본문으로

Transitivaj kaj netransitivaj verboj

글쓴이: pace, 2017년 1월 24일

글: 10

언어: Esperanto

pace (프로필 보기) 2017년 1월 24일 오전 11:57:15

Mi volus scii ĉu oni povas skribi : La mono enkasiĝas.
kion vi opinias?

LiamBeaman (프로필 보기) 2017년 1월 24일 오후 11:43:54

[Mi supozantas, pro la titolo ke ĉi tiu afiŝo, ke vi havas scion de transitivaj kaj netransitivaj verboj. Se ne, b]transitiva verbo[/b] bezonas rektan objekton (iu vorto kiu finiĝas per '-on'), dum netransitiva verbo ne povas havi rektan objekton (ekz. 'kuri'; oni ne povas diri 'kuri muson'.)]

Mi opinias, ke oni ne povas skribi tion. Jen kial:

La ĉefa radiko, kaŝ-, estas nature transitiva; vi povas diri aferojn kiel "Mi kaŝas la monon", sed ne "La mono kaŝas." La -iĝ- afikso faras la verbon netransitiva; tiel oni povas diri "La mono kaŝas."

Tamen, vi aldonis la prefikson en-. Tio implicas, ke la mono kasiĝas ien; tial, vi bezonos vorton kiu priskribas lokon. Ekzemple: "La mono enkaŝiĝas monujon."

Dankon, ĉi tiu estis interesa demando!

Burevoj (프로필 보기) 2017년 1월 25일 오후 9:46:17

aŭto engaraĝiĝas
aviadilo aŭ folio surteriĝas
homo enlitiĝas
ondo surbordiĝas

sendube, mono mem ne povas trafi en kason, nur tute hazarde. nepre estas persono (kasisto), kiu metas monon en kason
sed mi ne vidas kaŭzojn, kiuj embarasus diri aŭ skribi: mono enkasiĝas

Kirilo81 (프로필 보기) 2017년 1월 26일 오전 11:56:41

LiamBeaman:
La ĉefa radiko, kaŝ-, estas nature transitiva; vi povas diri aferojn kiel "Mi kaŝas la monon", sed ne "La mono kaŝas." La -iĝ- afikso faras la verbon netransitiva; tiel oni povas diri "La mono kaŝas."
Ĝuste, sed pace skribis ne enkaŝiĝis, sed enkasiĝis. Kaj tio estas tute en ordo.

LiamBeaman (프로필 보기) 2017년 1월 27일 오후 11:56:08

Kirilo81:
LiamBeaman:
La ĉefa radiko, kaŝ-, estas nature transitiva; vi povas diri aferojn kiel "Mi kaŝas la monon", sed ne "La mono kaŝas." La -iĝ- afikso faras la verbon netransitiva; tiel oni povas diri "La mono kaŝas."
Ĝuste, sed pace skribis ne enkaŝiĝis, sed enkasiĝis. Kaj tio estas tute en ordo.
Mi ne povas trovi difinon por la radiko kas-; la Lernu vortaro redirektas mi al kaŝ-. Kion tiu signifas?

DuckFiasco (프로필 보기) 2017년 1월 28일 오전 3:59:15

Burevoj (프로필 보기) 2017년 1월 29일 오전 11:40:26

kasistino enkasigas monon = metas monon en kason

externalImage.png

mono jam enkasiĝis = troviĝas nun en kaso

externalImage.png

pace (프로필 보기) 2017년 1월 29일 오후 10:15:24

Burevoj:kasistino enkasigas monon = metas monon en kason

externalImage.png

mono jam enkasiĝis = troviĝas nun en kaso

externalImage.png
Pri tiu dua bildo se la mono troviĝas en la kaso, mi dirus " la mono estas enkasigita" ĉar estas la kasistino kiu faris la agon.
La mono ne povas salti en la kaso. Pro tio mi dubas ke oni ne povas diri la momo enkasiĝas.

novatago (프로필 보기) 2017년 1월 29일 오후 11:37:35

Pro tio mi dubas ke oni ne povas diri la mono enkasiĝas.
Oni povas se oni ne volas, aŭ ne povas diri kiel la mono iris/as/os tien, aŭ kiu metis/as/os ĝin tien.

Ĝis, Novatago.

Burevoj (프로필 보기) 2017년 1월 30일 오전 3:36:45

다시 위로