K vsebini

Subtenu nin

od Justpatrolo, 25. december 2016

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

Justpatrolo (Prikaži profil) 25. december 2016 14:26:54

Laŭ la interreta poŝto mi ricevis leteron de la teamo de Lernu.net.
Interalie, la letero enhavas interesan komencon:
"Vi ricevis nian leteron, ĉar vi estas registrita en Lernu..." ktp, ktp... Subtenu nin...

Jes, iam mi skribis kelkfoje en diversaj fadenoj, sed post ioma tempo decidis forlasi retpaĝaron Lernu.
Estus bone kalkuli kiom da forumanoj foriris kaj kompreni KIAL. Multaj el ili efektive kaj sincere subtenis la retpaĝaron finance, tamen venis la tempo kiam pluraj el ili foriris laŭ propra decido aŭ administracio de Lernu nuligis ilian konton laŭ sia volo.

En listo de la forumo ankoraŭ ekzistas multaj oldaj interesaj temoj, en kiuj partoprenis multaj homoj. Oni skribis demandojn kaj ricevadis grandan kvanton da respondoj. Nun en la fadenoj restis kelkaj aktivuloj, kiuj akumulas de 1 ĝis 5 respondoj en ĉiu temo.

Ĉu tio estas normo? Kio okazis? Ŝajnas la administracio de Lernu faras ion neveran.

Estas problemo - forestas solvo. Vi povas pridiskuti tion.

Roch (Prikaži profil) 25. december 2016 21:50:33

Eble estas io ke vi kontrolis, kiam vi registris demando.gif

io simila al: Benevolu informi min pri la retejo

Mi neniam ricevis tian mesaĝon! rideto.gif

vmel (Prikaži profil) 26. december 2016 10:42:34

Mi dum pluraj jaroj instruis en lernu.net (kontrolis taskojn de lernantoj) - ĉiufoje venis poŝta averto pri plenumita tasko. Poste tiuj avertoj ne plu aperis dum eble 2 jaroj, mi nebule aŭdis, ke la retejo estas renovigata, kaj hieraŭ mi ricevis leteron kun peto reviziti la retejon.

Tamen mi ne komprenas, kiel ĉio funkcias nun. Kiel oni lernas, kiel plenumas taskojn, kiu kontrolas?

Grown (Prikaži profil) 26. december 2016 12:22:14

Mi akceptas kaj obeas la Akademion kaj iliajn verkojn sendiskute kaj senmalsukcesege. Nun kiam mi diris tion, Lernu ofertas La Teorio Nakamura. Mi havas kursaĵon ankaŭ.

Roch (Prikaži profil) 26. december 2016 17:41:57

Mi ricevis the retmesaĝon ĉi-matene ridego.gif

raffadalbo (Prikaži profil) 26. december 2016 21:06:56

Ankaŭ mi ĵus ricevis la retmesaĝon. Kiam estis la malnova paĝaro, iam mi donacis monon por subteni lernu. Sed nun mi sentas perfidita.

Tiu ĉi ne estas simple nova paĝaro, ĝi estas tute malsama aranĝo: pli bela, eble, sed malpli utila. Oni ne povas skribi al aliaj lernu-anoj, oni havas nur unu kurson (kiun mi ne ŝatas), nur la forumaro funkcias preskaŭ kiel en la pasinteco (sed pluraj funkcioj mankas).

Kial forĵeti en la rubujon altvaloran ĵuvelon? Kial decidi ke ĉio estu refarita el nulo? Kaj tamen mi provis fidi, mi diris al mi mem: la eldonistoj bezonas tempon. Poste, mi ne vidis eĉ etan plibonigon. Neniun ŝanĝon. Mi kredas ke la plibonigado estos tre malrapida. Estis eraro forigi ĉion; indis ŝanĝi nur pecon post peco, ekzemple nur la forumaron, nur la novan kurson (sen forigo de la malnovaj) ktp.

Espereble la estroj de lernu! komprenos... espereble, sed mi ektimas ke ili ne plu kapablos rektigi la boaton.

Vestitor (Prikaži profil) 27. december 2016 05:44:44

vmel:Mi dum pluraj jaroj instruis en lernu.net (kontrolis taskojn de lernantoj) - ĉiufoje venis poŝta averto pri plenumita tasko. Poste tiuj avertoj ne plu aperis dum eble 2 jaroj, mi nebule aŭdis, ke la retejo estas renovigata, kaj hieraŭ mi ricevis leteron kun peto reviziti la retejon.

Tamen mi ne komprenas, kiel ĉio funkcias nun. Kiel oni lernas, kiel plenumas taskojn, kiu kontrolas?
La antaŭa lernsistemo ne plu funkcias ĉar la nova kurso estas 'mem-studo' kurso. Eble estas tro frua scii ĉu tiu estas bona aŭ malbona (se ĝi eĉ eblas scii).

Nazaj na začetek