Więcej

Kial Esperanto estas malfacila?

od phi500ac, 29 grudnia 2016

Wpisy: 27

Język: Esperanto

phi500ac (Pokaż profil) 29 grudnia 2016, 18:36:51

Tiu fotografio en mia profilo montras min, en la domo, kie mi vivis en 2009. Tiam mi loĝis en Bĕijīng. Mi tuj diros, kial mi vojaĝis al Ĉinio.

Mia patro havis amikon, kiu nomiĝis Glenn Doman. Laŭ tiu Glenn Doman, oni devas instrui lingvojn al infanoj, kiam ili estas ankoraŭ beboj. Do mi komencis lerni lingvojn, kiam mi estis du jaraj.

Glenn Doman skribis librojn por instrui junajn infanojn pri lingvoj, matematiko kaj korpa ekzercado. Mia patro uzis tiujn librojn por eduki min, kaj aliajn infanojn. Sinjoro Doman amis la Portugalan kaj Japanan lingvojn, sed mia patro decidis instruigi min pri la Ĉina anstataŭ la Japana lingvo. Kiam mi havis unu jaron kaj 8 monatojn, mi komencis lerni kun nativaj parolantoj la Portugalan, la Ĉinan, kaj la Francan lingvojn. La Anglan Lingvon mi lernis en lernejo, en Urbo Logan, Utah. Pri la Antikva Greka Lingvo mia patro kaj mia patrino instruis min hejme. Mi lernis la dialektojn de Homero kaj de Plato. La unua libro, kiun mi legis, estis "La Iliado" en Homera Greka Lingvo. La dua estis "Harry Potter" en la Angla Lingvo. La tria estis "La Azeno", en Attika Greka Lingvo. La kvara estis "A series of unfortunate events" en la Angla Lingvo. La kvina estis "Robotoj sur Tero" en Esperanto.

Kiam mi konkludis la kurson en Mont Logan Highschool, Logan, Utah, mia patro diris al mi, ke ni ne havis monon, por ke mi studu en Usona universitato. En alia oportuno, mi rakontos, kiel mi studis medicinon em Brazilo, faris la USMLE por reiri al Usono, kaj tiel plu. En tiu serio de artikoloj, mi diros, kial mi opinias, ke Esperanto estas malfacila.

En 2010, mi faris ekzamenon por eniri medicinan lernejon em Brazilo. La ekzameno nomiĝas ENEM. Pli ol kvin milionoj da studentoj ĉiujare devas redakti en Portugala lingvo, kaj fari testojn pri Lingvoj, Matematiko, Naturaj Sciencoj kaj Homaj Sciencoj. Mi estis facile aprobita. Tio monstras, ke la metodo de Glenn Doman funcias almenaŭ por la Portugala Lingvo.

En 2009, mi faris teston en Ĉinio por labori, kiel tradukisto. Mi estis aprobita, kaj la ĉinoj dungis min, donis al mi belan domon en Bĕijīng, kaj pagis al mi bonan salajron. Mi loĝis en Ĉinio dum unu jaro. Ĉinoj facile komprenas ĉion, kion mi parolas. Kaj mi komprenas ilin. Tio montras, ke la metodo de Doman funcias por la Ĉina Lingvo.

En la Mont Logan Middle School, mia nomo ĉiam aperis en Roll of Honor por la Angla Lingvo. Mi estis aprobita en ĉiu testoj pri Angla Lingvo, kiujn mi faris. Tiu provas, ke la metodo de Doman funcias por la Angla Lingvo. Kiam mi konkludis medicinan lernejon, mi testiĝis pri la Angla Lingvo kaj estis aprobita sen problemo.

Sed kiam mi faris ekzamenon de Esperanto tie ĉi en Lernu.net, mi ne estis aprobita. Krom tio, kiam mi parolas al Esperantistoj en Brazilo, aŭ en Mongolio, aŭ en Japanio, aŭ en Utah, neniu komprenas min. Kiam mi skribas Esperanton, mi ĉiam forgesas la akuzativon. Mi malfacile legas librojn en Esperanto. Tio montras, ke la metodo Doman ne funkciis por Esperanto.

phi500ac (Pokaż profil) 29 grudnia 2016, 20:08:48

== Unua Esperanta malfacilaĵo

Kiam mi estis dekjara, instruistino de la Utah State University diris al mi, ke la Grekaj verboj estas malfacilaj. Sed mi povas aserti al vi, ke mi neniam studis la Grekajn verbojn, sed mi uzas ilin bone kaj komprenas ĉiujn verbajn nuancojn de Homero. Mi lernis tiajn verbojn, kiel Agontino de Hipona lernis la Latinan Lingvon, aŭdante la mildan voĉon de mia patrino. Eble mia patrino ankaŭ elparolis la Francajn nomojn de la semajnaj tagoj. Sed me ne povas diri al vi ĉu "Merkredi" estas la kvara aŭ kvina tago. La verbojn mi ne forgesis, sed la stultajn Francajn nomojn por la semajnaj tagoj mi ne memoras plu. Mi ankaŭ ne forgesis la Francajn verbojn. Mi eĉ memoras tiajn verbajn formojn, kiujn la Francoj nur skribas. Sed la semajnajn tagojn mia cerbo rifuzis konservi.

Mi ne studis la Grekajn verbojn, sed mi certe studis la nomojn de la semajnaj tagoj, kaj la monatajn nomojn en Esperanto. Ĉu vi scias, kiel la ĉinoj nomas la monatojn? Unu-luno (一月), du-luno (二月), tri-luno (三月), k.t.p. Por la semajnaj tagoj, ili diras semajno-1 (星期一), semajno-2 (星期二), semajno-3 (星期三), k.t.p. Kiam mi estis dekjara, mia instruistino komencis instrui la monatajn nomojn kaj la semanajn tagojn en Esperanto. Mi ne komprenis, kial en Ĉina Lingvo la afero estas tiel facila, sed en Esperanto estas tial malfacila.

Sinjorino Claudia (legi Klaŭdja), la instruistino, diris al mi ke Esperanto estis pli facila rilate al la semajnaj tagoj, ĉar ĝi estas simila al la Angla lingvo. Mi respondis, ke mi ne vidis similecon inter "wednesday" kaj "merkredo". Ŝi diris, ke "wednesday" signifas "Wōdnesdæg" en Malnova Angla Lingvo (tago de Odin), kaj Esperanto omaĝas al dio Merkuro. Do ŝi demandis ĉu mi parolis la Francan Lingvon. Mi respondis, ke jes, mi parolas France. Do ŝi konkludis sian rezonadon: "Ĉu vi vidas, kiel Esperanto estas facila? Sufiĉas, ke vi parolu la Francan lingvon, por lerni la tagojn de la semajno."

Mi neniam lernis la semajnajn tagojn, la monatojn kaj la sezonojn en Esperanto.

Vinisus (Pokaż profil) 29 grudnia 2016, 20:09:30

Ne plendu mia kara! Vi bonege regas Esperanton. Gratulon!

phi500ac (Pokaż profil) 29 grudnia 2016, 20:40:15

== Dua Esperanta malfacilaĵo

En Ĉina Lingvo, multaj verboj povas esti transitivaj aŭ netransitivaj. Sed oni ne sinokupas pri la afero. La ĉinoj ne necesas memorigi trasitivecon. "Li foriris" (他走了) estas netransitiva. "Mi manĝas flanan torton" (我吃派了) devas esti transitiva. Sed kiu maltrankviliĝas pri tiu? Who cares?

La Angla Lingvo estas tre simila al la Ĉina Lingvo rilate al transitiveco. Oni povas diri "The water boils" (la akvo bolas) aŭ "He boils the water" (li boligas la akvon).

En Ĉinio, vi renkontas klerajn homojn, kiuj neniam studis gramatikon. Se vi parolas pri transitivaj (及物动词) aŭ netransitivaj (不及物动词) verboj, la ĉinoj ne komprenos la aferon.

Do la dua malfacilaĵo de Esperanto estas verboj transitivaj kaj netransitivaj.

Vinisus (Pokaż profil) 29 grudnia 2016, 21:00:14

Ne forgesu ke en la angla ekzistas neregulaj verboj, kiujn oni devas parkerigi; por mi vera teruraĵo. ridulo.gif

phi500ac (Pokaż profil) 30 grudnia 2016, 01:37:19

Vinisus. Mi lernis la Portugalan Lingvon. Tiam mi pensis ke ĝi estis tre malfacila pro la komplikaj pronomoj (próclise, ênclise, mesóclise). Kiam mi iris al Petrolina urbo, mia opinio tute ŝanĝiĝis, ĉar "me" estas la sola oblikva pronomo, kiun mi aŭdis en tiu urbo. La Petrolinanoj diras: vou visitar ele, num tava vendo ela, me dá ela aqui, kaj tiel plu. Mia instruistino ĉiam mi diris, ke oni ne povas komenci frazon per atona pronomo. Mi kredas ke la esprimo kiun mi pli ofte aŭdis estis "Me dá".

Kiam mi vojaĝis al Ĉinujo, mi maltrankviliĝis pri tonaj ŝanĝoj, karakteroj ekster la HSK listo, kaj tiel plu. En Ĉinio, mi observis ke nur instruistoj prononcas tonan ŝanĝon, kaj neniu konas karakterojn ekster la HSK listo.

Mi povas aserti, ke 90 procentoj da amerikanoj nenion scias pri neregulaj verboj.

abaligu (Pokaż profil) 30 grudnia 2016, 08:34:24

Al phi500ac:

Kiom miriga al me estas, ke vi parolas tiom da lingvoj. Miaopinie, lingvolernado estas elĉerpa kaŭze de vortprovizo, gramatiko kaj familiareco al lingvistiko. Kio estas via motivado lerni lingvojn tutmonde?

Vestitor (Pokaż profil) 30 grudnia 2016, 12:04:31

Via 'persona vojaĝo' estas fascina, sed mi ne vidas konvinkan argumenton kiu montras kiel Esperanto estas 'malfacile'. Mi nur povas konkludi ke vi trovas ĝin persone malfacila.

Mi ne studas Esperanton gramatikon tre ajn. Nur sufiĉe por scii kiel uzi la lingvon kaj kiam mi bezonas klarigojn. Mi faris la saman kun la Latina en lernejo. Mi lernis la Germanan de mia patrino; mi neniam legis verbon libron.

Ĉiuj venas el malsama perspektivo. Via situacio ne vere reprezentas la mezumon lernanton.

rafaelfortalezo (Pokaż profil) 1 stycznia 2017, 00:05:18

Laŭ vi, Esperanto estas malfacila, sed vi povas esprimi viajn pensojn tre bone, kun nur malmultaj eraroj.

Vinisus (Pokaż profil) 1 stycznia 2017, 14:15:16

Esperanto komence ŝajnas facile lernebla, sed kiam oni trafas literaturan nivelon; ĝiaj malfacilecoj similas al tiuj, kiuj ekzistas en aliaj lingvoj.

Wróć do góry