Přejít k obsahu

Diaspora esperantista komunumo

od uživatele warut92 ze dne 9. října 2016

Příspěvky: 3

Jazyk: Esperanto

warut92 (Ukázat profil) 9. října 2016 14:57:10

el la paĝo http://lernu.net/esperanto
La lingvon iniciatis Ludwig Lazar Zamenhof, kiu kreis gramatikon surbaze de eŭropaj lingvoj kun minimuma kvanto da esceptoj. La vortoprovizo baziĝas ĉefe sur la latinidaj lingvoj, kvankam ĝi enhavas ankaŭ vortojn el ĝermanaj lingvoj kaj iom el aliaj. La nova lingvo, kies unua lernolibro aperis en 1887, allogis komunumon de parolantoj kaj komenciĝis normala proceso de lingvoevoluo ene de homgrupo, kiu ĝin uzis en multaj vivsferoj kaj en kreado de la propra lingva kulturo. Du jardekojn poste naskiĝis la unuaj infanoj, kiuj denaske parolis kun siaj gepatroj ankaŭ en Esperanto, ili estis la unuaj denaskuloj. Tial eblas diri ke ĝi estas lingvo kreita unue por internacia komunikado, kiu poste kreoliĝis kaj nun estas lingvo de esperantista diaspora komunumo.
Mi ne komprenas. Do kial nun Esperanto estas la lingvo de esperantista diaspora komunumo? Ĉu vi povas klarigi?
Antaŭdankon!

novatago (Ukázat profil) 12. října 2016 7:57:10

Tio signifas ke la parolantoj de Esperanto ne loĝas ĉiuj kune en unu regiono. Ili (ni) estas komunumo disa.

Ĝis, Novatago.

Frano (Ukázat profil) 12. října 2016 9:12:24

Kvankam Esperanto kreoliĝis kaj nun estas lingvo de esperantista diaspora komunumo, tamen ĝi ĉefe restas (kaj restos) la lingvo de internacia komunikado.

Zpět na začátek