Al la enhavo

Akuzativo post tempaj prepozicioj

de spadasa, 2016-oktobro-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

spadasa (Montri la profilon) 2016-oktobro-29 15:51:36

La mesaĝo estas kaŝita.

Sethamajig (Montri la profilon) 2016-oktobro-29 20:44:42

Saluton!

La unua kazo devas ne havi la akuzativon, ĝi estas eraro. Tamen, oni ja povas diri "momenton post ..."

spadasa (Montri la profilon) 2016-oktobro-30 16:09:07

Dankon, Sethamajig! Nun mi eksciis, ke "post momenton" estas eraro. Tamen, kial oni povas diri "momenton post"? Ĉu vi volas diri "momenton poste"?

Sethamajig (Montri la profilon) 2016-oktobro-30 23:11:17

Tio, Kion mi celis diri per tio, estas, ke oni povas diri frazojn kiel "unu momenton post la alveno de mia amiko, ni festis lian dek okan datrevenon"
"Momenton poste" ankaŭ funkcias. La tripunkto post la fino de la citaĵo reprezentas ian ajn frazparton.

Reen al la supro