Ke daftar isi

La volontula disa komputado kaj Esperanto

dari Aralezo, 7 Oktober 2016

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

Aralezo (Tunjukkan profil) 7 Oktober 2016 15.14.05

Saluton!

Pri la volontula disa komputado legu ĉi tie , en la angla aŭ alilingve. Bedaŭrinde, en Esperanto la artikolo pri tio ankoraŭ ne ekzistas.

Al mi ŝajnas, ke la volontula komputado estas tre bona kampo por uzi Esperanton. La komputado ja estas internacia afero, helpo al la scienco, en kiu partoprenas homoj el diversaj landoj kaj lingvoj. Bedaŭrinde, nun ĉi tie reĝis la angla...

En diversaj projektoj de la komputado eblas trovi partoprenantojn kun esperanto-lingvaj kromnomoj, sed tre malmultajn. Ekzistas la teamo "Esperanto". Ĝuste nun, dum mi skribas tion, ĝi estas la 1450-a teamo en la mondo. La teamo havas 65 anoj, sed nur 9 komputis almenaŭ unu taskon de unu projekto dum la lasta monato, la ceteraj nun tute ne aktivas. Jen la statistiko de la teamo. Tiu teamo ekzistas en preskaŭ ĉiuj projektoj, sed ne en ĉiu havas poentojn. Ĝi ekzistas dum pluraj jaroj kaj nun havas pli ol 51 milionojn da poentoj (per poentoj oni pli/malpli povas mezuri komputadon). Jen estas ekzemplo de la teama paĝo en unu projekto. Ĝi ne aspektas bela, ne havas bildon kaj havas la strangan tekston "English follows. eo - Esperanto: Ĉi tiu teamo helpas per monda kunigo de komputila forto. en - English: This team is helping by combining computer power wroldwide." La teamo havas paĝon en ĉiu alia projekto, kiu aspektas pli-malpli sama.

Krom tiu teamo mi trovis nur la mortintan teamon "esperanto@Home" en nur unu projekto kun unu nun neaktiva reprezentanto.

Dudek tagon antaŭe mi fondis la teamon "Esperantujo". Jen ĝia paĝo en la sama projekto, la statistiko jam situas en ĝi. Mi fondis la teamon en ĉiu projekto, en kiu tio eblas (en kiu mi sukcesis tion fari), kaj en ĉiu komputis almenaŭ unu taskon, se tiu projekto nun havas taskojn. Por la teamo nun kontribuas tri homoj, kaj ni estas la 16977-a teamo en la mondo, sed tre rapide iras supren.

Aralezo (Tunjukkan profil) 7 Oktober 2016 15.15.17

Do, se vi volas, aliĝu al ni. Eble, tiu teamo almenaŭ iomete plivastigos la uzadon de Esperanto, per sia priteama interkomunikiĝo. Krom tio, ambaŭ teamoj per si mem, per sia ekzisto, atestos Esperanton viva, do ĉu iu, eble, ekinteresiĝos pri ĝi lasta? Eble iam poste ni skribu artikolojn en Vikipedio pri la volontula disa komputado, pri Boinc, pri diversaj projektoj ktp – ankaŭ tio estos utila.

Se vi en la invita teksto sur la teama paĝo trovis eraron aŭ scias pli bone verki tiun tekston, aŭ havas ideon pri emblemo de la teamo, ktp – do, bonvolu, skribu tion.

Aralezo (Tunjukkan profil) 8 Oktober 2016 05.12.56

En eolingva Vikipedio ja ekzistas la artikolo pri unu projekto de la volontula komputado - SETI@home

Aralezo (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2016 06.21.30

Kio estas la volontula komputado?

Tre ofte homoj, aŭdante pri la volontula komputado, tuj memoras aliplanedanojn. Kialo de tio estas komprenebla: SETI@Home estas tre fama projekto. Sed nun ekzistas ja multaj aliaj projektoj: medicino-biologiaj, matematikaj, fizikaj, astronomiaj kaj aliaj.

Simplavorte, la esenco de tiu komputado estas tia: Ekzistas iu problemo, kiu bezonas grandegan amason de komputado. Organizantoj de projekto diserigas la problemon (se tio eblas), kaj ĉiujn erojn sendas al volontuloj per la Interreto. Ĉiun eron komputadas komputilo de volontulo, ordinara hejma komputilo (eble, eĉ poŝtelefono ridulo.gif ). Kiam la ero estas komputita, oni sendas la rezulton reen. La servilo de la projekto kunigas ĉiujn erajn rezultojn en la ĝenerala rezulto. Teorie ĉio estas tre simpla.

Sed jen la grava demando: KIU bezonas tion, kaj KIAL?

Nu, se temas pri organizantaj, do ĉio estas komprenebla, ili ja ricevas grandegan komputilan laboron kontraŭ malgrandaj elspezoj. Tiuj organizantaj ordinare estas sciencistoj, kies subvencioj sufiĉas por aĉeti servilon kaj krei necesan programaron, sed tute ne necesas por lui komputilegon. Do al ili helpas volontuloj.

Sed kial volontuloj donas siajn komputilojn, pagas por elektro kaj por reta trafiko? Kialoj povas esti diversaj, kaj ordinare ĉiu havas pli ol unu kialo.

1. Helpo al la scienco. La sento de partopreno en la serioza scienco al multaj estas sufiĉa kialo.
2. Estas interese. Al iuj plaĉas scienc-popularigaj filmoj. La kialo ja estas sama. Iuj provis kompreni pli ĝuste, kion do ili komputas. Ili serĉas en Interreto, legadas longajn alilingvajn tekstojn, interkomunikas kun samideanoj, ktp.
3. Interkomunikado. Tia kialo parte kongruas kun la antaŭa. Foje unuigita ĉirkaŭ la volontula komputado, oni ja povas komuniki kaj diskuti pri plej diversaj aferoj.
4. Konkuremo. Al iuj, eble, ĝi estas la plej grava kialo. Estas eble mezuri komputadon, do oni povas konkuri kun aliaj, persone aŭ teame, entute aŭ aparte en iu ajn projekto. La komunumo, kiu aperis ĉirkaŭ la volontula komputado, organizas diversaj turniroj, en kiuj ĉiu povas partopreni.

Verŝajne eblas aliaj kialoj.

Aralezo (Tunjukkan profil) 3 November 2016 22.13.25

La artikolo por Vikipedio pri la volontula komputado ja estas verkita: jen

Kembali ke atas