Sisu juurde

Esperanta klavaro

kelle poolt Alkanadi, 1. detsember 2016

Postitused: 16

Keel: Esperanto

Alkanadi (Näita profiili) 1. detsember 2016 7:54.00

Multaj homoj volas tajpi Esperantajn literojn sen instali softvaron. Ĉi tiu HTML programo estas facila, ĉar oni ne devas instali ion ajn.

Jen la solvo: https://github.com/alkanadi/E-Hats

Koracio (Näita profiili) 3. detsember 2016 20:16.58

Kiun devas mi fari kun tio?

Alkanadi (Näita profiili) 4. detsember 2016 15:12.18

Koracio:Kiun devas mi fari kun tio?
1 - Malfermu la programon per Chrome, Edge, aŭ Firefox (ne funkcias per IE).

2 - Skribu en la x-sistemo.

Grown (Näita profiili) 7. detsember 2016 9:46.21

Alkanadi:
Koracio:Kiun devas mi fari kun tio?
1 - Malfermu la programon per Chrome, Edge, aŭ Firefox (ne funkcias per IE).

2 - Skribu en la x-sistemo.
Kiel mi povas malfermi la programon?

Ĉu oni havas Esperantan literumilon (legu kiel: "spellchecker")?

novatago (Näita profiili) 7. detsember 2016 14:19.21

Multaj homoj volas tajpi Esperantajn literojn sen instali softvaron.
Tiuj homoj devus konsciiĝi ke se oni lernas lingvon kaj oni skribas ĝin per klavaro, oni devas oftege tuŝi ion en la operciumo. Tio estas tiel eĉ por skribi en la angla en multaj landoj. Fakte Esperanto mem estas tajpebla en Vindozo sen elŝuti ion instalenda, per la klavaragordilo de la operaciumo se oni elektas la aranĝon Kanada plurlingva norma, en la franca aro de aranĝoj.

Alia afero estas se oni ne povas fari tion pro pluraj kialoj (publikaj aŭ ne propraj komputiloj). Tamen, tiam estas same por ĉiu alia lingvo.

Ĝis, Novatago.

Alkanadi (Näita profiili) 7. detsember 2016 14:30.32

Grown:
Alkanadi:

1 - Malfermu la programon per Chrome, Edge, aŭ Firefox (ne funkcias per IE).

2 - Skribu en la x-sistemo.
Kiel mi povas malfermi la programon?

Ĉu oni havas Esperantan literumilon (legu kiel: "spellchecker")?
Klaku la butonon, kiu nomiĝas "download" de ĉi tiu retpaĝo: https://github.com/alkanadi/E-Hats

Malfermu la dosieron, kiu nomiĝas "E Hats.html"

Poste, tajpu per x-sistemo.

Alkanadi (Näita profiili) 7. detsember 2016 14:33.38

novatago:
Multaj homoj volas tajpi Esperantajn literojn sen instali softvaron.
Fakte Esperanto mem estas tajpebla en Vindozo... se oni elektas la aranĝon Kanada plurlingva norma, en la franca aro de aranĝoj.

Ĝis, Novatago.
Mi ne sciis tion. Dankon

novatago (Näita profiili) 7. detsember 2016 14:38.20

Alkanadi:
novatago:
Multaj homoj volas tajpi Esperantajn literojn sen instali softvaron.
Fakte Esperanto mem estas tajpebla en Vindozo...
Mi ne sciis tion. Dankon
Jen la signomapo https://eo.wikipedia.org/wiki/Klavarfasono#/media/...

La hoketo de ŭo estas tiu de la klavo À.

Ĝis, Novatago.

Grown (Näita profiili) 8. detsember 2016 7:15.34

Ĉu tio povas esti efektiva en Incognito Window? Oni ne volus fermi kaj malfermi la programon se la programo estas Incognito Window.

novatago (Näita profiili) 8. detsember 2016 9:52.42

Tio, kio? La maniero, kiun mi eksplikis ne estas problemo por privata interretumado ĉar por la operaciumo kaj la programoj ne estas diferenco (nur povus okazi ke programo aŭ retejo ne akceptu la kromsignojn de Esperanto sed tio estus problemo per ĉia metodo). La maniero eksplikita de Alkanadi, temas pri skribi en tekstujo per x-sistemo kaj post tio, kopii kaj glui, kien oni volas, la tekston nun ĉapeligita. Tion oni povas fari en ĉia fenestro, privata kaj ne privata. Aparte la dosiero de konvertilo povas esti disponebla en aparta fenestro, tio estas, en fenestro kaj privata kaj ne privata uzata nur por tio kaj fermebla kiam oni volu, kaj tiel ne influi vian agadon en aliaj fenestroj.

Ĝis, Novatago.

Tagasi üles