inteligenta dezajno
貼文者: Matilda 69, 2008年5月9日
訊息: 55
語言: Esperanto
Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年5月14日下午8:27:57
Ĉarmega Matilda:Do mi demandas al vi: kio estas amo? Bonvolu respondi science.Nur ne diru, ke amo estas Dio.
Science amo estas sento kaj ĥemia reakcio en homa cerbo. Ĉu vi deziras koncernajn formulojn? Ili ekzistas.
Noël LECOMTE (顯示個人資料) 2008年5月14日下午9:00:29
Terurĉjo:Ho! Terurĉjo, certe amo estas sento kiu rezultas kxemian reakcion. Sed, ĉu vi estus perdinta vian slavan animon por redukti amon al simplaj kxemiaj formuloj?Ĉarmega Matilda:Do mi demandas al vi: kio estas amo? Bonvolu respondi science.Nur ne diru, ke amo estas Dio.
Science amo estas sento kaj ĥemia reakcio en homa cerbo. Ĉu vi deziras koncernajn formulojn? Ili ekzistas.
Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年5月14日下午9:18:51
Noël LECOMTE:ĉu vi estus perdinta vian slavan animon?
Pli frue Terurĉjo:Mi estas ateisto, sekve, materialistoKion mi perdis?
Krome, mi opinias, ke ĥemia reakcio kaŭzas amon.
Miland (顯示個人資料) 2008年5月14日下午9:40:07
Terurĉjo:Mi estas ateisto, sekve, materialisto.Bonvolu diri al mi: ĉu ĥemiaj reakcioj en via cerbo sole kaŭzas veron? Se mi demandus al vi, ĉu vi eblus legi ĉi tiujn vortojn, ĉu estus objektiva vero ke vi ja komprenus min bone, aŭ ĉu temas nur pri ĥemiaj reakcioj en la cerbo?
Krome, mi opinias, ke ĥemia reakcio kaŭzas amon.
eb.eric (顯示個人資料) 2008年5月14日下午10:02:28
Kial ni sentas amon? Demandu al evolua psikologo. Ekz. (simple): la idoj de homoj kiuj povis ami havis pli grandan ŝancon de bone kreski kaj krei iliajn proprajn idojn ol tiuj de homoj kiuj amis malpli aŭ tute ne.
Kiel ni sentas ĝin? Demandu al neŭrosciencisto. Vi povas eĉ senti "amon" sen "ami" per drogoj (kemiaĵoj). Fakte emocioj (kiel amo) ne estas tre nova afero. Ĝi verŝajne okazas plejparte en la mezcerbo, tiu parto de la cerbo, kiun ankaŭ havas nehomaj mamuloj kaj eĉ reptilioj.
Noël LECOMTE (顯示個人資料) 2008年5月14日下午10:30:08
Terurĉjo:Kara Terurĉjo, mi ankaŭ estas ateisto, kaj mi ankaŭ estas konvikinta ke amo estas finfine nura kxemia reakcio. Sed, tio ne malhelpas esti romantika. Kaj, por la francoj "havi la slavan animon" estas precipe paralmaniero, kiu volas diri ke la slavaj popoloj estas romantikaj (sen neniu aludo al Dio aŭ religio).Noël LECOMTE:ĉu vi estus perdinta vian slavan animon?Pli frue Terurĉjo:Mi estas ateisto, sekve, materialistoKion mi perdis?
Krome, mi opinias, ke ĥemia reakcio kaŭzas amon.
Dreamlight (顯示個人資料) 2008年5月14日下午11:54:30
Terurĉjo:Nur ne diru, ke amo estas Dio.Iu devas diri ĝin.
Dio estas amo.
La amo estas blinda.
Ray Charles estis blinda.
∴ Ray Charles estis Dio!
Miland (顯示個人資料) 2008年5月15日下午12:53:44
Dreamlight:Ne logike. Ray Charles estis nur unu blinda aĵo, amo (en malsaĝuloj) alia.
Dio estas amo.
La amo estas blinda.
Ray Charles estis blinda.
∴ Ray Charles estis Dio!
(Krome ke, mi ne kredas ke la amo de Dio estas blinda).
Papej (顯示個人資料) 2008年5月15日下午9:06:04
La scienco ne povas respondi la demandojn "ĉu ŝi aŭ li amas min ?" aŭ "kion ili pensas en tio momento ?" ktp.
Mi estas ateisto sed ne materialisto.
Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年5月15日下午9:10:42
Vi ne kredas je Dio, sed konfesas ...kion?
Ho, pardonu min, mi forgesis pri fluganta pastaĵmonstrego, parenco de Kthulhu Fhtagn!