ไปยังสารบัญ

Ĉu aliuloj pli respondus al mi se mi pardonpetas al iu?

จาก Grown, 1 กุมภาพันธ์ 2017

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

Grown (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2017, 10:41:02

Ĉu aliuloj pli respondus al mi se mi pardonpetas al iu? Lernu ignoras min, kaj mi scivolas, ĉu tio estas ĉar mi ne ŝatas Vestitor, aŭ ĉar mi uzas Esperanton anstataŭ la anglan? Kiu ĉi-tie deziras por ke, mi pardonpetu al Vestitor aŭ io?

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2017, 19:47:25

Nur "ke", "por" ne estas necesa.

Laŭ mi, neniu ignoras vin. Ŝajnas ke la forumo ne estas tre aktiva momente.

Roch (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2017, 04:16:36

Mi pensas ke vi pensas, erare, ke Vestitor estas moderisto al Lernu. Mi pensas ke, en la foresto de Erinja, Jev estas.

https://lernu.net/teamo
https://lernu.net/uzanto/845/profilo

Grown (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2017, 09:31:53

Roch:Mi pensas ke vi pensas, erare, ke Vestitor estas moderisto al Lernu. Mi pensas ke, en la foresto de Erinja, Jev estas.

https://lernu.net/teamo
https://lernu.net/uzanto/845/profilo
Mi ne pensis ke Vestitor estas moderisto. Sed tio ne vere respondas mian demandon.

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2017, 23:49:45

Ĝi estis ĉiukaze ne-demando.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2017, 23:08:25

Estas diversaj kulturoj en la mondo, kaj ĉiuj ne havas la samajn kutimojn nek la saman ideon pri ĝentileco.

Iam okazis al mi proponi temon kiun mi taksis interesega, kaj ricevi neniun respondon. Tiam mi emis pensi: "Oni taksas min trolo". Sed pripensante la aferon, mi konkludis, ke povas esti aliaj kialoj, ekzemple ke mia mesaĝo ne estis sufiĉe klara aŭ ke la forumanoj havis pli urĝajn taskojn, ktp.

Nun mi esprimas la ideojn kiuj ŝajnas al mi gravaj,ne zorgante pri kiom ajn estu da respondoj.

Grown (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2017, 08:45:25

Kial plejparte de la fadenoj en Vidpunktoj en la angla?

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2017, 09:59:14

Grown:Kial (estas la) plejpart(o)e de la fadenoj en Vidpunktoj en la angla?
Plejparte? La plimultoj de la fadenoj en Vidpunkto ne estas en la angla, sed en Esperanto. Rigardu preter la unua paĝo!

Grown (แสดงโปรไฟล์) 19 กุมภาพันธ์ 2017, 12:12:27

Ĉu fadenojn haltas tioj kiojn mi afiŝas tien?

กลับไปด้านบน