Към съдържанието

Kunlaboro ĉe [i]dict.cc[/i]

от Sciuro4, 30 ноември 2016

Съобщения: 1

Език: Esperanto

Sciuro4 (Покажи профила) 30 ноември 2016, 22:18:19

Ĉe la retvortaro dict.cc, jen (interalie) ĝuste ekde sep jaroj la lingvaj paroj Esperanto-germana kaj Esperanto-angla. Sed bedaŭrinde jen nur malmultaj kunlaborantoj tie.

Kion oni povas fari tie?
Oni povas ekz. …
1. … kontroli enskribigojn, kiuj aliaj kunlaborantoj enskribis.
2. … enskribi mankajn tradukojn.
3. … enskribi fleksiojn por la Esperantaj (kaj alialingvaj) vortoj.
4. … fari sonregistradojn de la vortoj.
5. … taksi la sonregistradojn, ĉu ili estas bonaj.
> Por 3., 4. kaj 5. oni fakte ne bezonas scipovi la germanan aŭ la anglan; por tio sufiĉas scipovi Esperanton.

Kion oni profitas el tio?
  • Se la Esperantaj lingvaj paroj kreskas, la atento de aliaj uzantoj de dict.cc estas turnita al Esperanto (ekz. ankaŭ mia atento estis turnita al Esperanto tiel).
  • En sia uzantoprofilo oni povas ligi al sia retpaĝo (tio povas esti ekz. ankaŭ la uzantopaĝo de lernu). Krome, oni povas skribi ĝin en Esperanto (por ke ĉiuj uzantoj de dict.cc, kiuj rigardas la profilon (ekz. ĉar ili vidis ĝin en la listo de la lastaj aktivaj uzantoj), devas legi Esperanton (se ili volas scii kio estas skribita tie), kaj eble rimarkas, ke ili komprenas iom sen vortaro, kvankam ili (ankoraŭ) ne lernis Esperanton, kaj tial eble komencas lerni ĝin).
  • Oni apude plibonigas sian Esperanton, se oni esploras por la enskribigoj.
  • La datumbazon kun la enskribigoj, kiu estas kreita, oni povas ĉiam elŝuti.
  • Oni povas konatiĝi kun aliaj/novaj Esperantistoj.
Kio alia estas menciinda?
  • Por la aliĝo ĉe dict.cc oni nur devas enigi sian retpoŝtadreson (kiu ne estas publike videbla) kaj ajnan uzantonomon.
  • Oni povas kunlabori parte ankaŭ sen aliĝo, sed kun limigita taks-rajto por eviti spamon; tiel oni ne povas fari novajn enskribigojn, fleksiojn kaj proprajn sonregistradojn, sed eblas taksi enskribigojn kaj sonregistradojn.
Eble iu emas kunlabori ĉe dict.cc? Estus belega! ridulo.gif

Обратно нагоре