До змісту

Trump

від Alkanadi, 9 листопада 2016 р.

Повідомлення: 85

Мова: Esperanto

yyaann (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 10:22:45

Altebrilas:Mi opinias, ke la voĉdono por Trump estas, kiel la Brexit, reago kontraŭ la troigoj de novliberalismo. La voĉdono por ekstremistoj en diversaj eŭropaj landoj estas samspeca.
Tamen, tio ne estas la ununura kialo.

Fuzzy (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 10:31:00

yyaann:
El progresisma vidpunkto, ŝi estas malpli katastrofa ĉefe pro tio, ke ŝi ne intencis fari multe de la katastrofaj farotaĵoj de la nun-elektita presidential ticket, kiuj interalie inkluzivas:
  • Malaltigi edukadan buĝeton
  • Instrui kreadismon en lernejoj
  • Eligi Usonon de la Parizo-traktato pri klimat-ŝanĝo
  • Forlasi disvolvadon de renovigeblaj energioj
  • "Iel puni" abortigintajn virinojn
  • Enoficigi konspirisman, diskriminisman konsiliston
  • Kuraĝigi kontraŭsciencajn, malrespondecajn ideojn pri la "danĝero" de vakcinoj
  • ktp.
Nedankinde.
Nu, mi kredas ke tioj ne plaĉas al multaj usonanoj. Sed mi certe ne nomus ĉi tion "katastrofo", kompare kun eventuala tutmonda atommilito kiun povus eki Clinton per daŭra perforta demokratiigo de la tuta mondo.

vincas (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 12:08:21

Fuzzy:...kompare kun eventuala tutmonda atommilito kiun povus eki Clinton per daŭra perforta demokratiigo de la tuta mondo.
Sed kion kaŭzas ne reago?

Kial diktatoro Putino apogas diktatoron, kiu mortigis sian popolon per kemia armilo?
externalImage.png

vincas (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 12:22:39

Altebrilas:
...kial kompatinda ĵmudo (ankaŭ sciata kiel lithuano)...


...Ĉar rusoj estas stultaj kaj enspezas ne mense ,,,
Kion opinius Zamenhof?
Tion =>
Ne aĉetu galoŝojn!

vincas (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 12:53:52

Тerurĉjo:
vincas:Kiom longe daŭros amikeco inter Putino kaj Trumpo kiam Rusio ĉiutage bombos hospitalon aŭ lernejon en Sirio, sed diros ke tion faris Usono? Mi pensas ke ne longe.
Rusio jam pli ol unu jaro obstine bombis hospitalojn kaj lernejojn en Aleppo.
Hospitaloj kaj lernejoj en Aleppo obstine ne finiĝis.
Ja ebriaj rusoj ne ĉiam trafas.

Fuzzy (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 14:53:04

vincas:
Fuzzy:...kompare kun eventuala tutmonda atommilito kiun povus eki Clinton per daŭra perforta demokratiigo de la tuta mondo.
Sed kion kaŭzas ne reago?
Tion, ke la teruraĵoj
externalImage.png
baldaŭ finiĝos
vincas:
Kial diktatoro Putino apogas diktatoron, kiu mortigis sian popolon per kemia armilo?
Ĉar neniu jam kredas al la propagando pri "diktatoro, kiu mortigis sian popolon per kemia armilo"

Tram_Amiko (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 22:16:44

Altebrilas:Mi opinias, ke la voĉdono por Trump estas, kiel la Brexit, reago kontraŭ la troigoj de novliberalismo. La voĉdono por ekstremistoj en diversaj eŭropaj landoj estas samspeca.
Eble la novliberalismo estas la kialo por la sukceso de popolistoj kiom Trump en Usono aŭ Orban en Hungario. Sed tio ne estas logike, ĉar ili ne havas politikan ideon por nova ekonomia modelo.
Mi timas, ke la homoj, kiu vivas en kamparaj areoj, bedaŭras ilian situacio. Ili elekti Trump aŭ elekti dekstran popolistojn, ĉar ili volas venĝon. Ili volas detrui la vivon en la urboj, ĉar ili scias ke Trump kaj alia dekstre popolistoj detruas la vivon en la urboj, ili elektas ilin.

Ili ne elektas dekstra popolistoj, ĉar ili kredas, ke ili faras bonan politikon. Multe de Trump-elektantoj scias li ne faras bonan politikon. Sed ili ankaŭ esperas, ke tio malbone politiko ne damaĝos la kamparan popolon aŭ nur malmulte. Kaj li esperas ke la malbone dekstra politikistoj multe damaĝos la vivon en la urbo.

Mi ne volas diri ke tuta kampara popolo volas venĝon. Ili estas malplimulto. Sed tro de homoj ne elektis.

Vestitor (Переглянути профіль) 17 листопада 2016 р. 22:50:33

Klare, multe da homoj kredas ke nura la faktoj de enmigrado aŭ de malfermitaj landlimoj aŭ mondo-komerco estas la kaŭzo de ilia suferanto (suferado?). Tio estas la problemo: neprofunda kompreno pri kial landoj nun havas pli enmigrintoj, sed la sociaj-sistemoj ne povas subteni tion; kiel la sistemo de tutmonda kapitalismo ne celas plibonigi socioj aŭ homoj, sed estas nur koncentrita sur konsumo unuoj.

La protestvoĉdono por Trump estas la kutima 'forta-vira' voĉdono, por savinto. La fakta ekonomia demando ne alparolis.

Fuzzy (Переглянути профіль) 22 листопада 2016 р. 08:35:12

Kliphph:http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/u...
Interesa blogo, dankon.
Sed mi ne trovis kiel eblas komenti tie?

Назад до початку