Tästä sisältöön

Malfacilaĵoj pri sufiksoj kaj aliaj aferoj.

LaAjoasko :lta, 6. joulukuuta 2016

Viestejä: 5

Kieli: Esperanto

LaAjoasko (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2016 14.55.05

Saluton al ĉiuj, mi esperas ke vi fartas bone.

Do, mi volus diri, ke mi ankoraŭ estas komencanto, ĉar mi lernis Esperanton pro nur du semajnoj do se mi skribas malprave ion, bonvolu korektu min. Jen la miaj malfacilaĵoj:

pro, por kaj per. Mi ne komprenas kion oni uzas tiujn prepoziciojn, do mi bezonas kelkajn ekzemplojn, ke klarigas la uzadojn de tiuj vortoj.

La sufikso -um, kio signifias ĝin kaj kiel oni uzas ĝin?

La prepozicio je, kiam devas mi uzi ĝin anstataŭ aliaj prepozicioj?

Mi ankoraŭ devos multe lerni, sed dankon pri alia!
Respekto.

Тerurĉjo (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2016 18.11.08

laŭ mi, plej kompreneble eksplikas uzadon de Esperanto kaj ĝiajn malfacilaĵojn estimata nia sinjoro Wennergren en PoMEGo.

DuckFiasco (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2016 4.02.57

PMEG estas bona sed altnivele skribita.
Fakte, Lernu havas mallongigita versio de ĝi disponebla ĉe: http://lernu.net/gramatiko

pro = kaŭze de
Mi venis malfrue pro la pluvo. Dankon pro la mantelo. Ni triku pro via sano.

por = interŝanĝo, celo, transiĝo, ktp.
La kuko estas por vi. Ŝi estas kuracisto por virinoj. Mi pagis $100 por mia skribotablo.

per = helpe de, uzante
Mi ne povas skribi per la maldekstra mano. Vi lernos multe per tiu libro. La reĝo sendis mandon per sia servisto.

-um = multsenca prefikso sen fiksa signifo. Ĝenerale, "uzas/faras __ iel"
sportumi - ludi sporton
cerbumi - klopode uzi sian menson
plenumi - tute fari ion
amindumi - diri kaj fari la aferojn de amantoj
seksumi - fari seksajn agojn

je = multsenca prepozicio kiam neniu alia ŝajnas taŭgi
Ni venis je la 5a horo. Li estas alta je 2 metroj. La sitelo estas plena je akvo. Vi ja havas rajton je tio.

Por -um kaj je, oni ne povas lerni ĉiujn el iliaj uzoj dum mallonga tempo, sed ili ja estas uzindaj kaj helpemaj aspektoj de la lingvo. Via pacienco estos rekompencita ridulo.gif

Ankaŭ vi povas serĉi tiujn vortojn en aŭ la Reta Vortaro aŭ en Vortaro.net por vidi multe pli da ekzemploj, kiuj helpos al vi kompreni.

Alkanadi (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2016 7.41.28

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pro.html#pro.0

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/por.html#por.0

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/per.html#per.0

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/je.html#je.0

Vi devas enmemorigi la -um- vortojn, ĉar ili ne havas facilan signifon.

Brako --> Brakumo
Sekso --> Seksumo
Komuna --> Komunumo
Vento --> Ventumi

LaAjoasko (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2016 10.58.49

DuckFiasco:Por -um kaj je, oni ne povas lerni ĉiujn el iliaj uzoj dum mallonga tempo, sed ili ja estas uzindaj kaj helpemaj aspektoj de la lingvo. Via pacienco estos rekompencita ridulo.gif

Ankaŭ vi povas serĉi tiujn vortojn en aŭ la Reta Vortaro aŭ en Vortaro.net por vidi multe pli da ekzemploj, kiuj helpos al vi kompreni.
Dankon pro via respondo, Duck! Ĝi estis tre utila. Mi jam uzas la Reta Vortaro (ĝi estas mia plej bona amiko heheh), sed mi penas lerni Esperanton en Esperanto, do mi ne komprenas ĉion kelkfoje.
Ŝajnas al mi, ke nun mi devas eklerni. Dankon ankoraŭ, ĝis! ridulo.gif

Takaisin ylös