Sisu juurde

Malaperita Afiŝo - Serĉa Funcio?

kelle poolt Kat, 13. detsember 2016

Postitused: 6

Keel: Esperanto

Kat (Näita profiili) 13. detsember 2016 18:33.15

Saluton!

Mi afiŝis hieraŭ kaj nun ne povas trovi mian mesaĝon. Mi ŝanĝis miajn filtrajn agordojn por montri al mi mesaĝojn Esperantajn kaj anglajn, kaj pensis ke eble, tiaj agordoj malpermesis al mi vidi la mesaĝon. Do, mi reŝanĝis la agordojn (mi forigis tute la filtrojn) sed ankoraŭ ne povas vidi mian mesaĝon. Ĉu ĝi vere malaperis, aŭ estas jam ia agordo kiu malpermesas al mi vidi ĝin?

Mia originala demando: ĉu estas serĉa funkcio por forum-afiŝojn?

Dankon!

-- Katjo

Vestitor (Näita profiili) 14. detsember 2016 2:55.39

Bedaŭrinde, la respondo estas: ne.

thyrolf (Näita profiili) 14. detsember 2016 7:43.49

Tamen oni povas serĉi per google:

tajpu: "site:lernu.net kartono" kaj vi trovos la lokojn, kie uzatas la vorto "kartono" en la paĝo "lernu.net". Vi ankaŭ povas pli konkretigi la aferon:

"Site:lernu.net/en/forumo ..." kaj tio restriktas la serĉon al la anglalinva forumo.

Тerurĉjo (Näita profiili) 14. detsember 2016 15:36.25

ля tut-tera komploto de fremd-monstroj:
externalImage.png

Grown (Näita profiili) 16. detsember 2016 11:52.55

Kat:Mi afiŝis hieraŭ kaj nun ne povas trovi mian mesaĝon. Mi ŝanĝis miajn filtrajn agordojn por montri al mi mesaĝojn Esperantajn kaj anglajn, kaj pensis ke eble, tiaj agordoj malpermesis al mi vidi la mesaĝon. Do, mi reŝanĝis la agordojn (mi forigis tute la filtrojn) sed ankoraŭ ne povas vidi mian mesaĝon. Ĉu ĝi vere malaperis, aŭ estas jam ia agordo kiu malpermesas al mi vidi ĝin?
Malpedante, vi eble ne povas trovi vian mesaĝon ĉar la serĉilo ne plu ekzistas kaj vi ne estas sufiĉe familiara pri la interfaco por ke, vi povu rimarki novajn mesaĝojn. La parolaj vezikoj apud la novaj mesaĝoj kaj la fadenoj kiu enhavas novajn mesaĝajn estas oranĝkolora, sed la parolaj vezikoj apud la malnovaj mesaĝoj kaj la fadenoj kiu enhavas malnovajn mesaĝajn estas grizkolora. Pedante, vian fadenon eble cenzuras.

Kat:Mia originala demando: ĉu estas serĉa funkcio por forum-afiŝojn?
Ne, la serĉilo por forum-afiŝaĵojn ne plu ekzistas.

Kat (Näita profiili) 17. detsember 2016 3:51.38

Mi bedaŭras, ke ankoraŭ ne estas serĉilo -- mi kutime serĉas ĉu jam ekistas afiŝoj pri la temo, pri kiu mi volas skribi. Mi esperas ke la serĉilo supriĝis en la dezir-listo. : )

Dankon pro la helpo!

Tagasi üles