შინაარსის ნახვა

la anglalingva vorto ‘antisymmetry’

mkj1887-ისა და 4 დეკემბერი, 2016-ის მიერ

შეტყობინებები: 2

ენა: Esperanto

mkj1887 (მომხმარებლის პროფილი) 4 დეკემბერი, 2016 16:07:43

Ŝajnas, ke eĉ kleraj denaskaj parolantoj de la angla facile konfuzas la du vortojn ‘asymmetry’ kaj ‘antisymmetry’, aŭ konsideras la duan sinonimo por la unua. Aparte notindas, ke Benson, Wells, kaj Vikivortaro inkluzivas la terminon ‘asymmetry’, sed neniu el ili inkluzivas la terminon ‘antisymmetry’. La fakto estas, ke ‘antisymmetry’ ne estas sinonimo por ‘asymmetry’, kaj bezonas apartan traktadon.

Vestitor (მომხმარებლის პროფილი) 5 დეკემბერი, 2016 03:03:03

Estas ebla ke parolantoj eble faras la eraron uzante "antisymmetry" kiam ili volas diri (aŭ signifi) "asymmetry" - manko de simetrio - sed ne estas probabla. Ĉu vere necesas inkluzivi "antisymmetry" en vortaro?

1. La vorto "antisymmetric" (termo el fiziko) kaj la uzado de "antisymmetry" por diversaj teorioj rilata al matematiko kaj lingvistiko, estas fako-termo kaj relative nekonata en ĉiutaga lingvo. Ĝi ne estas en la normalaj vortaroj. Ĉiukaze, ili ambaŭ aludas al manko de simetrio.

2. "Asymmetry" estas la plej ofta vorto. Ĉi tiu situacio ne estas precize sama kiel la konfuzo inter la du oftaj vortoj: 'asocial' kaj 'antisocial'.

Vi pravas kiam vi diras ke ili estas apartaj vortoj - do la sola vorto 'malsimetrio' ne povas tute kovri du aliajn vortojn. Sed la demandoj estas: kiom da homoj bezonos uzi tian faktermon? Ĝia foresto de la Angla vortaro estas eble pro la sama kialo.

ზემოთ დაბრუნება