Meldinger: 4
Språk: Esperanto
LaAjoasko (Å vise profilen) 2016 12 6 14:55:05
Do, mi volus diri, ke mi ankoraŭ estas komencanto, ĉar mi lernis Esperanton pro nur du semajnoj do se mi skribas malprave ion, bonvolu korektu min. Jen la miaj malfacilaĵoj:
pro, por kaj per. Mi ne komprenas kion oni uzas tiujn prepoziciojn, do mi bezonas kelkajn ekzemplojn, ke klarigas la uzadojn de tiuj vortoj.
La sufikso -um, kio signifias ĝin kaj kiel oni uzas ĝin?
La prepozicio je, kiam devas mi uzi ĝin anstataŭ aliaj prepozicioj?
Mi ankoraŭ devos multe lerni, sed dankon pri alia!
Respekto.
DuckFiasco (Å vise profilen) 2016 12 7 04:02:57
Fakte, Lernu havas mallongigita versio de ĝi disponebla ĉe: http://lernu.net/gramatiko
pro = kaŭze de
Mi venis malfrue pro la pluvo. Dankon pro la mantelo. Ni triku pro via sano.
por = interŝanĝo, celo, transiĝo, ktp.
La kuko estas por vi. Ŝi estas kuracisto por virinoj. Mi pagis $100 por mia skribotablo.
per = helpe de, uzante
Mi ne povas skribi per la maldekstra mano. Vi lernos multe per tiu libro. La reĝo sendis mandon per sia servisto.
-um = multsenca prefikso sen fiksa signifo. Ĝenerale, "uzas/faras __ iel"
sportumi - ludi sporton
cerbumi - klopode uzi sian menson
plenumi - tute fari ion
amindumi - diri kaj fari la aferojn de amantoj
seksumi - fari seksajn agojn
je = multsenca prepozicio kiam neniu alia ŝajnas taŭgi
Ni venis je la 5a horo. Li estas alta je 2 metroj. La sitelo estas plena je akvo. Vi ja havas rajton je tio.
Por -um kaj je, oni ne povas lerni ĉiujn el iliaj uzoj dum mallonga tempo, sed ili ja estas uzindaj kaj helpemaj aspektoj de la lingvo. Via pacienco estos rekompencita
Ankaŭ vi povas serĉi tiujn vortojn en aŭ la Reta Vortaro aŭ en Vortaro.net por vidi multe pli da ekzemploj, kiuj helpos al vi kompreni.
Alkanadi (Å vise profilen) 2016 12 7 07:41:28
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/por.html#por.0
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/per.html#per.0
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/je.html#je.0
Vi devas enmemorigi la -um- vortojn, ĉar ili ne havas facilan signifon.
Brako --> Brakumo
Sekso --> Seksumo
Komuna --> Komunumo
Vento --> Ventumi
LaAjoasko (Å vise profilen) 2016 12 7 10:58:49
DuckFiasco:Por -um kaj je, oni ne povas lerni ĉiujn el iliaj uzoj dum mallonga tempo, sed ili ja estas uzindaj kaj helpemaj aspektoj de la lingvo. Via pacienco estos rekompencitaDankon pro via respondo, Duck! Ĝi estis tre utila. Mi jam uzas la Reta Vortaro (ĝi estas mia plej bona amiko heheh), sed mi penas lerni Esperanton en Esperanto, do mi ne komprenas ĉion kelkfoje.
Ankaŭ vi povas serĉi tiujn vortojn en aŭ la Reta Vortaro aŭ en Vortaro.net por vidi multe pli da ekzemploj, kiuj helpos al vi kompreni.
Ŝajnas al mi, ke nun mi devas eklerni. Dankon ankoraŭ, ĝis!