前往目錄

Mi volas eki projekton por utili al Esperantujo kiel komunumo

貼文者: Terpomo11, 2016年12月2日

訊息: 6

語言: Esperanto

Terpomo11 (顯示個人資料) 2016年12月2日下午10:04:58

En mia lernejo, ĉiu studento, en sia fina jaro, devas krei projekton por utili al (iu) komunumo. Mi decidis ke, kiel fiera Esperantisto, mi volas fari ion por utili al la (ekzistanta) Esperanto-komunumo. Mia instruisto sugestis ke, por utili al iu ajn komunumo, se oni ne certas kion oni povas fari, oni demandu ties komunumanojn pri kion ili taksas plibonigebla aŭ helpebla en ilia komunumo. Do jene mi demandas al vi, Esperantujo, pri kion mi povas fari por vi kiel komunumo. Ĉi tiu afiŝo estas afiŝita ankaŭ en la Redditero /r/Esperanto kaj en Verda-Chan.

Grown (顯示個人資料) 2016年12月3日上午8:23:37

Terpomo11:En mia lernejo, ĉiu studento, en sia fina jaro, devas krei projekton por utili al (iu) komunumo. Mi decidis ke, kiel fiera Esperantisto, mi volas fari ion por utili al la (ekzistanta) Esperanto-komunumo. Mia instruisto sugestis ke, por utili al iu ajn komunumo, se oni ne certas kion oni povas fari, oni demandu ties komunumanojn pri kion ili taksas plibonigebla aŭ helpebla en ilia komunumo. Do jene mi demandas al vi, Esperantujo, pri kion mi povas fari por vi kiel komunumo. Ĉi tiu afiŝo estas afiŝita ankaŭ en la Redditero /r/Esperanto kaj en Verda-Chan.
Kion vi faru dependas kion vi povas fari. Kion vi povas fari?

Terpomo11 (顯示個人資料) 2016年12月3日下午3:34:06

Esence ion ajn, kion povas realisme fari unuopa homo. Verki, traduki, krei retpaĝon, eĉ krei simplan komputilan programon (kvankam tio estas ŝajne proksime al la supra limo de miaj kapabloj).

Grown (顯示個人資料) 2016年12月4日上午7:29:42

Terpomo11:Esence ion ajn, kion povas realisme fari unuopa homo. Verki, traduki, krei retpaĝon, eĉ krei simplan komputilan programon (kvankam tio estas ŝajne proksime al la supra limo de miaj kapabloj).
Bonvolu fari ion kun Claritylab Lucida. Ne uzu artefaritan neuran reton. Ĉu Lucida komprenas Esperanton? Kiel certigas ke Lucida ne uzas artefaritan neuran reton?

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年12月6日下午5:33:12

Organizi grupvojaĝon de komencantoj al esperanto-kongreso? Vi instruos la lingvon al ili kaj vojaĝigos ilin eksterlanden post kelkaj monatoj, sufiĉa tempo por atingi mezan nivelon.

Grown (顯示個人資料) 2016年12月7日上午6:27:04

Altebrilas:Organizi grupvojaĝon de komencantoj al esperanto-kongreso? Vi instruos la lingvon al ili kaj vojaĝigos ilin eksterlanden post kelkaj monatoj, sufiĉa tempo por atingi mezan nivelon.
Mi esperas por ke, tio ne estu obseda, sed Claritylab Lucida havas kalendaron kiu eble povas organizi vian grupvojaĝon.

回到上端