
Kion vi diras por saluti tiun esperantiston, kiu telefonas vin?
viết bởi Azulreal, Ngày 01 tháng 6 năm 2005
Tin nhắn: 22
Nội dung: Esperanto
Azulreal (Xem thông tin cá nhân) 18:48:35 Ngày 01 tháng 6 năm 2005
Mi volus scii kiel vi respondas esperante kiam iu telefonas al vi. Cxu vi diras nure: “Saluton!”? Eble vi uzas pli konkretan esprimon, ion tiel kiel “Diga” aux “Aló” hispane, “Allô” france, “Mochi-mochi” japane, ktp.
Bonvolu rakonti al mi
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 14:09:11 Ngày 02 tháng 6 năm 2005

Mi diras tion simple: "Saluton!". Sed estas tia afero, kiam mi diras hazarde hungare: "Szia"

Aniara (Xem thông tin cá nhân) 20:48:27 Ngày 02 tháng 6 năm 2005

Azulreal (Xem thông tin cá nhân) 21:33:59 Ngày 02 tháng 6 năm 2005

Kaj, Mielo, mi dankas vin pro via respondo. Nun mi scias ankaux kiel respondi telefonon hungare!

Ho, Aniara, mi nenian respondis per mia nomo, nek hispane (mi estas hispana) nek esperante, sed mi sxatas la eblecon

Salutojn!
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 12:01:03 Ngày 03 tháng 6 năm 2005
Aniana havas pravon. La Esperanto lingvo "nur estu ponto inter ci kaj mi".

Tio estas Esperanta forumo, sed mi interparolus pri niaj naciaj kutimoj. Ni, hungaraj diras matene: "Jo reggelt !" t.e. "Bonan matenon !" kaj ni diras tage: "Jo napot !" t.e "Bonan tagon ! ". Ni ekkonas lingvon de la unu la alia per la helpo de la Espernato.
Mi petas pardonon, mi estas komencanto.

Ĝis!
Azulreal (Xem thông tin cá nhân) 19:07:29 Ngày 04 tháng 6 năm 2005
Dankon, Mielo! Mi tre sxatas koni vortojn kaj esprimojn el aliaj kaj belaj lingvoj kiel la via. La gehispanoj kutime respondas telefone: "Diga" ("Diru"), "¿Sí?" ("Cxu jes?") aux "¿Quién es?" ("Kiu estas?")... Kompreneble cxi tiuj respondoj estas nur la plej uzataj hispan-kulture

Gxis!
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 20:00:49 Ngày 05 tháng 6 năm 2005

Ankaŭ mi ĝojas, ke per la helpo de la Esperanto ni ekkonas lingvon de la unu la alia. La via gepatra lingvo estas tre bela.


Salut’! t.e „Szia !”

Machjo (Xem thông tin cá nhân) 05:31:57 Ngày 11 tháng 6 năm 2005
Aniara (Xem thông tin cá nhân) 13:21:00 Ngày 23 tháng 6 năm 2005
En Svedio fakte estas tre kutime (la plej kutime fakte) respondi telefone per nur la nomo, aux pli longe: "Saluton, tio cxi estas Karolina" (tio estas mi). Se logxas nur unu persono cxe la aktuala telefono nur "Hallå" ofte uzatas. Tio ne tute korespondas al "Saluton" cxar "saluton" estas "hej" en la sveda... "Hallå" pli korespondas al "Cxu iu cxeestas?"...
Alia sveda respondo, kiun mi neniam povis toleri, estas diri la telefonan numeron de la telefono en kiu oni respondas!... Kvankam tio devus esti la sola afero kiun la pertelefonanto CERTE jam scias!...

Kiam mi laboris en Anglio mi lernis respondi telefone: "Bonan posttagmezon (aux similan), tio cxi estas la Sir Isaac Newton pub, Caroline parolante"

Gxis!
novavivo (Xem thông tin cá nhân) 22:35:06 Ngày 02 tháng 7 năm 2005
Gxis nun mi prefere uzas: Bonan matenon, parolas Zam (aux via nomo).
Sed fakte mi ne sxatas mencii mian nomon unue, okaze de mi respondi la telefonalvokon. Do kiam mi estas la respondanto, mi simple diras Saluton, aux Bonan matenon (tagon / k.t.p). Se mi estas la alvokanto, mi diras (post la respondanto finis sian saluton) bonan matenon, parolas Nova Vivo (aux kiu estus via nomo).
Nova Vivo