Sisu juurde

"Amikumu" - nova aplikaĵo por esperantistoj!

kelle poolt zielonamamba88, 25. oktoober 2016

Postitused: 5

Keel: Esperanto

zielonamamba88 (Näita profiili) 25. oktoober 2016 10:26.30

Amikumu: trovu kaj kontaktu esperantistojn apud vi

"Amikumu" - nova aplikaĵo (ne nur) por esperantistoj estas nun en Kickstarter (retejo kiu ebligas al ĉiu kunfinanci krean projekton) https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/am...

Amikumu helpos al vi trovi proksimajn esperantistojn, por ke vi povu kontakti ilin kaj renkontiĝi. Ĉu vi foje pensis “Kiel mi povas trovi esperantistojn en mia urbo?”? Oni rimarkis la bezonon trovi lokajn parolantojn sekure kaj facile. Tiel vi ne plu devos pene serĉadi lokon en via horaro por partopreni en Esperanto-aranĝo, foje tro fora aŭ multekosta por vi. Tion Amikumu penos solvi finfine — ne nur por la esperantistaro, sed ankaŭ por lernantoj de ĉiuj lingvoj. Vi ne plu demandos “Ĉu estas esperantistoj en mia urbo?” Anstataŭe, vi jam survojos por renkonti esperantiston por kunbabili!

Legu pli pri la projekto ĉe la retejo (en la angla kaj Esperanto)

Ĉu vi interesiĝas pri la aplikaĵo? Ĉu vi jam subtenis la projekton?

Phagocytosis (Näita profiili) 26. oktoober 2016 10:25.40

Jes, mi ege interesiĝas pri ĝi; mi jam subtenis la projekton, kaj apenaŭ povas atendi ĝis kiam ĝi pretos. Laŭ mi estas bonega ideo!

akueck (Näita profiili) 6. november 2016 10:37.25

zielonamamba88:
Ĉu vi interesiĝas pri la aplikaĵo?
Jes.

zielonamamba88:
Ĉu vi jam subtenis la projekton?
Jes.

Cetere: Kiom - lau vi - la apo HelloTalk efektivigas celojn kaj funkciojn de Amikumu?
Kiaj spertoj estas pri HelloTalk?
Pri ghi mi estis atentigita de @jajancopacejo per tiu pepo.

Kirilo81 (Näita profiili) 9. november 2016 9:03.51

HelloTalk estas por trovi alilingvanojn en la Reto, Amikumu por trovi samide/hobianojn en la reala mondo, miaimprese.

akueck (Näita profiili) 9. november 2016 17:12.03

Kirilo81:HelloTalk estas por trovi alilingvanojn en la Reto, Amikumu por trovi samide/hobianojn en la reala mondo, miaimprese.
Do rilate Esperanton la esper-atendo pri Amikumu estas:

Per ghi oni trovos rimarkinde pli da proksimaj esperantistoj real-vive renkontighemaj, ol per HelloTalk. Per ghi mi trovis ensume 416 registritojn kun Esperanto kiel lingvo lernata au instruata au gepatra; la plej proksima loghas 63 km for de mi, kaj mi jam estis trovinta lin antau mia uzo je HelloTalk. (Mi trovis per ghi tamen neniun el la 25 esperantistoj loghantaj maksimume 50 km for de mi.)

Kaj tiu esper-atendo bazighas sur tio, ke - kontraste al la situacio de Amikumu - HelloTalk uzas homoj, kiuj ne volas renkontighi real-vive, sed nur rete.

Chu mi bone komprenis?

Tagasi üles