inteligenta dezajno
Matilda 69 :lta, 9. toukokuuta 2008
Viestejä: 55
Kieli: Esperanto
Matilda 69 (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 11.10.51
horsto:Mi estas ano de la nova religio kies Dio estas la Fluganta Spagetmonstro. Por mi ĉi tiu religio same bone klarigas ĉion kiel "Inteligenta Desegno", sed la anoj de tiu nova religio estas multe pli kredindaj ol la anoj de "Inteligenta desegno", kiel ekzemple G.W. Bush.Mi ne bone komprenas la signifon de "spagetmonstro". Ĉu vi povas klarigi? Dankon
Matilda 69 (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 11.33.01
Mi dankas vin pro la klarigoj pri la vorto "dezajno". Mi redaktis la fadenon sed mi ne scias kiel ŝanĝi la frazon de la enketo.
Sincere, al mi ne plaĉas Bush, ankaŭ se mi konsentas pri la batalo kontraŭ aborto.
Sed, ekde kelkajn jarojn antaŭ, mi konvinkiĝis ke politiko estas multepova, ankaŭ sur scienco. Do, Darwin estas tre taŭga por valori razismon kaj por absolvi la politikistojn por ilia abandono de malriĉuloj (fakte oni diras: la malriĉuloj estas selektitaj per naturala leĝo). Krome, Darwin estas tre taŭga por kontraŭi Fidon kaj religiojn, kaj ankaŭ ĉi tio estas interesa por kelkaj politikistoj.
Eble, ĉion oni scias estas malvero.
Eble ekzista homa plano kontraŭ la vero, por malmonstri la Dian inteligentan planon.
Darwin estas pli konvinkiga de Lamark. Ĉi tio estas ĉion mi scias pri li kaj lia teorio.
Do, ĉi enketo eble povas klarigi min.
P.S. pardonu mian malbonan esperanton
annadahlqvist (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 18.54.07
Pri la ideo ke la kreado estas tro perfekta por esti farita sen konscio, mi kredas ke oni devas pensi pri, ke ni kaj nia logiko, nia senso pri beleco, moralo, ktp. ktp. estas resulto de tio evoluo, kaj sekve ĉio ŝajnas treege inteligenta por ni.
Mi estis TREEGE skeptika pri la ekzistado de unu "dio", mi ankoraŭ estas skeptika, sed mia frato eksplikis al mi la unua "teorio" ke al mi ŝajnis iom logika. Li diris ke se la konscio de homoj povas ekzisti en "la komuniko" inter la cerbpartoj, kial ne povas ekzisti pli granda konscio ("unu dio") en la komuniko inter ĉio alia aĵoj? (homoj, bestoj, plantoj, aĵoj, ktp. ktp.)
Se oni kredas en tio teorio, la evoluo povas esti kuna kun ekzisto de unu dio; la evoluo estas la paradigmo, kiu estas la komuniko, kiu estas la konscio, kiu estas la dio.
Mi ankaŭ kredas ke tio ke oni kredas, estas la vero("Ĉar se kaj la "malestonto" kaj la ekstera mondo ekzistas nur en nia kapo/menso, kaj la menso estas regebla -kio tiuokaze?"), kaj se oni kredas en la evoluo, tio estas la vero, se oni kredas en la biblio, tio estas la vero.
Terurĉjo (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 19.46.13
Materialismo asertas, ke kreadakto estas sendependa de ajna volo, tute natura kaj aŭtomata.
Siavice idealismo dividiĝas en du tipojn: la objektivan kaj la subjektivan.
La unua (objektiva) diras, ke ekzistas/is Kreinto, konstruinta nian plej bonan el mondoj.
La dua (subjektiva) asertas, ke la mondo estas nur nia persona imago, la sonĝo de nia menso.
Mi estas ateisto, sekve, materialisto, kaj ne kredas je ia dio, des pli je tio, ke ĉirkaŭanta min mondo estas nur miaj pensoj. Mi ne estas tia fantaziulo por imagi tutan riĉecon de l'mondo. Kaj Esperanton inventis ne mi, sed d-ro Zamenhof.
Mi ne bezonas pliajn pruvojn, malgraŭ tio, ke ankaŭ mi, samkiel ĉiuj homoj tutmonde, kredas je io, nur siaspece.
Sed min ĉiam mirigas ofte aperanta nuntempe komparo de faktoj kaj eventoj de Naturo al komputiltekniko kaj komputilaplikaĵoj (hardvaro kaj softvaro ).
Tio rememorigas min pri imagoj de la 19 jarcento, ke oni povas atingi Lunon, ekzemple, nur per giganta kanonego, ĉar aliajn rimedojn fari tion oni tiutempe ne sciis.
Ŝajne, ke la temo ripetiĝas nuntempe, sed nur plialtnivele.
Stefano B (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 20.29.20
Se oni volas akiri respondojn subjektivajn kaj hipotezajn, oni devas tekstojn religiajn studi. Se oni volas akiri faktojn objektivajn, oni devas la sciencon studi.
La teorio de la Biblio kaj la teorio de Darwin ne estas kompareblaj. Unu estas fondita je observoj kaj faktoj, kaj la alia estas fondita je antikvaj buŝaj mitoj.
Kaj se la teorio de inteligenta dezajno ne estas influinta per la religioj, ĝi ne bezonas esti kontraŭ la teorio de Darwin.
horsto (Näytä profiilli) 11. toukokuuta 2008 9.53.48
Matilda 69:Pardonu, mi enmetis malĝustan ligilon. Ĝi nun estas korektita.
Mi ne bone komprenas la signifon de "spagetmonstro". Ĉu vi povas klarigi? Dankon
Papej (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2008 11.42.19
bonvolu pardoni mian esperanton, mi ne parolas ĝin antaŭ tre longe.
Mi studis sciencon kaj hodiaŭ mi estas inĝeniero. Mi ne pensas ke la scienco povas klarigi cion. Fakte, la scienco jam delonge pruvis ke ĝi mem ne povas fari ĝin.
Ega problemo estas kolekti la informojn. La sciencaj skemoj ne funkcias sen bonaj informoj. Ekzistas regulo kiu diras ke ne estas eble kolekti informojn trans certa punkto (ĝia nomo estas regulo de Eisenberg, kaj ekzistas ankaŭ la regulo de Goedel).
Bezonas do studi la filozofion kaj la moralon por respondi la demandojn kiujn la scienco ne povas respondi.
Terurĉjo (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2008 20.23.17
Sed la demandoj ne koncernu diaĵojn, aliplanedanojn, verdajn hometojn, Loch-nessan monstron, NIFOjn ko to po.
Krome, estimata Papej, ĉu vi ne konsideras filozofion kaj moralon kiel sciencon aŭ sciencfakojn?
Tre plaĉis al mi la vortoj: mi studis sciencon.
trojo (Näytä profiilli) 13. toukokuuta 2008 19.18.46
Terurĉjo:Mi humile petas montri demandojn, al kiuj moderna scienco ne povas respondi.Do, mi humile demandas: kiu estas (aŭ estu) la normo de homa konduto? Ĉu homoj vivu morale? Kion vere signifas "moralo", "justeco", "bono", "vero"?
Mi avide atendas la promesitajn objektivajn faktojn.
Matilda 69 (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2008 13.56.59
Terurĉjo:Mi humile petas montri demandojn, al kiuj moderna scienco ne povas respondi.Do mi demandas al vi: kio estas amo? Bonvolu respondi science.
Sed la demandoj ne koncernu diaĵojn, aliplanedanojn, verdajn hometojn, Loch-nessan monstron, NIFOjn ko to po.