Mergi la conținut

nun arkaikaj radikvortojn

de matiac, 8 octombrie 2016

Contribuții/Mesaje: 19

Limbă: Esperanto

matiac (Arată profil) 8 octombrie 2016, 01:58:16

Ĉiu lingvo havas vortojn ke oni ne plu uzas aŭ la signifo ŝanĝis pro tempo.Mi volas koni se en naciaj lingvoj estas esperantigaj vortoj ke nun estas arkaika aŭ la signifo ŝanĝis en la naciaj lingvoj ke la vortoj estas el ekde esperanto enhavas la vortojn.

tbarron (Arată profil) 8 octombrie 2016, 08:33:10

Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Aralezo (Arată profil) 11 octombrie 2016, 08:37:10

Mi ne scias, pri kio parolas matiac

Jen estas mia ekzemplo.

En la rusa parto de la fundamento de Esperanto estas skribite:
"Лица, для которыхъ употребленіе члена представляетъ трудности, могутъ совершенно его не употреблять". – "La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi".

Temas pri la vorto "la". En la tempo de Zamenhof unu el signifoj (ne grava) de la rusa vorto "член" estas "artikolo" en la senco de "difinilo, determinilo ktp". Nun en la rusa por tio oni uzas la vorto "артикль", kaj la vorto "член" tute perdis tiun signifon. Anstataŭ, la signifaro de la vorto "член" nun enhavas la signifo "vira seksa organo", precipe en parola lingvo. Eble oni povas nomi tion "eŭfemismo". Do la menciita fundamenta frazo nun havas tre interesan signifon ridulo.gif

jutu2006 (Arată profil) 11 octombrie 2016, 09:27:03

~~~~~~~~~~~~~~~~

matiac (Arată profil) 12 octombrie 2016, 15:14:48

Aferoj tiel kio estas kio mi celis dankon.ridulo.gif

matiac (Arată profil) 12 octombrie 2016, 20:55:44

tbarron:Ĉu vi povas doni ekzemplon?
Certe ĉiu lingvo havas vortojn ke oni ne plu uzas aŭ nuntempe havas tute malsama signifon tiel la angla vorto audition originale ĝi havis la signifon de onia ebleco aŭdi, aŭ la angla vorto fie tiu vorto ke estis ekvorto malaperis el la nuntempa angla.

Mandiras (Arată profil) 12 octombrie 2016, 23:56:05

"Knabo" ŝajne estas el la arkaika germana vorto "Knabe". En moderna germana oni diras "Junge", sed "Knabe" kelkfoje aperas en malnovaj poemoj ktp.

raffadalbo (Arată profil) 17 octombrie 2016, 13:54:06

Tamen! Tiu temo estas pli malsimpla ol ĝi aspektas.

En ĉiuj NATURAJ lingvoj estas vortoj kiuj iĝas arĥaismoj ĉar neniu plu uzas ilin. Ankaŭ, estas vortoj kies signifo ŝanĝas.
Tiel, la latina vorto DOMUS ne plu ekzistas en la nuntempa itala kaj la latina vorto TESTA (signifanta "amforo") signifas en la itala "kapo".

Sed ĉu tiu rezonado valoras ankaŭ pri PLANITAJ lingvoj, kiel Esperanto?

Naturaj lingvoj baziĝas sur nekontrolata "natura" evoluo. Planlingvoj baziĝas sur iu plano. Ili povas (teorie) evolui nur se la planon ŝanĝas iu institucio kiu rajtas ŝanĝi ĝin.

Fakte, kutimo ankaŭ gravas - sed pri kiom, kiel kaj kial gi gravas Esperantistoj ne samopinias.

Ekzemploj.
1) Oficiale, nur Akademio rajtas enkonduki novajn radikojn; ĉu nur ĝi rajtas ankaŭ deklari ke iu oficiala radiko iĝis arĥaisma?
2) Kiel vi povas eltrovi ke iu radiko iĝis tre malofta? Ĉu sufiĉas ke vi serĉu en Okcidento? Se iu radiko estas multe uzata en Ĉinio kaj en Japanio, sed ne en Eŭropo kaj en Usono, ĉu viaj iloj montros tion?

akueck (Arată profil) 17 octombrie 2016, 15:32:05

raffadalbo:
1) Oficiale, nur Akademio rajtas enkonduki novajn radikojn;
Tio chi estas miskomprenebla. Tial mi klarigas:

Tasko de la Akademio de Esperanto (au pli ghenerale: autoritata centra institucio [ACI]) estas tio, oficialigi novajn vortojn. Tamen jam antaue ilin ekuzi en Esperanto rajtas chiu Esperanto-parolanto.

Tio, kion efektive rajtas enkonduki nur ACI, estas formoj novaj. Tio chi estas unuflanke novaj reguloj kaj aliflanke unuradikajhoj sinonimaj al Fundamentaj/oficialaj unuradikajhoj, ekzemple "kemi'" ( = formo nova al "hhemi'" ); "kemi'" estas oficialigita de la Akademio de Esperanto en 1974.

Plia speco estas internaciaj vortoj: Tiajn ankau chiu Esperanto-parolanto rajtas uzi. Lau Zamenhofa kompreno ili ech apartenas al Esperanto jam de ghia naskigho.

raffadalbo:ĉu nur ĝi rajtas ankaŭ deklari ke iu oficiala radiko iĝis arĥaisma?
Per tio, deklari radikon kiel arhhaismon, miascie estas taskigita neniu institucio. La afero arhhaismo estas priatentinda tiom, kiom radiko Fundamenta/oficiala neniam farighos nevalida au malghusta, chu praktike ghi arhhaismighis au ne.

raffadalbo:
2) Kiel vi povas eltrovi ke iu radiko iĝis tre malofta? Ĉu sufiĉas ke vi serĉu en Okcidento? Se iu radiko estas multe uzata en Ĉinio kaj en Japanio, sed ne en Eŭropo kaj en Usono, ĉu viaj iloj montros tion?
Tio chi estas interesaj lingvosciencaj demandoj. Konsidere al la normo de Esperanto ili tamen ne estas gravaj.

Grown (Arată profil) 23 octombrie 2016, 09:22:43

akueck:

Vi klare estas havanta problemon kun supersignoj. Bonvolu redakti vian komenton kaj provi refoje. Alt-2, eble?

Înapoi mai sus