €
O Nr. 85 Pizza Parma (Tomatoj, mozarelo, Parmaŝinko) 9,90 €
O Nr. 89 Pizza al Salmone (Tomatoj, mozarelo, salmo, kraboj) 9,90 €
O Nr. 93 Insalata Tonnarello (miksita salato kun kradrostita tinusa fileo, rukolo, parmesano) 16,90 €
O Nr. 94 Insalata Mista (verda salato kun tomatoj, kukumoj, cepoj, vegetara) 7,30 €

O Mi bezonas kunvetureblecon en aŭto de la urba centro al la Ŝakta kluzo kaj reen
O Mi povas kunpreni ........ personojn en mia aŭto (al la Ŝakta kluzo kaj reen al la centro)

Bonvenon en Minden!

بازگشت به بالا