目次へ

Nova blogero pri reformo de Esperanto

Alkanadi,2016年11月22日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

novatago (プロフィールを表示) 2017年1月5日 8:45:49

Se oni volas ke Esperanto estu regula, uzebla kaj utila, ĉiu reformo estas malmanka.

Ĝis, Novatago.

AndrePollock (プロフィールを表示) 2017年1月5日 13:20:14

Eble veras, ke Esperanto bezonas reformojn, kvankam ili estus tre etaj. Laŭ mi vidpunkto Esperanto estas jam sufiĉe perfekta lingvo, tamen restas aferetoj, kiujn oni povus plibonigi. Sed oni trovos gravan baron se ni klopodas por reformi Esperanto, kaj ne eblus reformi ĝin desupren, pro tre simpla kialo: oni ne povus disvastiĝi al ĉiu Esperantisto tra la mando. Fakte, la lingvoj, kiujn iliaj estraroj simpligis, estas oficialaj en siaj landoj, kaj la plejparto el siaj parolantoj loĝas kune kaj eblas facile sciigi al ili pri reformoj. Sed la esperantistaro loĝas ĉie surtere, kaj estus tre malfacila sciigi al ĉiu esperantisto pri la reformo(j). Do, pro tio eta reformo tre malfacilas, kaj iom pli grava reformo maleblas.

Vinisus (プロフィールを表示) 2017年1月6日 15:37:01

Esperanto havas literaturon kaj poetojn. Ni bone scias, ke nia lingvo jes ja estas preta; aldone mi sugestas ke oni legu, inter aliaj, la librojn de Julio Baghy, Kalmán Kalocsay, William Auld kaj pluraj aliaj famaj verkistoj. Esperanto certe neniam estos akceptita de iu ajn lando, ĉar Esperanto ne havas landon, la lando de Esperanto estas la koroj de la veraj esperantistoj.
Plej amike
Vinisus.

Frano (プロフィールを表示) 2017年1月11日 9:05:06

En Leciono 20 de “La tuta Esperanto” Henrik Seppik skribas:

160. El la historio de Esperanto.
… Ne povante plu kontraŭstari al insistaj postuloj pri ŝanĝoj en la lingvo, Zamenhof ellaboris detalan projekton de reformoj kaj prezentis ĝin en 1894 al la membroj de la tiama «Ligo Esperantista» por voĉdonado. Sed la plejmulto de la voĉdonintoj estis kontraŭ ĉiaj reformoj, kaj tiamaniere Esperanto denove estis savita el grava danĝero.

Ĉu iu scias pli detale pri tiu projekto?

Frano (プロフィールを表示) 2017年1月11日 13:23:41

先頭にもどる