去目錄頁

Pri kancero - Multaj malsanoj

phi500ac, 2017年1月12日

讯息: 4

语言: Esperanto

phi500ac (显示个人资料) 2017年1月12日下午9:03:04

Mi estas kancera kuracisto. Pli bone, mi estos kancera kuracisto, kiam mi finos mian medical school residency (medicinan lernan residencon). En la medical school residency, oni devas skribi mallongajn eseojn pri temoj, kiel melanomao. Miaj eseoj celas trankviligi pacientojn pri kancero. Homoj ofte teruriĝas senmotive pri kancero. Vi trovos mian unuan eseon en tiu paĝo:

http://medicina.tips

Tie mi klarigas, ke kancero ne estas singulara neresanigebla kaj nekuracebla malsano, kiu nepre mortigas siajn viktimojn. Kancero estas kolektiva nomo por multaj malsanoj, kiuj estas karakterizitaj de senorda ĉela replikiĝo. La kuracisto devas studi nur unu tipon el tiuj malsanoj vice. Tiam vi vidos, ke ĉiu kancero izolita estas facile evitebla kaj kuracebla. En mia unua eseo mi parolas pri haŭta kancero. Mi elektas Aŭstralio por tiu studo, ĉar tie la haŭta kancero estas tre mortiga. Sed eĉ en Aŭstralio, oni kuracas la plimulton da haŭtaj kanceroj, kaj la pacientoj resaniĝas.

Estas multaj malsanoj, kiujn oni nomas haŭtaj kanceroj, kiel aktinic keratoses (AK), basal cell cancer (BCC), squamous cell carcinoma (SCC) kaj melanoma kancero. Tiaj kanceroj estas pli oftaj en Aŭstralio kaj Nova Zealando, sed eĉ en tiuj landoj ne mortigas multajn homojn. La plej agresema kaj mortiga haŭta kancero estas la melanomao. En Aŭstralio, okdek naŭ procento (89%) da viroj, kaj naŭdek kvar procento (94%) da virinoj resaniĝas de melonamao. En 2013, melanomao mortigis 1617 aŭstralianojn. En la sama jaro, la malsano mortigis nur 317 homojn en Nova Zealando. Kiel vi povas vidi, eĉ en tiuj landoj, kie la malsano estas pli mortiga, malmultaj homoj mortis de melanomao.

Melanomao estas facile evitebla, kaj oni povas frue detekti ĝin. Brazilanoj montras tion. Estas Brazila regiono, kiun la loĝantoj nomas Brasul. La Brasulanoj venis precipe el Eŭropo, kiel la Aŭstralianoj kaj Zealandanoj. Multaj venis el Germanio, kaj ankoraŭ parolas la Germanan Lingvon. Aliaj venis el Italio, Pollando, kaj Ukrainio. La Itala heroa virino Anita Garibaldi naskiĝis en Brasulo, kaj batalis sensuksese kun sia edzo Giuseppe por liberigi Brasulon de Brazilo.

La populacio de Brasul (28.000.000) estas dudek procento pli granda ol la Aŭstralia loĝantaro (23.000.000). Sed nur 330 brasulanoj mortis de melanomao. La brasulanoj evitas zorgeme la melanomaon. Ili rite ekzamenas la haŭton de siaj familianoj por trovi suspektajn makulojn. La virinoj estas tre vantaj, kaj iras ofte al dermatologiisto por forigi ĉiujn makulojn. Ili ankaŭ konsultas pri la UV indekso antaŭ ol iros al strando.

phi500ac (显示个人资料) 2017年1月14日上午3:16:25

Kara Terurĉjo.

Ĉu vi loĝas en Kaliningrado? Tiun teritorion mi nepre volas viziti. Mi jam aŭdis multe pri Kaliningrado, la famaj sep pontoj en Königsberg, Euler, Immanuel Kant, kaj tiel plu. Fakte mi neniam legis librojn verkitajn de Kant aŭ Euler. Mi nur scias, ke tiuj homoj loĝis en Kaliningrado dum partoj de siaj vivoj.

Sed ni diskutu mian mallongan eseon. Ĉu vi kredas ke ĝi ne estas facile komprenebla? Mi uzis kelkajn vortoj el la Angla Lingvo, ĉar mi ne trovis bonajn esprimojn en Esperanto. Eble vi povos helpi min pri la afero.

Residency -- En Usono, medicina kurso havas kvar etapojn:

1 -- Universitato: la studento faras kurson pri scienco, arto kaj teknologio dum ĝenerale kvar jaroj. En Usona universitato, oni lernas kemion, fisikon, komputilan sciencon, matematikon, Anglan Lingvon kaj iom da Latina Lingvo.

2 -- Medicina Lernejo: Oni lernas pri medicino en aparta branĉo de la universitato dum kvar aŭ kvin jaroj. La usonanoj nomas tiun branĉon "Medical School". Post universitato kaj medicina lernejo la studento faras tri ekzamenojn pri siaj scioj. La aro da tiuj ekzamenoj nomiĝas USMLE (United States Medical Licensing Examination).

3 -- Interna Medicino: La studento laboras en hospitalo pri Interna Medicino dum du jaroj. Interna Medicino temas pri internaj organoj.

4 -- Residenco: La studento laboras kun profesoroj dum tri aŭ kvar jaroj. Mi nomis tiun etapon "residenco".

La residenco ne estas ejo. Tial ne estas ĝuste nomi ĝin "loĝejo". Mi parolis pri la afero al kuracistoj el Rusio, kiujn mi renkontis en Los Angeles (urbo de California). Ili diris, ke la rusoj nomas tiun etapon клиническая ординатура. Mi ne scias la Rusan Lingvon, sed la literoj estas tre similaj al la Greka alfabeto. Do mi transkriptis la esprimon tiel: kliniŝeskaja ordinatura. Mi pensas, ke bona traduko de "ordinatura" al Esperanto estas "ordeneco". La Rusa esprimo estas tre trafa, ĉar "residenco" temas pri akcepto en medicina ordeno. Sed eble la plimulto da homoj ne komprenos la esprimon, ĉar ili estas alkutimigitaj je la Angla esprimo. Tial mi inventis la vorton "residenco".

Melanoma -- Estas tre grava konservi la Grekan sufikson -oma. Tial mi aldonis la substantivigan O al la Greka vorto melanoma. La rezulto estis "melanomao".

aktinic keratoses, basal cell cancer, squamous cell carcinoma -- Mi entute ne trovis taŭgajn tradukojn por tiuj esprimoj en mia Esperanta vortaro. Tial mi uzis la Latinajn radikojn.

Mi skribas precipe Angle en miaj Interretaj paĝaro. Sed mi decidis traduki kelkajn eseojn al Ĉina Lingvo kaj al Esperanto. Ĉu vi opinias, ke tiu ne estas bona ideo? Eble homoj ne volas legi pri kancero en Esperanto. Aŭ eble mi ne skribas en Esperanto bone, kaj legantoj povas miskompreni min. Mi konsentas, ke miskompreno pri kancero estas tre danĝera afero. Mi ankaŭ scias, ke Meksikanoj ne ŝatas, kiam oni parolas al ili pri kancero. Eble esperantistoj ankaŭ ne ŝatas la temon.

Kiam mi skribas Ĉine, mi petas al amikoj en Ĉinio por korekti miajn eseojn, por ke nefakuloj povas kompreni. Ĉu vi pensas, ke tio ne funcias en Esperanto? Eble Esperantistoj ne ŝatas korekti eseojn.

Roch (显示个人资料) 2017年1月14日下午4:45:55

... parolante pri la vortprovizo, mirigas min ne legi onkologio, onkologiisto-n! okulumo.gif

phi500ac (显示个人资料) 2017年1月14日下午7:49:53

Kara Roch.

Mi amas la Grekan Lingvon. Tial mi preferas la etmologie grekdevenajn vortojn "oncology" kaj "oncologist" anstataŭ "cancerologist" kaj "cancerology". Laŭ mia opinio, la vorto "cancerology" miksas Latinan kaj Grekan radikojn, kaj tio ne estas eleganta. Sed la Francoj preferas la vorton "cancérologie" anstataŭ "oncologie". Cf. ekzistas ia "école doctorale de cancérologie" en la Université Paris-Sud XI. La hispanparolantoj ankaŭ preferas la vorton "cancerologio" anstataŭ "oncologio". La "Journal of Cancerology" estas eldonita en Meksiko, kaj la aŭtoroj estas ĝenerale hispanparolantoj. En Kolombio kaj en Meksiko estas institutoj, kiuj nomiĝas "National Institute of Cancerology".

La kanadano kuracisto Ralph Steinman ne ŝatis paroli Esperanton, ĉar li opiniis, ke tiu lingvo estis infaneca malsano. Sed li parolis en Esperanto kaj en Franca Lingvo al Dro Berta Rojas (la kuracistino, ne la muzikestrino). Eble ĉar ŝi estis ĉarma juna virino.

Mi mem ne konis Dron Ralph Steinman persone, ĉar li mortis en 2011. Tiam mi komencis medicinan lernejon, kaj ne divenis, ke tiu viro estis mortonta en Septembro pro kancero (ironio destina). Sed Dro Berta Rojas diris al mi, ke Doktoro Steinman ĉiam uzis la vorton "kancerologio" en Esperanto, "cancérologie" en Franca, sed "oncology", en Angla lingvo.

La reta vortaro diras, ke "kancerologio" estas Piv-a vorto, sed "onkologio" estas NePiv-a vorto. Jen la ligiloj:

...

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kancerologi.ht...

La vorto "kancerelogio" havas problemon pri miksaj radikoj. Tial mi uzis la esprimon "kancera medicino", kun latin-devenaj radikoj.

回到上端