Al la enhavo

Kiel Diri "Left Hook"?

de NJ Esperantist, 2016-oktobro-05

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 13:16:26

Kiel oni diras "left hook" en Esperanto. Temas pri la sporto boksado (boxing).

Dankon.
Daĉjo

drinkulo (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 13:36:58

liva hoko

melitopolano (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 13:39:43

Citaĵo el la NPIV:
hok/o ... Pugnofrapo donita horizontale per fleksita brako.
Tamen mi dubas pri traduko de left. Kiun formon preferas sportistoj: tradician maldekstra aŭ pli viglan liva?

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2016-oktobro-05 14:55:48

Ho ve! Honte mi konfesas ke kvankam mi serĉis preskaŭ ĉie, mi ne kontrolis en la PIV. Dankon pro la respondoj.

Reen al la supro