До змісту

Kial Esperantistoj senambicias?

від Cyrill, 8 січня 2017 р.

Повідомлення: 5

Мова: Esperanto

Cyrill (Переглянути профіль) 8 січня 2017 р. 15:31:42

Saluton al ĉiuj!

Ĉar la veninta jaro 2017 estas jubilea por Esperanto, mi volus okaze de tio komenci diskuton pri perspektivoj de la lingvo kaj nia agado per ĝi.

Unua temo, kiun mi volas proponi enkadre de tio kaj kiu jam delonge interesas min, estas jena: kial Esperantistoj estas tiel senambiciaj en sia agado?

Pri kio mi parolas? Jen konkreta ekzemplo:

En Esperantaj novaĵoj ĉe Fejsbuko kaj aliaj similaj lokoj regule anoncas sin E-grupoj el diversaj foraj landoj. Kion ni povas atendi en tiaspeca anonco? Kolektivan foton kun la Esperanta flago. Ĉu tamen tio estas ĉio, kion Esperantistoj povas proponi al la mondo? Ĉu ili ne povas demonstri, ke ilia kara lingvo kapablas fari aferojn pli grandajn?

Bone, vi diros. Kion do ili kapablas fari -- sen financoj, sen apogo?

Ili povas rakonti pri ajnaj aĵoj, kiuj rilatas ilian lokon kaj estas interesindaj al la tuta mondo. Kaj ili povas rakonti pri tio ne nur al Esperantistoj, sed ankaŭ al ne-Esperantistoj.

Kiel ili povus fari tion?

Por tio oni bezonas krei retejon kun diverslingvaj versioj. Ekzemple, ĉe servo atspace.com oni povas senpage krei belaspektan multlingvan retejon per movilo WorldPress kaj kromprogramo PolyLang. Jen ekzemplo, farita de mi.

Kreinte tian retejon, ili komencas plenigi ilin per enhavo en Esperanto kaj kooperigas alilandajn Esperantistojn por traduki ĉi tiun enhavon en aliajn naciajn lingvojn. Rezulte ĝi estos akirebla por vastega aŭditorio.

Frukton de tia laboro oni agnoskos digna kaj atentinda sendepende de tio, kiel oni rilatas al Esperanto. Kaj se tia laboro estus disvastiĝinta, ĉu ĝi ne estus pli bona reklamo por la lingvo, ol ĉio farita ĝis nun? Jes, tio estus nur unua paŝo, tamen oni vidus, ke tio estas paŝo supren.

Vestitor (Переглянути профіль) 8 січня 2017 р. 18:55:29

Bone, mi tre amis la rusan animacio-filmon, speciale la muziko. Kvankam, mi ne certas kiel ĝi estas promocio de Esperanto.

mkj1887 (Переглянути профіль) 9 січня 2017 р. 02:54:58

Mi estas kreanta Esperanto-bazitan antaŭ-finaĵon por la anglalingva versio de Wikipedia, kiu prezentas ampleksan krucreferencadon. Vi povas legi pli pri ĝi ĉi tie: http://esperanto.stackexchange.com/questions/2616/...

mkj1887 (Переглянути профіль) 10 січня 2017 р. 17:40:51

Mi memoras, ke ie Tibor Sekelj diris, ke okupiĝo pri la Esperanto-Movado estu lasita al tiuj, kiuj ne sukcesis en al vivo.

Grown (Переглянути профіль) 18 січня 2017 р. 08:34:52

Ĉu Esperantistoj senambicias?

Назад до початку