У садржају

La rusoj povas esti la novaj amikoj de europo

од cromañon, 14. новембар 2016.

Поруке: 41

Језик: Esperanto

cromañon (Погледати профил) 14. новембар 2016. 12.50.56

post la breksito kaj la eventuala usona komerca protektemo, rusio povus esti nova prefera komerca socio por europo. kaj ankaux se estus necese povus esti milita kunlaboranto kaj protektanto. se la angloj aux la usonanoj ne volas nin... ni fajfas!

vincas (Погледати профил) 14. новембар 2016. 14.08.28

Tio povas, sed unue Rusio devas fariĝi demokratio.

Fuzzy (Погледати профил) 14. новембар 2016. 15.03.28

cromañon:post la breksito kaj la eventuala usona komerca protektemo, rusio povus esti nova prefera komerca socio por europo. kaj ankaux se estus necese povus esti milita kunlaboranto kaj protektanto. se la angloj aux la usonanoj ne volas nin... ni fajfas!
Post la ukrainiaj eventoj tio ne estos facile.
La eŭropaj sankcioj kontraŭ Rusio estigis la returnajn sankciojn, kaj la ekonomiko de Rusio jam dependas de tio ke la returnsankcioj daŭros. Reamikiĝi kun Eŭropo signifus por multaj rusiaj entreprenoj perdon de investaĵoj, perdon de la merkato kaj eble eĉ bankrotiĝon.

Fuzzy (Погледати профил) 14. новембар 2016. 15.06.10

vincas:Tio povas, sed unue Rusio devas fariĝi demokratio.
La tempoj kiam Eŭropo diktis regulojn al Rusio jam forpasis.

cromañon (Погледати профил) 27. мај 2018. 12.02.53

Ni eŭropanoj ne estas tiel malamikemaj al rusio kiel vi povas pensi, rusaj amikoj. Certe eŭropanoj organizis kelkajn revoluci-militojn kontraŭ rusio en ukrainio, georgio, sirio, ktp. ankaŭ ni blokadas rusan ekonomion de kelkaj jaroj, sankciante entreprenojn kaj personojn proksimaj al la rusa zareto Putin, ni forpuŝis la rusajn diplomatojn, ktp, Tamen mi povas diri al vi ke ni ŝatas belajn rusinojn, belan rusan landon plena je mirindaĵoj, kaj ke ni ja opinias ke vi ankaŭ estas eŭropanoj!, se vi ne kredas legu:

https://mundo.sputniknews.com/europa/2018052610790...

mi ankaŭ pensas ke vi estas eŭropanoj, karaj rusoj, do forgesu se ni ne kondutas ĉiam bone al vi!

Pollukso_Stelfilo (Погледати профил) 27. мај 2018. 16.26.12

Ĉu Kromanio estas rusia trolo kaj ri recivis monerojn de la Kremlo?

Cetere Rusio estas parto de Eŭropo (kaj de Azio). okulumo.gif

cromañon (Погледати профил) 27. мај 2018. 17.54.49

Jes, mi estas rusia trolo. Ankaŭ merkelino aŭ makron. Estas multaj rusiaj troloj nuntempe! ridulo.gif

http://www.elmundo.es/internacional/2018/05/18/5af...

mimoprobegal (Погледати профил) 27. мај 2018. 19.21.23

inter vi ĉiuj vera rusa trolo estas mi

sed kio okazis?

Pollukso_Stelfilo (Погледати профил) 28. мај 2018. 23.30.35

cromañon:Jes, mi estas rusia trolo. Ankaŭ merkelino aŭ makron. Estas multaj rusiaj troloj nuntempe! ridulo.gif

http://www.elmundo.es/internacional/2018/05/18/5af...
Mi ne komprenas la hispanan lingvon.

Mi pensis Kanclierino Merkelo kaj Prezidanto Makro estas kontraŭuloj tioj disputas pri la hegemion en Eŭropo. Germanio estis la plej potenca nacio en la kontinento post la monerkrizo en 2010, tamen nun Francio provas fariĝi Eŭropestro.

Roch (Погледати профил) 29. мај 2018. 07.00.56

(Macron, Merkel, Cromañón... Ili estas jam nomoj en latina alfabeto! okulumo.gif)

Вратите се горе