Al la enhavo

La Flava Tapeto: de Charlotte Perkins GILMAN

de JoeyJoJo, 2016-oktobro-17

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-oktobro-17 00:56:02

Se oni nur povus deŝiri tiun eksteran desegnaĵon de la malekstera! Mi intencas provi, iom post iom.
Mi eltrovis alian kuriozaĵon, sed mi ne parolos pri ĝi ĉi-foje! Ne taŭgas esti tiel fidema.
Restas nur du tagoj por deŝiri ĉi tiun tapeton, kaj mi kredas, ke John ekrimarkas. Mi ne ŝatas la rigardon en liaj okuloj.
Kaj mi aŭdis lin demandi al Jennie multajn oficialajn demandojn pri mi. Ŝi donis tre bonan raporton.
Ŝi diris, ke mi dormis multe dum la tago.
John scias, ke mi ne bone dormas nokte, pro tiel kvieta mi ne estas!
Li ankaŭ demandis al mi pri multaj aferoj, kaj li ŝajnigis sin tre tenera kaj afabla.
Kiel mi ne povis travidi lin!
Tamen, mi ne miras kial li tiel agas, dormante sub ĉi tiu tapeto por tri monatoj.
Ĝi nur interesas min, sed mi certas, ke John kaj Jennie estas sekrete influataj de ĝi.

JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-oktobro-17 00:57:33

Hura! Ĉi tio estas la lasta tago, sed tio sufiĉas. John tranoktos en la urbeto, kaj li ne foriros ĝis ĉi-vespere.
Jennie volis dormi apud mi—la ruzulo! sed mi diris al ŝi, ke mi tutcerte dormus pli bone por la nokto sole.
Tio estis ruza, ĉar mi tute ne estis sola! Tuj kiam la luno komencis brili, kaj tiu kompatindulino komencis rampi kaj skui la desegnaĵon, mi ekstaris kaj kuris por helpi ŝin.
Mi tiris kaj ŝi skuis, mi skuis kaj ŝi tiris, kaj antaŭ la mateno, ni deŝiris jardojn da tiu tapeto.
Strio tiel alta kiel mia kapo, kaj ĉirkaŭ duona de la ĉambro.
Kaj kiam la suno venis kaj tiu terura desegnaĵo komencis ridi je mi, mi asertis, ke mi finos ĝin hodiaŭ!
Ni foriros morgaŭ, kaj ili portas miajn meblojn malsupren denove por lasi la domon kiel ni trovis ĝin.
Jennie mirege rigardis la muron, sed mi ĝoje diris al ŝi, ke mi faris tion pro abomeno al la perversaĵo.
Ŝi ridis, kaj diris ke ne ĝenus ŝin fari tion per si mem, sed mi devas ne lacigi min.
Jen, kiel ŝi perfidis sin!
Sed mi estas ĉi tie, kaj neniu krom mi tuŝos ĉi tiun tapeton—nur mi!
Ŝi provis eligi min de la ĉambro—ŝi estis tro evidenta! Sed mi respondis, ke nun estis tiel kvieta kaj malplena kaj pura, ke mi volis kuŝi denove kaj dormi tiom, kiom mi povus; kaj ŝi devis ne vekigi min, eĉ por vespermanĝo—mi vokus kiam mi vekiĝus.
Do ŝi nun ne estas ĉi tie, kaj la servistoj ne estas ĉi tie, kaj la mebloj ne estas ĉi tie, kaj restas nenio krom tiu granda alnajlita litkadro, kaj la kanvasa matraco, kiun ni trovis sur ĝi.
Ni dormos malsupre ĉi-nokte, kaj hejmeniros per boato morgaŭ.
Mi ŝatas la ĉambron, nun kiam ĝi estas malplena denove.
Tiuj infanoj ja disŝiras la ĉambron!
Oni forte ronĝis la litkadron!
Sed mi devas eklabori.
Mi ŝlosis la pordon kaj ĵetis la ŝlosilon sur la padon.
Mi ne volas eliri, kaj mi ne volas, ke iu eniru, ĝis John venos.
Mi volas mirigi lin.
Mi havas ŝnuron, ke eĉ Jennie ne trovis. Se tiu virino elirus, kaj provus eskapi, mi povas ligi ŝin!
Sed mi forgesis, ke mi ne povis atingi ion foran sen ia apogilo!
La lito ne moviĝos!
Mi provis levi kaj puŝi ĝin ĝis mi estis lama, kaj mi estis tiel kolera, ke mi mordis pecon ĉe unu angulo—sed ĝi dolorigis miajn dentojn.
Mi disŝiris ĉiom de la tapeto, kiun mi povis atingi el la planko. Ĝi forte gluiĝas kaj la desegnaĵo nur ĝuas ĝin! Tiuj strangolitaj kapoj kaj eksorbitaj okuloj kaj marŝantaj fungidoj nur moke stridas!
Mi fariĝas sufiĉe kolera por fari ion desperan. Salti el la fenestro estus admirinda ekzerco, sed la baroj estas tro foraj por eĉ provi.
Aldone, mi ne farus tion. Tute ne. Mi bone scias, ke tia ago estas malpropra, kaj ili povas miskompreni tion.
Mi eĉ ne ŝatas rigardi tra la fenestroj—estas tiom da tiuj rampantaj virinoj, kaj ili rampas tiel rapide.
Mi scivolas ĉu ili ĉiuj venis el tiu tapeto, samkiel mi?
Sed mi estas sekure ligita per mia bone-kaŝita ŝnuro—vi ne trovos min tie, sur la strato!
Mi supozas, ke mi devas reiri malantaŭ la desegnaĵo kiam la nokto falas, kaj tio malfacilas!
Estas tiel agrable, esti en ĉi tiu granda ĉambro, kaj rampi laŭ mia propra volo!
Mi ne volas iri eksteren. Mi rifuzos, eĉ se Jennie petas tion de mi.
Ekstere, vi devas rampi sur la tero, kaj ĉio estas verda anstataŭ flava.
Sed ĉi tie, mi povas glate rampi sur la planko, kaj mia ŝultro ĝuste konvenas al tiu longa streko ĉirkaŭ la muro, do mi ne povas perdi la vojon.
Nu, jen John ĉe la pordo!
Senutilas, junulo, vi ne povas malfermi ĝin!
Ho, li vokas kaj frapas!
Li nun krias por hakilo.
Estus bedaŭrinde, se oni dishakus tiun belan pordon!
"John, kara!" diris mi en la plej dolĉa voĉo, "la ŝlosilo estas malsupre, apud la perono, sub plantaga folio!"
Tio silentigis lin por kelkaj momentoj.
Poste li diris—ja tre mallaŭte, "Malfermu la pordon, mia karulino!"
"Mi ne povas," mi diris. "La ŝlosilo estas malsupre, apud la dompordo, sub plantaga folio!"
Mi ripetis tion denove, multfoje, tre milde kaj malrapide, kaj diris tion tiel ofte, ke li devis iri kaj serĉi, kaj li trovis ĝin, memkompreneble, kaj eniris. Li tuj haltis ĉe la sojlo.
"Kio okazis?" li kriis. "Je Dio, kion vi faras?"
Mi tutegale rampis, sed mi rigardis al li super mia ŝultro.
"Mi finfine eskapis," diris mi, "spite al vi kaj Jane! Kaj mi disŝiris la plejparton de la tapeto, do vi ne povos remeti min!"
Nu, kial tiu viro svenis? Sed li faris tion, kaj trans mian vojon apud la muro, do mi devis rampi sur lin ĉiufoje!

Reen al la supro