У садржају

Nova blogero pri reformo de Esperanto

од Alkanadi, 22. новембар 2016.

Поруке: 16

Језик: Esperanto

Alkanadi (Погледати профил) 22. новембар 2016. 07.14.09

https://teokajlibroj.wordpress.com/2016/11/21/icis...

Mia respondo: Volapuk estis destruita de reformistoj.

rapn21 (Погледати профил) 13. децембар 2016. 16.55.05

Alkanadi:Mia respondo: Volapuk estis destruita de reformistoj.
Jes tro da reformoj povas esti danĝera. Povus kaŭzi ĥaoson kaj miskomprenon.

novatago (Погледати профил) 19. децембар 2016. 14.51.54

Reformo kaj reformistoj de Esperantoj nur utilas por mortigi kaj ridindigi Esperanton.

Jen io legenda kaj komprenenda de ĉiu sed speciale de novaj lernantoj: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/an...

En la hispana, la angla, la franca, la germana, la rusa, la ĉina, la araba, la itala, la nederlanda

Esperanto nur utilas se ĉiu lernas kaj parolas la saman Esperanton.

Ĝis, Novatago.

vmel (Погледати профил) 26. децембар 2016. 10.51.27

Por kiu diablo "reformoj"?
Esperanto estas vivanta lingvo, kiun ne eblas reformi desupre - samkiel vian nacian lingvon. Ĝuste tion ne komprenas etmensaj reform-maniuloj.

"Reformojn" ĉiam proponas uloj, kiuj apenaŭ lernis 3-4 lecionojn, kaj pigras lerni plu. Ili diras: "ho, kiel simple! Ankaŭ mi povas!" Poste al ili ŝajnas, ke io-tio en Esperanto estas "malperfekta" - kvankam reale malperfekta estas nur ilia scio de la lingvo. Anstataŭ lerni ili preferas elpensi stultajn reformojn.

Do, provu dekomence reformi vian denaskan lingvon - en ĝi estas multoble pli da strangaĵoj kaj malregulaĵoj, ol en Esperanto. Krome, vi multe pli bone regas vian nacian lingvon ol Esperanton - do eble viaj proponoj ne estos tiom malkompetentaj. Se vi sukcesos reformi, ekzemple la anglan - do poste, uzante akiritan sperton, vi povas provi kun Esperanto...

Fenris_kcf (Погледати профил) 29. децембар 2016. 20.05.16

vmel:Por kiu diablo "reformoj"?
Cxar ili povas solvi problemojn.

vmel:
Esperanto estas vivanta lingvo, kiun ne eblas reformi desupre - samkiel vian nacian lingvon. Ĝuste tion ne komprenas etmensaj reform-maniuloj.

"Reformojn" ĉiam proponas uloj, kiuj apenaŭ lernis 3-4 lecionojn, kaj pigras lerni plu.
Kiom da lecionoj oni devas lerni por ke oni havas la "rajton" proponi reformojn laux vi?
Mi ne estas komencanto. Mi lernis Esperanton dum la jaro 2011 kaj mi estas reformema.

vmel:
Ili diras: "ho, kiel simple! Ankaŭ mi povas!" Poste al ili ŝajnas, ke io-tio en Esperanto estas "malperfekta" - kvankam reale malperfekta estas nur ilia scio de la lingvo. Anstataŭ lerni ili preferas elpensi stultajn reformojn.
Jes, tiaj personoj ekzistas, sed kelkaj lernantoj vere volas helpi, ke Esperanto sukcesas. Ili pensas pri la lingvo, kaj ili esprimas, kion ili kritikus. Tre ofte aliaj lernontoj ankaux estus kritikonta tiujn aferojn.

Se oni vidas pecon je bela drapo kaj diras, ke la drapo aspektus pli bele, se la peco ne ekzistus, tiukaze tio estas favora ago. Do estus malgxustajxo, se alia ulo dirus al la komencanto, ke li pli bone fermu sian busxon.

Sen novaj lernantoj Esperanto certege mortigxos. Ni bezonas novajn mensojn. Do ni pli bone auxskultu, kion ili pensas pri nia lingvo. Mi ne celas diri, ke cxiu reform-propono estas bona; multaj ja acxas. Sed laux mi ja ekzistas solvendaj problemoj.

vmel:
Do, provu dekomence reformi vian denaskan lingvon - en ĝi estas multoble pli da strangaĵoj kaj malregulaĵoj, ol en Esperanto. Krome, vi multe pli bone regas vian nacian lingvon ol Esperanton - do eble viaj proponoj ne estos tiom malkompetentaj.
Ne zorgu, mi ja faras tion.

vmel:
Se vi sukcesos reformi, ekzemple la anglan - do poste, uzante akiritan sperton, vi povas provi kun Esperanto...
Nesenca argumento.

phi500ac (Погледати профил) 29. децембар 2016. 22.35.45

vmel:Por kiu diablo "reformoj"?
Esperanto estas vivanta lingvo, kiun ne eblas reformi desupre - samkiel vian nacian lingvon. Ĝuste tion ne komprenas etmensaj reform-maniuloj.
Vmel. Mi konas almenaŭ tri naciajn lingvojn, kiuj estas ofte reformataj desupre.

La portugala lingvo ofte estas simpliigita desupre. Tio okazas pro internaciaj interkonsentoj, pro ago de instruistaro aŭ eĉ pro influa aŭtoritato de sola homo. Ekzemple, kiam mi lernis la Portugalan Lingvon en Usono, oni diris al mi ke mi devis diri "Eu resido à Rua B" (mi loĝas je la Strato B). Du jarojn poste, kiam mi iris al Brazilo por fari teston pri la Portugala lingvo, la instruisto diris al mi ke la korekta esprimo estas "Eu resido na Rua B" (mi loĝas en la Strato B), ĉar tiu lasta frazo estas pli logika. En Brazilo estis esperantisto, kiu ŝatis lingvajn eksperimentojn. Lia nomo estis Guimarães Rosa. Multajn el liaj proponoj oni uzas ofte en Brazilo. Ekzemple, "Me ensinazinho a dançar?" (min instruetu danci?), deschoveu (malpluvas), k.t.p. Se oni redaktus tiel, kiam mia patro estis studento, li aŭ ŝi ricevus nulan noton. Nuntempe la studento devas skribi tiel por montri, ke estas inventema.

La Brazilanoj, la portugaloj kaj la afrikanoj, kiuj parolas la Portugalan Lingvon, ofte simpliigas la ortografion. Kiam mi lernis la Portugalan Lingvon, la uzo de oblikvaj pronomoj estis preciza kaj ĝusta. Sed la instruistaro decidis ke pronomaj gramatikaj reguloj estas tre elitemaj. Tial oni konsilis al mi uzi nur rektajn pronomojn en redaktaĵo. Anstataŭ ol diri "Mi lin vidis" (eu o vi), oni devas diri "Mi vidis li" (eu vi ele).

La ĉinoj ankaŭ faris grandan ŝanĝon en sia oficiala lingvo. La lasta simpliigo okazis en 2009. Feliĉe tiu simpliigo estis malgranda, kaj ne malprofitigis min. Sed kiam mia patro lernis la Ĉinan Lingvon, oni uzis la tradiciajn literojn kaj la wényán ( 文言 ‎) gramatikon. Do la ĉinaj estraro decidis krei gramatikon bazitan en la Pǔtōnghuà (普通话 ) lingvo, kaj simpliigi la karakterojn.

Kiam mia patro vizitis Grekion en 1982, la Grekoj parolis la Katharevousan Lingvon, kiu estas tre simila al la Antikva Greka Lingvo. En 1982, la Greka estraro simpliigis tiun lingvon. Mi parolas la Antikvan Grekan Lingvon. Kiam mi vizitas Grekion, mi devas serĉi oldajn homojn kaj pastrojn, kiuj ankoraŭ parolas la Kathaverousan Lingvon.

Se esperantisto prenus la Fundamentan Krestomation, li komprenus ĉion. Se ĉino prenus libron skribitan en la sama jaro, kiel la Krestomation, li malfacile komprenus ion. Mi parolis al multaj Grekaj amikoj. Ili diris ke ne povas kompreni libron de inĝenierarto skribitan en 1920.

phi500ac (Погледати профил) 30. децембар 2016. 00.32.07

Fenris_kcf:
vmel:Por kiu diablo "reformoj"?
Cxar ili povas solvi problemojn.
Laŭ mia opinio, la unua problemo en Esperanto estas la monataj nomoj kaj la nomoj de la semajnaj tagoj. En la Ĉina Lingvo, oni nomas la monatojn tiel: unu-luno (一月), du-luno (二月), tri-luno ( 三月), etc. En multaj naciaj lingvoj, oni ofte uzas numerojn por identigi la monatojn. En Esperanto, oni povus diri unuan monaton, duan monaton, trian monaton, kaj tiel plu.

Oni povus numeri ankaŭ la tagojn de la semajno. En la ĉina lingvo, la tagoj estas semajno-1 (星期一 ), semajno-2 (星期二), semajno-3 ( 星期三), kaj tiel plu. En Esperanto, oni povus diri unuan semajnan tagon, duan semajnan tagon, kaj tiel plu.

Eble oni ne necesas reformi Esperanton. Oni povas nur eviti malfacilaĵojn kaj vortojn aĉajn en kelkaj naciaj lingvoj.

Multaj naciaj lingvoj evitas malfacilaĵojn. La Braziloj kaj Portugaloj evitas pronomojn inter la radiko kaj la verba finaĵo (mesóclise). La Braziloj ne uzas la pronomon tu, kaj evitas verban konjugacion (Tou indo, vou comprar, tava dormindo, tou chegando), etc. La Francoj evitas la subjunktivon, la uzon de la passé simple, kaj tiel plu.

Oni povas facile eviti la predikativon. Anstataŭ ol diri "Mi farbis la muron blanka", oni povas diri "Mi farbis la muron por esti blanka." Anstataŭ "La reĝo nomis lin generalo" oni povus diri "La reĝo nomis lin por esti generalo."

Oni devas ankaŭ eviti la akuzativon de direkto: Anstataŭ ol diri "la kato saltis sub la liton", oni povas diri "La kato saltis al sub lito." Aŭ simple, "la kato saltis sub la lito".

Fine ne uzu la akuzativon por montri tempon. Verbotten: Li dormis sep horojn. Diru: Li dormis dum sep horoj

La plej granda malfacileco de Esperanto estas la prepozicioj. Laŭ mia opinio, la prepozicioj devus havi numeratajn povojn (enumerated powers), kiel la Usona prezidento. Ekzemploj de prepozicioj kun enumerated powers:

De -- povas indiki posedo aŭ origino de movo. Mi vojaĝis de Logan al Atlanta.

Fare de -- nur por pasivo

Por -- povas nur indiki celo. Vi studas por esti aprobita en la USMLE.

Per -- indikas rimedoj. Ŝi vojaĝis per aeroplano.

Po -- sen povo, kiel la reĝino de Britio.

Al -- direkto aŭ dativo.

El -- materialo.

En -- interno.

sur -- posicio sur surfaco.

sub -- posicio sub io.

Se neniu prepozicio kun numerata povo taŭgas, uzu JE.

Ankoraŭ mankas al Esperanto la akuzativon por mallongigoj kaj vortoj en aliaj lingvoj. Mi estas kuracisto, kaj mi malfacile uzas ĉinajn, anglajn, latinajn aŭ francajn vortojn en Esperanto. Ĉu eble oni povus introduki la prepozicion "na" en Esperanton?

Fine Esperanto havas multajn vortojn kiuj aĉe sonas en kelkaj naciaj lingvoj. Ekzemple:

1-- mi penis -- Cf. Sentada en mi penis en Hispana

2 -- la kulo -- Cf. La kulo de Loka en Hispana

3 -- kuzino -- Cf. Mia kuzino en Petrolina dialekto

4 -- kiel vi fartas -- Cf. Kyelvee fart ass or Kelvi fart ass en Angla

Pardonu pro miaj multaj eraroj. Vi komprenas, Esperanto estas malfacila lingvo. Tial mi ne sukcesas skribi korekte. Se tio taŭgas por konsoli, mi ne sukcesas skribi korekte en aliaj kvin lingvoj.

abaligu (Погледати профил) 30. децембар 2016. 08.28.23

Порука је сакривена.

novatago (Погледати профил) 04. јануар 2017. 19.51.55

Se io funkcias, ne riparu ĝin. Esperanto funkcias kaj ĉi tio: "Fine Esperanto havas multajn vortojn kiuj aĉe sonas en kelkaj naciaj lingvoj." estas stultaĵo, ne atentinda argumento. Ĉiu kaj ĉia lingvo havas kaj havos aĵojn kiuj sonos aĉe en etnaj lingvoj.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (Погледати профил) 04. јануар 2017. 20.14.44

La solvo de la problemo estas simple esperanta: uzu vian reformon kaj vidu ĉu aliaj homoj kopios vin. Se post 127 jaroj via propono akceptiĝis, vi scios ke estis bona propono ridulo.gif

Вратите се горе