К содержанию

Ĉu usonanoj pruvis ke Rusio intermiksiĝis en la balotoj?

от Fuzzy, 1 января 2017 г.

Сообщений: 12

Язык: Esperanto

Fuzzy (Показать профиль) 1 января 2017 г., 22:40:09

Mi vidis en la novaĵoj ke la usona registaro publikigis raporton enhavantan la pruvojn pri la eventuala rusia informatako kontraŭ la usona elekta sistemo. Sed laŭ la rusiaj televidkanaloj la pruvoj estas malkonvinkaj kaj tute bagatelaj.
Ĉu vi legis tiun raporton? Mi volus scii, ĉu la pruvoj, laŭ vi, estas vere ion pruvantaj, aŭ ĝi estas nur informa milito kontraŭ Rusio?

cromañon (Показать профиль) 2 января 2017 г., 18:37:11

ŝajnas ke hillary kaj la usonaj demokratoj pagis altegan prezon pro sia senfina kunfrontado al rusio, pro tio obamo estas tiel furioza kaj nun agas kaj prenas decidojn kontraŭ rusio kiel frenezulo.

abaligu (Показать профиль) 3 января 2017 г., 6:30:29

Mi vidis Vladimir Putin kune Hillary Clinton kaj Angela Merkel kiam mi estis studento en UIBE en 1999. Unu nokton kiam mi sugestis ke viroj devus esti afabla al la virinoj sen ilia edzoj proksime, Putin levis manon kontraŭ ili. Hillary Clinton kaj Angela Merkel estis konsternitaj kiam siaj buŝoj malfermiĝis. Tamen, mi estis amuzita.

La intrigo estis enscenigita pro mia demando pri la malamo de Putin al "Duŝman", denaska vorto de mia popolo, kiu sonas Deutschmann germane. Putin diris ke li estus neniam plaĉita ĝis ekzistis neniu "Duŝman" sur Tero. Putin diris tiel fiere ke Hillary Clinton kaj Angela Merkel protestis tuj. Ili ekkriis "Protesto!"

Pasintmonate kiam mi aŭdis, ke Hillary Clinton malsukcesis en ŝia elekto, mi konis ke la rezulto povus esti danke al Vladimir Putin, kiu devus komenci retmiliton aŭ meti malbenon sekrete. Ili malamas sin reciproke, kvankam ili kisas vangoj kiam fotita sur ekrano.

Fuzzy (Показать профиль) 7 января 2017 г., 9:30:49

Mi mem provis legi la raporton, kiun la usonaj kontraŭspionaj servoj preparigis por Trampo. Mia angla estas neperfekta, kaj ĉion kion mi komprenis, estas ke la raporto nur kulpigas rusiajn propagandistojn (inkluzive ruslingvaj, kiel Dmitrij Kiseljov!) je favoraj mesaĝoj rilate Trampon ka malfavoraj rilate Klinton'on. Tio certe veras kaj evidentas.
Sed en la raporto mem ja estas skribita nome tio:
Kremlin officials thought that any
praise from Putin personally would backfire in
the United States.
-- la rusia por-Trampa propagando devas havi malan efekton en Usono laŭ la opinio de la rusiaj oficistoj (ĉu mi prave komprenis?).
Do, logike sekvas, ke la rusiaj propagandistoj strebis helpi al Hillari, ĉu ne???

Koracio (Показать профиль) 7 января 2017 г., 9:49:27

Liberaluloj ne povas malvenki, kiel malgrandaj infanoj.

Stefano888 (Показать профиль) 26 мая 2017 г., 21:56:48

Neniu rusio diris al mi voĉdoni por Trump. Hillary Clinton perdis ĉar multaj usonanoj kredas ke ŝi estas krimulino kiu uzis sian politikan influon por ŝirmi sin kontraŭ leĝa persekuto. Ŝi klare mensogis al la Usona Kongreso kaj la FBI. Ekzistas videojn en Jutubo pruvante ĉi tion. Ili enhavas elĉerpaĵojn de CSPAN kiuj sendube pruvis ke ŝi mensogis. Rusio ne posedas CSPAN. CSPAN filmas la Kongreson dum la membroj estas ĉeestas. CSPAN filmas kongresajn komitato-kunvenojn ankaŭ.

Altebrilas (Показать профиль) 10 июня 2017 г., 13:00:09

Ni atendas, ke ĵurnalistoj faru sendependan enketon. Sed se iu malhelpas tiajn enketojn, oni supozas, ke la kaŝindaj informoj estas malfavoraj al ili. Ne estas scienca vero, sed la plej probabla ebleco.

robbkvasnak (Показать профиль) 13 июня 2017 г., 17:34:30

Ne vere temas pri la klopodoj de iuj rusoj. Temas pri la emo de republikanaj anoj koludi kun rusaj agantoj por ricevi monon kaj pri ilia emo mensogi pri tio publike. La krimuloj ne estas la rusoj sed la malhonestaj usonaj politikistoj kiuj pretas vendi sin kaj sian patrion sekrete. La pruvojn havas tiuj kiuj kontrolas la registaron en Vaŝingtono kaj nun la kongreso heziteme esploras la faktojn - kial heziteme? nu, ĉar la malhonestaj politikistoj estas en la sama partio (republikana) kiel la partio kiu kontrolas la kongreson.
Ni (mia edzo kaj mi) provas vendi nian domon en Usono kaj ni volas elmigri por iri vivi en Brazilo, de kie venas mia edzo. tion ni faras ne nur pro la ege malhonesta registaro en Usono sed ankaŭ ĉar ni kredas ke Brazilo estos ŝlosila en la futuro de Esperanto kaj ni volas partopreni en tiu evoluo. Brazilo nuntempe ankaŭ havas koruptan registaron sed ĝi ne estas rasista, ksenofoba, homofoba kaj perfida kiel estas la usona registaro kaj duono de la usona popolo kiu subtenas tiun registaron.

Altebrilas (Показать профиль) 14 июня 2017 г., 16:42:58

robbkvasnak:... sed ankaŭ ĉar ni kredas ke Brazilo estos ŝlosila en la futuro de Esperanto kaj ni volas partopreni en tiu evoluo....
Saluton, Robb,
Mi kredis legi "ŝlosita", kaj tuj ne komprenis...

Cetere, la kutima uzado de "ŝlosilo" en tiu signifo ne ŝajnas al mi tre taŭga, ĉar estas hazardo ke la sama mekanika ilo uzatas ambaŭ por ŝlosi kaj malŝlosi... En tiu signifo, "malŝlosilo" pli taŭgus...

Bonan estonton al la Brazila Esperanto Asocio!

robbkvasnak (Показать профиль) 14 июня 2017 г., 17:28:36

dankon, Altebrilas, mi eble iomete "blinde" tradukis el eŭropidaj lingvoj. Sed mi ja kredas ke la bazila socio estos ĉefa "ekilo" por nia lingvo. Mi nun vizitis la landon 7 foje. Brazilanoj ne brilas en la kampo de uzado de fremdaj lingvoj. Ilia lingvo estas tre nuancoza kun multaj, multaj idiotismoj generitaj per la riĉa historio de la lando. Do por fremdaj homoj malfacile aprendebla. Brazilo estas grandega lando kun pli ol 215 milionoj da loĝantoj kaj oni povas veturi kelkajn tagojn tie aŭte de la nordo ĝis en la sudon, sen aŭdi alian lingvon. Pro tio ili ne lernas aliajn lingvojn facile. Aliflanke, ili troviĝas en sufiĉe malgranda komunumo de samlingvanoj (Portugalo, Orient-Timoro, Angolo, Mozambiko kaj kelkaj insuletoj) do la portugala ne estas granda internacia lingvo (neniu universitato en mia regiono ofertas kursojn en la portugala). Sed samtempe la brazilanoj estas tre inventemaj - ekz. ili havas aŭtojn kapablajn uzi diversajn fuelojn laŭ la decido de la kondukanto, proprajn aviadilojn, propran kosmoŝipan centron, ktp. Samtempe ili havas socian modelon en kiu homoj de diversaj etnaj praligoj harmonie kunlaboras, inter(ge)edziĝas, kaj kiuj tamen respektas unu la alian senla primitiva rasismo kiel en Usono. Jes, Brazilo havas problemojn - eĉ multajn - sed estas kreema lando kie oni konscias malferme, publike pri tiuj problemoj. Kaj multaj brazilanoj estas scivolemaj pri Esperanto. Mi tie ne trafas la sarkasmon de la eŭropanoj pri ĝi.
Eble mi devas diri ke laŭ mi Brazilo estos "motoro" de la movado.

Наверх