目次へ

Voynich, Zipf kaj Esperanto

dbob,2016年10月12日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

dbob (プロフィールを表示) 2016年10月12日 17:56:42

Legante artikolon pri la manuskripto Voynich, la vorto "Esperanto" kaptis mian atenton. Post jardekoj da provoj, neniu homo ankoraŭ kapablis deĉifri la lingvon de tiu libro. Intertempe aperis amaso da teorioj pri la enhavo, deveno kaj aŭtoro de tiu verko. Iuj eĉ sugestis, ke eble temas pri eksperimenta universala lingvo, simile al Esperanto. Tamen, laŭrezulte de la ĝisnunaj studoj oni malmulte scias kun certeco, krom ke ĝi datiĝas je 1404-1438, laŭ radiokarbona datado.

Kaŭze de tiuj senfruktaj rezultoj, akiris forton la ideo ke verŝajne temas pri iu mezepoka trompisto. Iuj konkludis do, ke la libro vere ne enhavas ajnan sencoplenan tekston, sed nur aregon da inventitaj vortoj fare de iu ĉarlatano por ŝajnigi ke ĝi estas ia mistera verko pri sekretaj povoj aŭ similaj mirindaĵoj.

Aliaj konsideras ke la enhavo de la manuskripto ne povas esti sensenca pro diversaj kialoj, interalie, ĉar statistika analizo de la ofteco de vortoj montras, ke la libro koheras kun la tiel nomata leĝo de Zipf, kiun ĉiuj naturaj lingvoj plenumas, sed ne artefaritaj lingvoj kiel la klingona lingvo de Star Trek aŭ la elfaj lingvoj de Tolkien, kvankam la esperanta lingvo ja plenumas la leĝon de Zipf. Tamen, tiu leĝo estas ilo kiu povas nur helpi al ni decidi ĉu teksto enhavas informon aŭ ne, sed ĝi ne diras pri kio temas tiu informo.

Ajnokaze, ĉu trompo aŭ ne, la manuskripto konsideriĝas mezepoka majstra verko, konsistanta el ĉirkaŭ 240 paĝoj plejparte kun bildoj, kaj estas 23,5 cm longa, 16,2 cm larĝa kaj 5 cm dika. La libro troviĝas en la Biblioteko Beinecke de la universitato Yale jam de pli ol 50 jaroj. Post du jaroj da intertraktado kun la Biblioteko Beinecke, la hispana eldonejo Siloé finfine prenis sur sin la malfacilegan taskon reprodukti ĝin kiel faksimilon, do kiel eble plej fidinde. Tia laboro estas treege malfacila, ĉar ili kopios la libron paĝon post paĝo, permane. Eĉ la sono de la foliumado, kiam oni transturnas la paĝojn, devas esti identa al la originalo. Kolektantoj certe ŝatos tiun reeldonon, kvankam ĝia prezo estos ĉirkaŭ ok mil eŭroj. La eldonejo faros nur 898 ekzemplerojn. Ĉirkaŭ 300 homoj jam antaŭmendis sian ekzempleron.

Ligiloj:
Artikolo en la angla
Artikolo en la hispana
Manuskripto Voynich en Vikipedio (esperante)
Leĝo de Zipf en Vikipedio (esperante)
Bildoj de la manuskripto Voynich (detale pligrandigeblaj)
Detala kemia analizo de la manuskripto Voynich (8-paĝa pdf., angle)

PS: Atentigoj pri lingvaj eraroj aŭ rimarkoj pri stilo estas tre bonvenaj. Antaŭdankon.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年10月16日 9:08:32

Eble estas provo de verko en linvo, kiu ne jam havis skribon. La aŭtoro imagis iun, kaj uzis ĝin por skribi sian libron.

Ĉu estas vortoj kiuj estas nur en la botanika parto, por ĉiu kreskaĵo, sed ne en aliaj? tie oni povus trovi vortojn kiel "floro", "folio", "radiko", ktp.

dbob (プロフィールを表示) 2016年10月16日 12:36:38

Pli-malpli tiel procedis lastatempe la profesoro kaj lingvisto Stephen Bax. Li asertas, ke li jam malkovris la signifon de dek kvar vortoj, komparante ilin kun la bildoj. Sed li mem diras, ke tio estas nur provizora esploro. Necesas pli da tempo kaj zorga analizado. Li atendas kontraŭargumentojn de aliaj fakuloj por certigi ĉu lia procedo troviĝas sur sufiĉe forta bazo. Jen resumo de la vidpunktoj de Stephen Bax pri la manuskripto Voynich. Kaj jen detala pdf-dosiero pri liaj teorioj tiurilate.

先頭にもどる