К содержанию

Super – superi… Cxu: ali, apudi, cxui k.t.p. ankaux eblas?

от StefKo, 27 октября 2016 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

StefKo (Показать профиль) 27 октября 2016 г., 18:02:54

Ekzistas vortoj: nei, jesi, antaŭi, superi, ĉu kompreneblaj estas analogaj verboj kreitaj per la prepozicioj (simplige):

1. ali – aliri, direktiĝi
2. apudi – esti apude (verbo transitiva, egz.: ŝi apudas la domon)
3. cxui – demandi
4. cxei – esti ĉe (verbo transitiva, egz.: ŝi ĉeas la tablon)
5. dai – enhavi
6. dei – deveni de
7. eksteri – esti ekstere (verbo transitiva, egz.: mi eksteras la domon)
8. eli – veni/deveni el
9. eni – eniri, esti en
10. kuni – esti kun (verbo transitiva, egz.: ŝi kunas min)
11. peri – (tia vorto ekzistas)
12. poi – egale dividi
13. posti – esti poste (verbo transitiva, egz.: ŝi postas la domon)
14. seni – esti sen, manki iun/ion (verbo transitiva, egz.: ŝi senas la voĉon)
15. sedi – kontesti
16. subi – esti sube
17. superi – esti supere (tia vorto ekzistas)
18. trai – movi sin/iun/ion tra io
19. transi – movi sin/iun/ion trans io (ekzistas: transiri)

akueck (Показать профиль) 29 октября 2016 г., 14:10:20

StefKo:Ekzistas vortoj: nei, jesi, antauxi, superi, cxu kompreneblaj estas analogaj verboj kreitaj per la prepozicioj (simplige):

1. ali – aliri, direktigxi
2. apudi – esti apude (verbo transitiva, egz.: sxi apudas la domon)
3. cxui – demandi
4. cxei – esti cxe (verbo transitiva, egz.: sxi cxeas la tablon)
5. dai – enhavi
6. dei – deveni de
7. eksteri – esti ekstere (verbo transitiva, egz.: mi eksteras la domon)
8. eli – veni/deveni el
9. eni – eniri, esti en
10. kuni – esti kun (verbo transitiva, egz.: sxi kunas min)
11. peri – (tia vorto ekzistas)
12. poi – egale dividi
13. posti – esti poste (verbo transitiva, egz.: sxi postas la domon)
14. seni – esti sen, manki iun/ion (verbo transitiva, egz.: sxi senas la vocxon)
15. sedi – kontesti
16. subi – esti sube
17. superi – esti supere (tia vorto ekzistas)
18. trai – movi sin/iun/ion tra io
19. transi – movi sin/iun/ion trans io (ekzistas: transiri)
Mi vidas problemon okaze de tiuj prepozicioj, kiuj ne aperas ankau kun i-finajho en la Fundamento, t. e. tiuj krom "per" kaj "super":

La signifo rezultas nek el la Fundamento nek el tiu Akademia komunikajho nek el la ghisnuna uzado (chi lasta estis preskau nenioma).

StefKo (Показать профиль) 15 ноября 2016 г., 11:18:16

Dankon akueck por respondo, mi tamen esperis alian respondon.
Mi trarigardis la cititajn vortojn en vortaro de LERNU kaj konstatis ies foreston.
Mi esperis respondon al ĉi-suba demando:

Ĉu, laŭ logiko de creado aliajn vortoj, kompreneblaj, logikaj, estus (mi substrekas finajxo US) cititaj vortoj, aŭ alivorte:

Se ekzistas kreaĵo: super – superi, kial ne povus ekzisti: apud – apudi (ja ekzistas: apuda k. apude), k.t.p. Esperanto ja estas lingvo logika! Kaŭze de tiaj vortoj eldiro kurtiĝus kaj simpliĝus.
En pola lingvo ekzistas tia diro: ”Se oni parolas A, oni parolu B”.

Mi ne estas lingvisto, do eble mi ne konas aŭ mi ne imagas ian logikan racion kiu ne permesas krei supre cititajn vortojn (krom Fundamento k. aliaj direktivoj!), do mi volus ricevi ĝin.

Tiu ĉi temo estas nur propono de konsidero kaj ne modifo de la lingvo.

Alkanadi (Показать профиль) 15 ноября 2016 г., 13:37:01

Ne estas normala

Тerurĉjo (Показать профиль) 15 ноября 2016 г., 15:21:35

ĉiu vorto, troviĝanta en la fundamenta vortaro, estas aparta vorto, do - fundamenta radiko, kaj plenrajte povas partopreni en vort-farado.
Citaĵo - Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte. Citaĵfino
Alia citaĵo el "Lingvaj respondoj" - Ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton.

formale estimata StefKo tute pravas, malgraŭ tio, ke prezentitaj de li vortoj estas iom nekutimaj.

Наверх