Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
Kat (Xem thông tin cá nhân) 18:33:15 Ngày 13 tháng 12 năm 2016
Mi afiŝis hieraŭ kaj nun ne povas trovi mian mesaĝon. Mi ŝanĝis miajn filtrajn agordojn por montri al mi mesaĝojn Esperantajn kaj anglajn, kaj pensis ke eble, tiaj agordoj malpermesis al mi vidi la mesaĝon. Do, mi reŝanĝis la agordojn (mi forigis tute la filtrojn) sed ankoraŭ ne povas vidi mian mesaĝon. Ĉu ĝi vere malaperis, aŭ estas jam ia agordo kiu malpermesas al mi vidi ĝin?
Mia originala demando: ĉu estas serĉa funkcio por forum-afiŝojn?
Dankon!
-- Katjo
Vestitor (Xem thông tin cá nhân) 02:55:39 Ngày 14 tháng 12 năm 2016
thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 07:43:49 Ngày 14 tháng 12 năm 2016
tajpu: "site:lernu.net kartono" kaj vi trovos la lokojn, kie uzatas la vorto "kartono" en la paĝo "lernu.net". Vi ankaŭ povas pli konkretigi la aferon:
"Site:lernu.net/en/forumo ..." kaj tio restriktas la serĉon al la anglalinva forumo.
Grown (Xem thông tin cá nhân) 11:52:55 Ngày 16 tháng 12 năm 2016
Kat:Mi afiŝis hieraŭ kaj nun ne povas trovi mian mesaĝon. Mi ŝanĝis miajn filtrajn agordojn por montri al mi mesaĝojn Esperantajn kaj anglajn, kaj pensis ke eble, tiaj agordoj malpermesis al mi vidi la mesaĝon. Do, mi reŝanĝis la agordojn (mi forigis tute la filtrojn) sed ankoraŭ ne povas vidi mian mesaĝon. Ĉu ĝi vere malaperis, aŭ estas jam ia agordo kiu malpermesas al mi vidi ĝin?Malpedante, vi eble ne povas trovi vian mesaĝon ĉar la serĉilo ne plu ekzistas kaj vi ne estas sufiĉe familiara pri la interfaco por ke, vi povu rimarki novajn mesaĝojn. La parolaj vezikoj apud la novaj mesaĝoj kaj la fadenoj kiu enhavas novajn mesaĝajn estas oranĝkolora, sed la parolaj vezikoj apud la malnovaj mesaĝoj kaj la fadenoj kiu enhavas malnovajn mesaĝajn estas grizkolora. Pedante, vian fadenon eble cenzuras.
Kat:Mia originala demando: ĉu estas serĉa funkcio por forum-afiŝojn?Ne, la serĉilo por forum-afiŝaĵojn ne plu ekzistas.
Kat (Xem thông tin cá nhân) 03:51:38 Ngày 17 tháng 12 năm 2016
Dankon pro la helpo!