Skip to the content

Adjektivaj verboj

by phi500ac, January 5, 2017

Messages: 2

Language: Esperanto

phi500ac (User's profile) January 5, 2017, 12:25:24 AM

Mi legis en libro de Claude Piron, ke mi rajtas uzi vortokreadon laŭ mia prefera lingvo. Kelkaj hamitaj lingvoj permesas verbigi ĉiun vorton. Mi volas scii ĉu la frazoj subaj estas facile kompreneblaj al eŭropaj esperantistoj.

1 -- Multas tio pli ol afero ĉiu.

2 -- Belas virino tiu.

Alia demando: Kiel mi povas montri posedon per unu vorto, kiam mi volas ankaŭ diri ke la objekto ĝenerale apartenas al virino, al pluraj posedantoj, kaj tiel plu. Ekzemple, la frazo

sbojt n imyr njut

signifas "instruo de-a estro urba". Oni rigardas instruon, kiu venas el la urbestro, malsame ol instruo de virino, instruo de stultulo, instruo de generalo, kaj tiel plu. Ĉu mi povas krei posedajn adjektivojn en Esperanto? Mi jam aŭdis esperantistojn, kiu adjektivigas aŭ adverbigas kelkajn prepoziciojn. Ekzemple, laŭa, supera, suba, ĉirkaŭa, k.t.p. Do mi pensas ke mi povas adjektivigi ĉiujn preposiciojn, kiel en hamitaj lingvoj. Sed eble estas alia metodo por krei posedajn adjektivojn krom aldoni la adjektivigan A al prepozicio "de".

Mi faras tiajn demandojn, ĉar mi tradukas libron al Esperanto, kaj mi volas konservi kelkajn kulturaĵojn de la originala verko.

raffadalbo (User's profile) January 5, 2017, 9:49:23 PM

phi500ac:Mi volas scii ĉu la frazoj subaj estas facile kompreneblaj al eŭropaj esperantistoj.
1 -- Multas tio pli ol afero ĉiu.
2 -- Belas virino tiu.
Por mi la frazo 2 estas tre klara.

Pri la frazo 1, mi kredas ke vi celis:
1 -- Gravas tio pli ol afero ĉiu. (= Tio estas grava, pli ol ĉiu afero.)

"Multa" (do ankaŭ "multas") havas alian signifon ol "grava" (kaj "gravas") - kaj ankaŭ ol "granda" (kaj "grandas"). "Multas" por mi signifas "havas pli grandan kvanton".

Back to the top