לתוכן העניינים

Cxiu amas kanti...

של StefKo, 10 באוקטובר 2016

הודעות: 7

שפה: Esperanto

StefKo (הצגת פרופיל) 10 באוקטובר 2016, 08:52:11

Ĉiu amas kanti... nur por ke estu adekvataj kantoj. Ĉu ekzistas tiaj esperantaj kantoj? Estas malfacile trovi tiajn taŭgajn por netalenthavantoj.
Eble ni povos helpi al volontoj kanti esperante?
En ĉiu lando ekzistas facilaj kantoj, kiujn ĉiu homo povas kaj amas kanti – festenaj kantoj.
Kiu el vi kapablas skribi teksto – skribu! Plue - kantu aŭ donu al iu kiu kapablas kanti, plue - registru, plue - eldonu en YOUTUBE.COM.
Esperantistoj el ĉiu lando ekkonu kaj kantadu tiujn kantojn!
Laboren! Kuraĝon!
Mi komencas. Jen „Mia rosmareno!” - popola kanto de 19 j.c., adaptita per soldatoj en 1-a mondmilito, presita en 1915 j. (La rosmareno en pola popola kredo estas simbolo de la amo kaj fideleco).
Faro estas amatora – vi estu indulgaj.

Ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=kf6MPx2-Ra4

MIA ROSMARENO!

Mia rosmareno, etendu vin! // 2x
Iros mi knabinon, iros umikinon demandi ŝin. // 2x

Kaze de respondo: „deiru vi”, //2x
Ulanoj paradas, soldatoj marŝadas, varbiĝos mi. //2x

Prenos mi botelon da horilko //2x
Kaj vian poŝtukon, kaj vian poŝtukon el la silko. //2x

Kaporal’ komandos: „je bajonet’!” //2x
Bajonet’ min pikos, mort’ kun mi amiko, knabino ne! //2x

Roto min sepultos sub la jasmen’. //2x
Rukulos kolombo, ĝermos sur la tombo la rosmaren’. //2x

Mia rosmareno, etendu vin! //2x
Trairos knabino, unu junulino, sopiros min. //2x

StefKo (הצגת פרופיל) 9 בנובמבר 2016, 09:22:38

Mi daŭrigas…

Miaj konatoj ekvolis ekkanti esperante sekvan kanton. Ĉi kanto estas laŭ melodio de oberko (oberko de Opoĉno). Tiel oni kantas dum iuj vilaĝaj nuptoj (unu kontraŭ aliu, ekz. viro kontraŭ virino, fraŭlo kontraŭ fraŭlino, k.t.p., bedaŭrinde, miaj konatoj ne volis tiel kanti, ili kantis kune).
Tio ĉi faro estas amatora – vi estu indulgaj!

Ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=ZXD5eAOlvXM
Ligilo kun aŭtenta melodio de “Nupta kanto” (“Ho, olda, mi estas olda!”):

https://www.youtube.com/watch?v=4bDy0VaZFkk

kaj ankaŭ kun antaŭa kanto:

https://www.youtube.com/watch?v=Ah9x7t22U-Y

NUPTA KANTO
(ĉiun duverson kantu dufoje)

Hej, volo, febla volo,
Kaj en kapo – bolo.

Unu pindon vi eltrinkos
Kaj teren skapoloj.

Hej, bela umikino
Ema al deprimo,

Vi ne estos la balzamo
Por mia animo!

Mi volos, hej, mi volos
Kuŝi sur skapoloj,

La umiko min lubrikos
Mi iom pendolos.

Hej, ejo, trista ejo!
Lasu la distrejon,

Lasu tristan umikinon,
Iru al drinkejo!

Hej, stulta, estas stulta,
Kiu min aŭskultas.

Tio estas nupta kanto,
Neniun insultas.

Mi plu invitas vin ĉeesti al tiu ĉi projekto. Ĝi ne estas ambicia projekto – simpla, facila teksto kaj amatora kantado. Povas kanti iu ajn, eĉ nekonanta esperanton.
Mi instigas vin! Travestiante vokvorton de iu filozofo:

“Esperantistoj el ĉiuj landoj – vi kantiĝu!”

Korpas123 (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2016, 21:41:03

mi nenium kanti... mi ne scias mi eble devas provi... mi kantas pli malbonega kaj malbelega xD

Korpas123 (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2016, 21:41:41

Korpas123:mi nenium kanti... mi ne scias mi eble devas provi... mi kantas pli malbonega kaj malbelega xD
ĉar mia maniero de paroli estas pli malbona.... mi ne volas imagu kiel xD

StefKo (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2016, 10:02:39

Kara Korpas123 (kaj ankaŭ aliaj forumanoj), vi ne devas kanti mem. Iu ajn kantu! Vi nur preparu tekston kaj selektu kanzonon (instrumentan muzikajxon). Gxi estu melodio malkomplika sed populara, por ke cxiu averagxa persono kantus.
Cxar vi ne estas esperante lerta (mi prijugxas tion laux via posto), publikigu tekston en originala lingvo (hispana?) – ni, forumanoj, helpos vin, mi esperas, skribi tauxgan tekston.
Citu ankaux ligilo kun selektita kanzono en Youtube.com.
Ni memoru: tio ne estos arta muzikaĵo, tio estos nur ludado!
Kuragxon!

StefKo (הצגת פרופיל) 25 באפריל 2018, 10:05:34

Oberko de Opoĉno

Tiel sonas la vera oberko de Opoĉno ekludita fare de amatoraj majstroj.

[ https://www.youtube.com/watch?v=H3wXgGjNjrE ]

Kaj tiel dancas la oberkon "Mazovŝe"

[https://www.youtube.com/watch?v=htMVxTxBvQ4]

Grown (הצגת פרופיל) 28 באפריל 2018, 18:41:44

Korpas123:mi nenium kanti... mi ne scias mi eble devas provi... mi kantas pli malbonega kaj malbelega xD
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵo.

לראש הדף