メッセージ: 10
言語: Esperanto
pace (プロフィールを表示) 2017年1月24日 11:57:15
kion vi opinias?
LiamBeaman (プロフィールを表示) 2017年1月24日 23:43:54
Mi opinias, ke oni ne povas skribi tion. Jen kial:
La ĉefa radiko, kaŝ-, estas nature transitiva; vi povas diri aferojn kiel "Mi kaŝas la monon", sed ne "La mono kaŝas." La -iĝ- afikso faras la verbon netransitiva; tiel oni povas diri "La mono kaŝiĝas."
Tamen, vi aldonis la prefikson en-. Tio implicas, ke la mono kasiĝas ien; tial, vi bezonos vorton kiu priskribas lokon. Ekzemple: "La mono enkaŝiĝas monujon."
Dankon, ĉi tiu estis interesa demando!
Burevoj (プロフィールを表示) 2017年1月25日 21:46:17
aviadilo aŭ folio surteriĝas
homo enlitiĝas
ondo surbordiĝas
sendube, mono mem ne povas trafi en kason, nur tute hazarde. nepre estas persono (kasisto), kiu metas monon en kason
sed mi ne vidas kaŭzojn, kiuj embarasus diri aŭ skribi: mono enkasiĝas
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2017年1月26日 11:56:41
LiamBeaman:Ĝuste, sed pace skribis ne enkaŝiĝis, sed enkasiĝis. Kaj tio estas tute en ordo.
La ĉefa radiko, kaŝ-, estas nature transitiva; vi povas diri aferojn kiel "Mi kaŝas la monon", sed ne "La mono kaŝas." La -iĝ- afikso faras la verbon netransitiva; tiel oni povas diri "La mono kaŝiĝas."
LiamBeaman (プロフィールを表示) 2017年1月27日 23:56:08
Kirilo81:Mi ne povas trovi difinon por la radiko kas-; la Lernu vortaro redirektas mi al kaŝ-. Kion tiu signifas?LiamBeaman:Ĝuste, sed pace skribis ne enkaŝiĝis, sed enkasiĝis. Kaj tio estas tute en ordo.
La ĉefa radiko, kaŝ-, estas nature transitiva; vi povas diri aferojn kiel "Mi kaŝas la monon", sed ne "La mono kaŝas." La -iĝ- afikso faras la verbon netransitiva; tiel oni povas diri "La mono kaŝiĝas."
DuckFiasco (プロフィールを表示) 2017年1月28日 3:59:15
pace (プロフィールを表示) 2017年1月29日 22:15:24
Burevoj:kasistino enkasigas monon = metas monon en kasonPri tiu dua bildo se la mono troviĝas en la kaso, mi dirus " la mono estas enkasigita" ĉar estas la kasistino kiu faris la agon.
mono jam enkasiĝis = troviĝas nun en kaso
La mono ne povas salti en la kaso. Pro tio mi dubas ke oni ne povas diri la momo enkasiĝas.
Burevoj (プロフィールを表示) 2017年1月30日 3:36:45