Al la enhavo

Esperanto ne estas viva lingvo

de Juippi, 2016-oktobro-06

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

mkj1887 (Montri la profilon) 2016-decembro-05 04:09:45

Juippi:Ĉu Esperanto estas viva lingvo?
Mi opinias ke ne.
La viva lingvo estus tia, ke per ĝi povus klarigi ĉiutagaj aferoj kun komunaj, vivaj homoj.

Sed per Esperanto?
Tre malofte okazos, ke mi povas eĉ demandi la vojon en esperanto. Tio (en teorio) povus okazi nur dum io Esperanta konferenco, sed eĉ tiam atingas pli certa rezulto demande en loka lingvo.

Interreto estas la forumo, kio povus helpi en tio problemo, sed bedaŭrinde ĉi tie estas tre malfacila trovi la forumojn, kie traktas aliajn aferojn ol Esperanto mem.

Estimataj legantoj, unu el signoj de viva lingvo estas. ke en ĝi interparolasf ankaŭ pri aliajn aferojn ol tion mema lingvon.

Troviĝas tamen la blogojn, eĉ kelkaj miloj.
Sed la pler granda parto de tiuj, kiuj ne temas pri lingvo aŭ lingvistiko, estas jam mortitaj, tio estas, la lasta skribo estas farita antaŭ jarojn.

Por ke de sia mema parto prepari tion aferon mi komencos bubligi mian blogon, kiu pritraktos pri mondkoncepto el ioma nova vidpunkto.

La blogo nomiĝas "Trianguloj en kaj ekster la vivo", kaj troviĝas en retadreso "triangulejo.blogspot.com".

Mi deziras komenoj, kritikojn, argumentojn...

Ĝis la!
Esperanto ade postvivas siajn nekrolog-skribistojn.

vmel (Montri la profilon) 2016-decembro-26 10:55:45

Esperanto ja estas viva lingvo - sed tion komprenas nur tiuj, kiuj reale uzas ĝin ĉiutage (tiaj homoj multegas!). Eternaj komencantoj kaj "teoriistoj", neniam legintaj eĉ unu beletran libron en Esperanto, nniam partoprenintaj vivan interparolon, neniam kantintaj en amika rondo ktp. - ĉiam kun aplombo dirados absurdaĵojn pri "malviveco" de Esperanto.

Ne Esperanto malvivas, sinjoroj, sed nur viaj mensoj!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-decembro-26 16:45:02

S-ro Juippo devus unue studi pli la gramtikon de Esperanto kaj legi pli ofte en nia lingvo. Tiam li skribos ĝin pli flue kaj magike ankaŭ malkovros kiom utila ĝi estas. Preskaŭ ĉiam temas pri komencantoj kiam iu plenda pri la mankoj de Esperanto - sperta parolanto de nia lingvo fariĝas bona parolanto ĉar ŝi/li malkovras la vivecon de Esperanto.

Reen al la supro