Al la enhavo

Trump

de Alkanadi, 2016-novembro-09

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-novembro-09 09:22:53

Kiam Obama gajnis la baloton, mi estis surpriza, ĉar mi pensis, ke la homoj de Usono estis tro malprofundaj.

Hodiaŭ, Trump gajnis la baloton. Mi ankaŭ estis surpriza, ĉar mi pensis, ke la homoj de Usono estis pli saĝaj.

Sed, nun mi komprenas, ke la homoj de Usono volas NUR unu aferon. Ili nur volas ŝanĝecon.

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-09 10:01:00

externalImage.png

Breto (Montri la profilon) 2016-novembro-09 10:41:27

Iom da ni preferus malfrenezecon. Bedaŭrinde, ni ne estis sufiĉe laŭte.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-novembro-09 11:15:26

Kiel helpus malfrenezeco, se gxi uzatas por dauxrigi la malhumanan sistemon?
Mi provas esprimi, ke per Clinton certe nenio estus sxangxonta. Sed Trump estas tiel klauxnuma, ke sxanco estigas, ke la mondo vekigxos.

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-09 11:35:20

Kiel multaj skribas en la rusa interreto: mi ekrespektas la usonan popolon pro tio ke ili pensas ne per amaskomunikiloj sed per propraj cerboj.
Ankaŭ evidentiĝis ke la usona elekta sistemo funkcias bone, malgraŭ ĝia malmoderneco.
Mi gratulas la usonanojn kun prava elekto.

Sed mi persone, kiel ruso, preferus Klinton estus prezidentino de Usono... Ŝi povus nur daŭre malaltigi la landon, sed Trump kiel kontraŭkriza direktoro povas ĉion ŝanĝi. Tio povas esti malutila por Rusio.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-novembro-09 13:02:31

La usonaj elektantoj ja uzis sian cerbon, sed la cerebelan, ne la cerebran parton.
Trump alparolis nur iujn svagajn sentojn, ne uzante argumentojn koherajn.
Tial la problemo kun li ne estas, kiAjn opiniojn li havas, sed ke ni entute ne scias, kiUjn li vere havas. Do ankaŭ kvazaŭ ruso mi ne ĝojus tro frue. Certa kun li nun estas nur la necerteco.

Ĉeokaze mi malgratulas Hillary Clinton kaj la Demokratojn - nur ilia potencavido ebligis al kapriculo kiel Trump la venkon.

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-09 13:40:07

Fuzzy:Kiel multaj skribas en la rusa interreto: mi ekrespektas la usonan popolon pro tio ke ili pensas ne per amaskomunikiloj sed per propraj cerboj.
Ankaŭ evidentiĝis ke la usona elekta sistemo funkcias bone, malgraŭ ĝia malmoderneco.
Mi gratulas la usonanojn kun prava elekto.

Sed mi persone, kiel ruso, preferus Klinton estus prezidentino de Usono... Ŝi povus nur daŭre malaltigi la landon, sed Trump kiel kontraŭkriza direktoro povas ĉion ŝanĝi. Tio povas esti malutila por Rusio.
Nu, kio okazus se Usono faligus rusian bombaviadilon? Ĉu tiu prava elekto fariĝus ne tiel prava? Ne forgesu ke Trupmo bone scias kion fari kun rusiaj militaviadiloj [:

johmue (Montri la profilon) 2016-novembro-09 13:43:48

Kirilo81:La usonaj elektantoj ja uzis sian cerbon, sed la cerebelan, ne la cerebran parton.
Trump alparolis nur iujn svagajn sentojn, ne uzante argumentojn koherajn.
Tial la problemo kun li ne estas, kiAjn opiniojn li havas, sed ke ni entute ne scias, kiUjn li vere havas. Do ankaŭ kvazaŭ ruso mi ne ĝojus tro frue. Certa kun li nun estas nur la necerteco.

Ĉeokaze mi malgratulas Hillary Clinton kaj la Demokratojn - nur ilia potencavido ebligis al kapriculo kiel Trump la venkon.
Do prepariĝu post jaro malgratuli al SPD pro simila kialo, kiam AFD eniras la germanan parlamenton.

Miland (Montri la profilon) 2016-novembro-09 13:50:25

Trump sukcese ekspluatis malkontenton (kune kun timon, rasismon kaj ŝovinismon), precipe en malriĉaj regionoj kie multaj estis sendungaj. Li faris promesojn de prospero. Krom lia venko, lia ("Respublika") partio regas la parlamenton.

Dio helpu Usonon, alie mi timas, ke la ĉina malbeno "Vi vivu en interesa epoko" plenumiĝos.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-novembro-09 16:39:22

johmue:
Kirilo81:La usonaj elektantoj ja uzis sian cerbon, sed la cerebelan, ne la cerebran parton.
Trump alparolis nur iujn svagajn sentojn, ne uzante argumentojn koherajn.
Tial la problemo kun li ne estas, kiAjn opiniojn li havas, sed ke ni entute ne scias, kiUjn li vere havas. Do ankaŭ kvazaŭ ruso mi ne ĝojus tro frue. Certa kun li nun estas nur la necerteco.

Ĉeokaze mi malgratulas Hillary Clinton kaj la Demokratojn - nur ilia potencavido ebligis al kapriculo kiel Trump la venkon.
Do prepariĝu post jaro malgratuli al SPD pro simila kialo, kiam AFD eniras la germanan parlamenton.
La SPD certe ne estas la sola faktoro je tiu procezo, sed via punkto ja gxustas.

Reen al la supro