K vsebini

Esperanto ne estas neŭtrala

od Alkanadi, 27. november 2016

Sporočila: 41

Jezik: Esperanto

Alkanadi (Prikaži profil) 27. november 2016 15:59:29

Nia kara verkisto diris, ke Esperanto estas neŭtrala.
Versaĵne la plej grava kaj kerna kredo de la Esperanta movado estas neŭtraleco. Ekde la kreo de Esperanto, la lingvo estis neŭtrala. https://teokajlibroj.wordpress.com/2016/11/24/cu-n...
Fakte, Esperanto ne estas neŭtrala. Se vi pensas, ke Esperanto estas neŭtrala, legu ĉi tiun artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago

Roch (Prikaži profil) 28. november 2016 01:39:31

La komponantoj de la lingvo estas neŭtralaj, sed la idealoj emas esti universalaj?

Alkanadi (Prikaži profil) 28. november 2016 06:11:45

Ĉu Esperanto estas neŭtrala pri rasismo?

melitopolano (Prikaži profil) 28. november 2016 09:00:56

Parolante pri Esperanto, kion oni supkomprenas: la lingvon aŭ movadon? Se la duan, kiun ĝi inkludas? Ĉu nur UEA-anojn? Ĉu rajtas politikaj kaj religiaj fanatikuloj lerni kaj paroli Esperanton? Finfine, por kio fari fetiĉon el svaga "neŭtraleco" kaj simple ne ĝui komunikiĝon en la bela lingvo?

Abengo (Prikaži profil) 28. november 2016 09:29:11

Povas esti ke Esperanto estas neŭtrala, sed la facileco lerni la lingvon ne estas egala al ĉiuj. Tolstoj diris ke li lernis la bazon de Esperanto duontage kaj povis jam kompreni esperantan literuaturon. Iu fama hungara verkisto (mi ne povas memori lian nomon pro la nomo aperas al mi stranga kaj ne eldirebla) diris ke li erlernis la lingvon dum tri monatojn kaj tuj poste li povis mem verki kaj traduki literaturon sukcese kaj bele. Mi post tri monata lernado mia nivelo estis pli bona ol miaj samlandanoj, kiuj lernis pli ol dek jarojn sed ne povas kompreni aŭ paroli eĉ unu mallongan frazon. Nun post mi lernis dum dek jaroj, mi ja parolas kaj komprenas la lingvon kaj eĉ sukcesis la KER-lingvo-Ekzamenon je C1-Nivelo, mia prononco estas mizera. Mi tute ne povas paroli la ro-sonon, kaj mi neniam povas atingi la nivelon de la hungrara esperantisto kiu li atingis post trimonata lernado. Li (mi forgesis lian nomon, eble la ĉefredaktantoj de Beletra Almanako : Jorge Camacho, Probal Daŝgupto kaj István Ertl estas similaj elitoj). Antaŭ ili komencis lerni Esperanton ili jam scipovis siajn proprajn lingovoj, kaj latinon, grekon, la anglan, la francan aŭ la rusan). En ĉinio nun estas pli ol dek mil komencantoj de Esperanto, kiuj lernis ĝin jam pli longe ol dek jaroj, sed ili simple ne povas paroli. Ili antaŭe tute ne konis alian lingvon.

Abengo (Prikaži profil) 28. november 2016 10:00:01

Laŭ mia rigardo, Esperanto tute ne estas neŭtrala. Se vi iom rigardas la enhavon de PIV, vi legas ĉiujn nomojn en la Biblio, inclusive la nomoj de la prostituistinoj, sed ne povas trovi la nomojn de belajn aŭtorojn del Ĉinio, Japanio aŭ Irano. Oni referas la jaro laŭ kristana maniero, kio estas ofendo al muslimo aŭ la aziatoj ne ŝatas la ideon (minimume la diro antaŭ komuna epoko estas pli neŭtrala ol antaŭ Kristo).
La esperantigo de geografiaj kaj personaj nomoj ne estas laŭ la origninaj lingvoj, sed laŭ latino, lan angla aŭ ia okcidenta lingvo. La nomoj de juda aŭ araba deveno estas esperantigita laŭ la latina biblio. Eble la muslimoj aŭ araboj ne ŝatas ilin aŭ ne povas kompreni ilin. Ekzemple estas lago en Ugando kiu nomiĝas "Lago Viktoria". Ĉu ne estas la propra nomo laŭ la loĝantaroj de Ugando. Birma estas la nomo eĉ ne konata al la loĝantaro de Mijarmo. ktp. En esperanta vortaro oni trovas la vorton "hasio" kiu signifas manĝbastoneto uzanta de koroj, japanoj, ĉinoj kaj vjetnamoj. Kial oni ne elektis neŭtralan nomon por tiu ilo?
Mankas al la esperanta termino por la ĉina ideografaĵoj, Mankas al la ĉina ideografaĵoj deca vorto. Estas pli ol bilionoj da ĉinoj, kaj tiu skribaro jam ekzistas pli longe ol 2000 jaroj kaj rekonita kiel unu de ses oficiela lingvo de Unuiĝintaj Nacioj. Estas ridinda diri Everest-monto, pro la laka loĝantoj konas alian nomon kaj la monto ne estis eltrovita de iu s-ro Everesto.

opajpoaj (Prikaži profil) 28. november 2016 10:50:03

( ¿ Ĉu HaŜio ?)
Sed vi pravas ! @367 !

cromañon (Prikaži profil) 28. november 2016 12:26:33

esperanto estas esperanto. movadeto de internacia artefarita lingvo kiu celas komunikadon kaj amikecon inter homoj.
la uson-brita faŝisma propagandaĉo kontraŭ esperanto estas nenio nova kaj preskaŭ ĉiuj kapistalistoj kaj registaroj komplice kaj honte akceptas la anglalingvan superecon kaj la vaŝingtonan programon.
alkanadi, vi devus honti ataki malgrandan lingveton kiu minacas neniun.

Alkanadi (Prikaži profil) 28. november 2016 15:47:04

Abengo:En ĉinio nun estas pli ol dek mil komencantoj de Esperanto, kiuj lernis ĝin jam pli longe ol dek jaroj, sed ili simple ne povas paroli.
Ĉu? Kial?

Vinisus (Prikaži profil) 28. november 2016 16:04:13

Certe orientanoj havas grandegajn malfacilaĵojn por ellerni Esperanton,ĉar eĉ ĝia latina alfabeto estas tre malsimila al iliaj naciaj skribsistemoj.

Nazaj na začetek