目次へ

kiel oni elparolu ktp?

awake,2008年5月7日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

awake (プロフィールを表示) 2008年5月7日 12:23:54

Tiam, kiam oni elparolas ktp, kiel oni faru tion?

oni povas diri "ko-to-po" aŭ oni povas diri "Kaj tiel plu"

Kiu el ili estas pli bona? Ĉu ambaŭ ĝustas? Ĉu unu estas pli preferinda?

dankon ridulo.gif

mnlg (プロフィールを表示) 2008年5月7日 12:32:51

Ambaŭ bonas, mi multe pli ofte aŭdas "ko to po".

Rao (プロフィールを表示) 2008年5月7日 13:42:31

Kaj mi "ko to po"

Miland (プロフィールを表示) 2008年5月7日 14:03:28

Mi skribas 'ktp' sed eble preferas 'kaj tiel plu' parolante. Tamen ne gravas kiun vi uzas, kondiĉe ke oni komprenas vin!

homojKunHomoj (プロフィールを表示) 2008年5月10日 8:36:51

Al mi pli agrable estas kiam oni diras «kaj tiel plu». Mi komprenas uzadon de mallongigoj en poŝtelefonmesaĝoj aŭ similajn tekstojn kies longeco mallibera estas. Sed vi kiel homo parolanta ja havas la tempon kaj la spacon por esprimi vin kaj ne bezonas uzi mallongigojn en via parolado.

先頭にもどる