Sadržaj

Ĉu "helpi" estas transitiva aŭ intransitiva verbo?

od Ethlum, 27. studenoga 2016.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

Ethlum (Prikaz profila) 27. studenoga 2016. 03:27:17

Mi trovis en Duolingo la frazon "Ili helpis al ni". Laŭ mi, "helpi" estus transitiva verbo; pro tio, mi ne komprenas kial uzi la prepozicio "al", kiel oni dirus se la verbo ne povus akcepti direkta objekto. Tamen, ankaŭ en la hebrea oni diras "helpi al": -לעזור ל. En la indoeŭropaj lingvoj ke mi parolas, mi kredas ke fakte "helpi" povas esti jen transitiva jen netransitiva, tamen preskaŭ ĉiam, ĝi estas transitiva. Ekzemple:

En la anglan: help me, help him, they helped us; neniam, help to me, they helped to him, etc.
En la hispanan: Me ayudan, nos ayudan; sed ankaŭ: nos ayudan a nosotros, él me ayuda a mí. Kiu estas emfazo kaj postulas akuzativo, aŭ, en la gramatiko de la lingvo, pronominal.

Do, la demando estas ĉu ĝustas diri "Ili helpas min" en Esperanto, aŭ oni devas ĉiam diri "helpi al-"?

Ankaŭ, Mi skribis "intransitiva" en la titulo de la demando. Volis skribi "netransitiva", pardonpetas!

Roch (Prikaz profila) 27. studenoga 2016. 05:59:34

Se verbo necesigas gramatikan objekton, ĝi estas aŭtomate transitiva.
Miaopinie "helpis lin" estas ekvivalenta al "helpis al li," sed kelkfoje eble delikata kiel marki la akuzativon ...

Mi helpis al Roger, mi helpis Roger

Roĝer -> Roger-on (Roger Federer)
Roĵe -> Roger-n (Roger Vadim)

sal.gif

thyrolf (Prikaz profila) 27. studenoga 2016. 10:49:26

En tiaj okazoj oni povas helpi sin per konsulti la retan version de "Plena Ilustrita Vortaro" (PIV), kiu estas kvaszaŭa standardo de la Esperanta vortprovizo (tamen enhavante ankaŭ kelkajn tre disputitajn vortojn).

La ligo estas: vortaro.net

Se vi serĉas "helpi", vi ekscias, ke ĝi estas transitiva

Alkanadi (Prikaz profila) 27. studenoga 2016. 13:39:18

Ethlum:Laŭ mi, "helpi" estus transitiva verbo... Ankaŭ, Mi skribis "intransitiva" en la titulo de la demando. Volis skribi "netransitiva", pardonpetas!
Gxi estas kaj transitiva kaj netransitiva. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/help.html#help...

Roch (Prikaz profila) 27. studenoga 2016. 19:26:33

Mi trovas nur "netransitiva" en la vortaro

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/transi1.html#t...

kaj kun "intr":

intimulo
intrigi
intrigo

Ondo (Prikaz profila) 28. studenoga 2016. 10:04:12

Ethlum:Do, la demando estas ĉu ĝustas diri "Ili helpas min" en Esperanto, aŭ oni devas ĉiam diri "helpi al-"?
Por la verbo helpi ambaŭ formoj estas ĝustaj. Jen por vi ekzemploj el klasika Esperanto. La lingvouzo nuntempe ankoraŭ estas simila; oni uzas ambaŭ formojn.

* Mi esperas, ke mi mem min helpos.
* Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco
* vi helpis malriĉan homon
* Mi ne volis vin malhelpi

* La bona Dio al mi helpis!
* Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?
* Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi.
* Por la esprimo...oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj,

La verbon oni povas uzi ankaŭ tute sen objekto:

* li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis
* Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!
* li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis;

Oni povas helpi ne nur homojn sed ankaŭ aferojn. Anstataŭ substantiva objekto povas esti ankaŭ infinitivo aŭ subfrazo:

* Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio,
* nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu
* Mi helpis savi la brutojn kaj meblojn.
* Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas?

La vortoj "transitiva" kaj "netransitiva" ne multe helpas al lernanto (aŭ: lernanton) de Esperanto. En vortaroj estas pli utili atenti pri ekzemploj ol pri la misteraj mallongigoj "ntr" kaj "tr". Oni povas egale ĝuste uzi rektan (ne diru "direktan") objekton aŭ esprimi la aferon per prepozicio, se la senco de la verbo permesas tion kaj ne ekestas miskomprenoj. Povas ekzisti nuancetaj diferencoj en la signifoj, aŭ oni povas elekti unu aŭ alian formon simple pro la ritmo de la frazo.

Vinisus (Prikaz profila) 30. studenoga 2016. 10:49:50

Helpi estas transitiva verbo, sed kelkfoje oni povas anstataŭigi la literon "n" per prepozicio, ekz-e Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton. Kiel vi helpas tiun, kiu ne havas forton; la lasta frazo estas tre peza kun du literoj "n", sed ne estas eraro nur malbona stilo.

akueck (Prikaz profila) 30. studenoga 2016. 17:10:09

Ondo:
La vortoj "transitiva" kaj "netransitiva" ne multe helpas al lernanto (aŭ: lernanton) de Esperanto. En vortaroj estas pli utili atenti pri ekzemploj ol pri la misteraj mallongigoj "ntr" kaj "tr". Oni povas egale ĝuste uzi rektan (ne diru "direktan") objekton aŭ esprimi la aferon per prepozicio, se la senco de la verbo permesas tion kaj ne ekestas miskomprenoj. Povas ekzisti nuancetaj diferencoj en la signifoj, aŭ oni povas elekti unu aŭ alian formon simple pro la ritmo de la frazo.
Shajnas, ke okaze de iuj verboj komplementigo per "-n" kauzas komprenon draste alian, ol komplementigo per "al", ekzemple a) "li vidas shin" / b)"li vidas al shi"; kromajho: a) inkluzivas la komprenon, ke li ankau perceptis shin, dum che b) la kompreno estas, ke io tia ne nepre trafas.

Chu eble temas pri tiaj verboj, kiuj, se oni anstatauigas "al" per "en direkto al", ghuste havas tiun chi "en direkto al"-sencon?

Pliaj ekzemploj (kiel vi komprenas ilin?):

"li kisas shin" / "li kisas al shi"
"li mortigas shin" / "li mortigas al shi"
"li batas shin" / "li batas al shi"
"li timas shin / "li timas al shi"
"li atendas shin" / "li atendas al shi"
"li informas shin" / "li informas al shi"
"li amas shin" / "li amas al shi"
"li konas shin" / "li konas al shi"
"li salutas shin" / "li salutas al shi"
"li kredas shin" / "li kredas al shi"

Roch (Prikaz profila) 30. studenoga 2016. 19:54:13

Jes ni devas elekti la ĝustan prepozicion!


rapida konvertiĝo testado (uzanta h = & # 770 ; )

Ŝajnas, ke okaze de iuj verboj komplementigo per "-n" kauzas komprenon draste alian, ol komplementigo per "al", ekzemple a) "li vidas ŝin" / b)"li vidas al ŝi"; kromaĵo: a) inkluzivas la komprenon, ke li ankau perceptis ŝin, dum ĉe b) la kompreno estas, ke io tia ne nepre trafas.

Ĉu eble temas pri tiaj verboj, kiuj, se oni anstatauigas "al" per "en direkto al", ĝuste ̂avas tiun ĉi "en direkto al"-sencon?

Pliaj ekzemploj (kiel vi komprenas ilin?):

"li kisas ŝin" / "li kisas al ŝi"
"li mortigas ŝin" / "li mortigas al ŝi"
"li batas ŝin" / "li batas al ŝi"
"li timas ŝin / "li timas al ŝi"
"li atendas ŝin" / "li atendas al ŝi"
"li informas ŝin" / "li informas al ŝi"
"li amas ŝin" / "li amas al ŝi"
"li konas ŝin" / "li konas al ŝi"
"li salutas ŝin" / "li salutas al ŝi"
"li kredas ŝin" / "li kredas al ŝi"

Natrag na vrh